Patristiko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 13:
La unuaj kontaktoj de la Patroj kun tiutempa filozofio, precipe platona, okazis ĉirkaŭ la duonon de la 2-a jarcento entreprene de [[apologetiko|apologiistoj]], ne estinte eĉ ne formulita la bezono rilati kun la filozofio flanke de la [[apostolaj patroj]].
 
Temas unuatempe pri [[Justino Martiro]], [[Aristido el Ateno]] kaj [[Teofilo el Antioĥio]] al kiuj posteulas, laŭ tempo kaj laŭ filozofia graveco, latinaj apologiistoj [[Marko Minucio Feliĉo]], [[Tertuliano]] (pli jurista ol filozofo), [[Arnobio la Malplijuna]] kaj la retoro [[Laktancio]]. Tiuj ĉi aŭtoroj agnoskas elementojn laŭveraj en la greka filozofio kaj engaĝiĝas ilin harmoniigi kun la datumoj de la kristana revelacio. Ili rebatas, stilante pli polemike ol konstrue, kontraŭ la atakoj de tiuepokaj intelektuloj ([[Frontono]], [[Lukiano]], [[Kelso (filozofo)|Kelso]] ktp.). Ne mankis apologiistoj, kiel la siria [[Taciano]], kiuj sendistinge komdamnis la tutan amplekson de la pagana filozofio.
 
Ĉe la fino de la 2-a jarcento kun [[Klemento de Aleksandrio]] kaj pli kun [[Origeno]], la kontaktoj laŭiras la vojon kiu estos decida por la kristana penso: utili la homan saĝon por ellabori la sistemigon de la “superracia” saĝo revelaciita; kaj provas pruvi la historian kaj racian fundamenton de la Revelacio mem. Kaj tra tiuj vojoj adresiĝis la posteulaj centoj de Patroj de Eklezio kaj kristanaj verkistoj.