Esperanto-movado en Aŭstrio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
malmajuskligo
Linio 1:
[[Enciklopedio de Esperanto - A|EdE-A]] > '''Aŭstrio'''
 
'''Aŭstrio''' (Ĝis la jaro 1914.) Aŭstrio pro sia multlingveco estis taŭga grundo por int. helpa lingvo. Fakte kelkaj provoj por tia idiomo okazis en la [[19-a jarcento]]. Ankaŭ [[Volapük]] tie ĉi bone prosperis, sed ĝia malsukceso malbone influis la unuajn paŝojn de E. La unua lingvisto en la tempo de [[Johann Martin SCHLEYERSchleyer|Schleyer]], kiu favore prijuĝis la problemon de int. lingvo, estis prof. [[Schuchardt]] en [[Graz]].
 
Estis negermanoj, kiuj unuaj propagandis E-n, precipe ĉeĥoj. La unua grupo fondiĝis en [[Brno|Brünn-Brno]]. La unua E-gazeto, la E-a Revuo estis eldonata de ĉeĥa instruisto [[Theodor ČEJKAČejka|Čejka]]. Li, kiel granda parto de la loĝantaro de la provinco [[Moravio|Moravujo]], ankaŭ bone komprenis la [[Germana lingvo|germanan lingvon]] kaj tiel aldone aperigis ankaŭ germanajn numerojn de sia gazeto (1902-04). Sed detala lernolibro por germanoj tiam ankoraŭ ne ekzistis. En 1903-06 aperis lernolibroj, verkitaj de [[Jean BORELBorel|Jean Borel]] el franca [[Svislando|Svisujo]], de [[Johan SCHRÖDER|Johan Schröder]] el [[Hungario|Hungarujo]] (lernolibro en 1906, vortareto en 1912), kaj de [[Alfred FRIED|Alfred Fried]], la fama pacifisto el [[Berlin]].
Schröder, redaktoro de ĉiutaga gazeto, estis la iniciatinto de E-propagando en Wien. Lia ĉefa helpanto estis [[Fred AHLGRIMM|Fred Ahlgrimm]]. Ili kun malmultaj amikoj ĉiusemajne kunvenis en restoracio en Schauflergasse por ekzercadi la lingvon. Ilin kelkafoje vizitis [[Otto SIMONSimon|Otto Simon]], juna gimnazia profesoro, tiam en Ung. Hradisch. Simon, kiu ne komprenis la boheman lingvon, dum paska festo 1904 vizitis Čejka en Bistritz kaj okazis plurhora interbabilado en E inter germano kaj ĉeĥo, cetere tre paca en tempo de akra konflikto inter tiuj ĉi ambaŭ nacioj.
 
En somero 1905 okazis la unua UK en Boulogne: el Aŭ. germanlingva ĉeestis nur Schröder kaj Simon; ambaŭ fariĝis anoj de LK. La efiko de la kongreso por germana Aŭ. estis sufiĉe granda, multaj gazetoj raportis, i. a. "Zeit", "Neuigkeits-Weltblatt", "Mährisch-schlesischer Tagesbote" ktp. En "Neue Freie Presse" aperis artikolo de W. Ostwald, kiu multege efikis.
Linio 109:
vidu ĉe [[ALLE]]
 
''Noto.'' La artikolo estis kompilita laŭ la detala kronologia manuskripto de Hugo STEINERSteiner kun kelkaj kompletigoj kaj komentarioj de la redaktoro.