Pozicia nombrosistemo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 4:
 
== La principo ==
La ''n''-uma pozicia nombrosistemo (kie ''n'' estas [[natura nombro]], ''n''≥2) uzas ''n'' [[cifero]]jn (skribsignojn), al kiuj estas atribuita po unu cifera valoro, natura nombro el la intervalo 0,...''n''–1. La nombron ''n'' oni nomas ''la nombrosistema bazo''.
 
La nombroprezentoj (numeraloj) de naturaj nombroj estas kutime skribataj de maldekstre dekstren. Al ĉiu ciferpozicio respondas ĝia ''pezo'', potenco de ''n'' (de la nombrosistema bazo). La plej dekstra pozicio havas la ''numeron'' 0 kaj la pezon ''n''<sup>0</sup>=1. Ĉiu sekvanta pozicio en la direkto dekstren havas la numeron je 1 pli grandan ol la antaŭa, kaj la pezon egalan al la pezo de la antaŭa pozicio oble la nombrosistema bazo.