Amoniako: Malsamoj inter versioj

2 bitokojn forigis ,  antaŭ 5 jaroj
sen resumo de redaktoj
'''Amoniako''' (NH<sub>3</sub>) estas senkolora, pikodora gaso, plej simpla kombinaĵo de [[nitrogeno]] kaj [[hidrogeno]]. Ĝi estas bazmaterialo por multaj N-kombinaĵoj. Ĝin produktis unuafoje [[Joseph Priestley]] en 1774, la konsiston difinis [[Claude Louis Berthollet]] en 1785.
 
La amoniako tre bone solviĝas en akvo, dume estiĝas lesiva solvaĵo, amoniaka hidroksido. En akva solvaĵo, ĝi estas pli reakciema kaj reagas kun multaj materialoj. La amoniako estas facile fluidigebla en ĉambramedia temperaturo, per granda premo, je –33&nbsp;°C. Dum ties vaporado fortiras energion de la medio (1377 ĵulo je gramo), pro tio oni uzas ĝin en glaciŝrankoj kaj aerreguliloj kiel malvarmigaĵon.
 
La industria amoniak-produktado okazas grandparte per la Haber–Bosch-sintezo el elementoj. Krom tio estiĝas amoniako eĉ kiel kromprodukto de la [[koakso]]-produktado.