D-AMO 10: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
SMG: Enmetis tekston el la gvidilo kun minimumaj modifoj
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 17:26, 10 mar. 2015

Dokumenta celo

Klarigi plej diversajn aspektojn de la organizado de AMO-seminarioj por doni praktikan helpon al potencialaj organizaj teamoj kaj instancoj, krome al gvidontoj de seminarioj. Ĝi estas dinamika dokumento, do ĝi estos aktualigata laŭ spertoj.

Difino de la AMO-programo

La Esperanta komunumo devas mem krei siajn novajn generaciojn. Tio bezonas celkonscian agadon en kiu Universala Esperanto-Asocio (UEA) ludu avangardan rolon. La programo pri AMO (Aktivula Maturigo) estas realigata per intensa serio da seminarioj en ĉiu mondparto. Granda celo de la AMO-programo estas laŭgrade enkonstrui en la komunuman organizadon meĥanismojn por zorgi pri la generacia rejunigo.

Legu pli detale en dokumento: <D-AMO-01 Enkonduko al Aktivula Maturigo>

Difino de AMO-seminario

AMO-seminario daŭras inter du kaj sep tagojn kun partoprenantoj inter 20 kaj 60. UEA decidas pri la listo de okazontaj seminarioj - tipe ili estas organizatja lige kun alia E-aranĝo. AMO-seminario estas interne (kaj iom ŝerce) nomata SPAMO (Seminario Pri Aktivula Maturigo). La ĉefa celgrupo kutime temas pri junuloj, sed tio ne estas deviga ĉiukaze. Oni celas nur seminarianojn kun bona lingva nivelo, parole kaj skribe – minimume B2 laŭ la KER-klasifiko.

Legu pli detale en dokumento: <D-AMO-02 Seminarioj Pri Aktivula Maturigo – principoj>

Petado de seminarioj por la sekva jaro

Seminariojn UEA organizas laŭ kalendaraj jaroj. Reta formularo (D-AMO-07) estas uzenda por peti seminarion. UEA decidas pri seminarioj por la sekva jaro ĝis plejlaste la 31a de aŭgusto de la antaŭa jaro. Ĝi tamen rajtas aldoni seminariojn post tiu dato. Sekve, la seria numerado okazos nur komence de ax eĉ dum la koncerna jaro. Eblas proponi seminarion kiu prizorgos la propran financadon, tiel, ke povu okazi ene de unu jaro pli ol ses seminarioj.

Lokoj

AMO-seminarioj rajtas okazi nur en lokoj, kie la politika kaj socia stabileco sufiĉas por sekura okazigo de seminario kun internacia partoprenantaro. Konvena alireblo estas unu el la kriterioj por aljuĝo de seminario.

Uzo de la nomo AMO La siglo AMO uzeblas kun la signifo ‘Aktivula Maturigo’ nur kun la konsento de Universala Esperanto-Asocio, kiu akceptas seminariojn kaj asignas al ili serio-numeron. Oni rajtas reklami aŭ anonci seminarion nur post ĝia akcepto flanke de UEA. Ĝis tiu punkto ĉiaj mesaĝoj rilatu nur al proponoj kandidatiĝi al la programo. Rolo de UEA UEA diskonigados la seminarion kaj laŭbezone liveras financan subtenon ene de la (severaj) buĝetaj limoj. Ĝi liveros gvidilojn kaj aron da dokumentoj el pli fruaj seminarioj por helpi en la seminaria pretigo. La grado de plektiĝo de UEA varias de unu seminario al alia (vidu sube).

Rolo de la organizanta grupo

Tipe la loka organizanto estas Landa Asocio (LA) de UEA, aŭ Landa Sekcio (LS) de TEJO aŭ ILEI; ĝi tamen povos esti loka klubo aŭ serio da unuopuloj. La organiza instanco starigas etan laborgrupon por pretigi la aranĝon; tio nomiĝu LAST (Loka AM-Seminaria Teamo); ĝi nomumu por UEA kontaktpersono(j)n. Tiu loka teamo prizorgu la trovon de ejo kun sufiĉaj kaj konvenaj ĉambroj, tranoktado kaj manĝebloj – tipe tio okazas kadre de alia aranĝo, kun la seminario paralele (kiel AMO-3 en la IJK en Brazilo, AMO-5 en Italio), sinsekve (kiel AMO-2 en Kanado kaj AMO-4 en Ĉinio), aŭ partparalele (kun komunaj kaj apartaj tagoj, kiel AMO-1 en Hungario). Ĝis nun ne okazis solstara seminario, sed tio ja eblas.

Vidu modelajn programojn por du-, tri- kaj kvin-tagaj seminarioj en dokumentoj <D-AMO-03, D-AMO-04 kaj D-AMO-05>. Tiuj skemoj ne estas devigaj, ili estas nur helpiloj.

Rolo de la organizanta grupo pri la enhavo

LAST rajtas proponi la seminarian temon, iujn aŭ ĉiujn el la gvidantoj, kaj la specifajn temojn de unuopaj gvidantoj. En landoj for de la centro de UEA, kie estrarano aŭ konsiliano de UEA ne povos ĉeesti, LAST havos grandan sendependecon pretigi la programon kaj decidi, kiel disdividi la monsumon de UEA (nuntempe po €500 por ĉiu seminario – do ses en jaro).

En seminarioj, kie estrarano aŭ konsiliano aŭ nomumito de UEA gvidos, tiu ludos pli fortan rolon en la pretigo de la programo, elekto de pliaj gvidantoj kaj uzo de la monsumoj. Tamen, en ĉiuj kazoj la AMO-administranto volas ricevi la planatajn programojn kaj retenas interven-rajton.

Foje ĉiu gvidanto prezentas nur unufoje (kiel en AMO-4 en Italio), kelkfoje pere de pluraj sesioj (kiel en AMO-1 en Hungario). La sesia aranĝo dependos de la nombro de seminariaj tagoj je dispono, kaj la nombro da horoj tage (gamas inter 4 kaj 8). Se eble evitu paralelajn sesiojn, tiel ke ĉiu gvidanto ricevu la plenan publikon. Seminario konsistu el pli ol nur la sesioj de unuopaj gvidantoj – enestu ankaŭ komuna forumo, panel-diskuto aŭ similaĵo. Ĉiu seminario finiĝu per pritaksa sesio, kiu inkluzivu strategiojn por prizorgi la afiŝadon de la materialoj, plus eventuale la fondon de laborgrupoj por realigi planojn el la seminario. Foje, eblas organizi seminarifinan konkludan prezentaĵon de la atingoj de la seminario al la partoprenantoj de la ligata aranĝo (kiel okazis en la 81a itala kongreso kun AMO-5).

Rolo de la organizanta grupo pri fiancado

• LAST plej malfrue tri monatojn antaŭ la seminario liveras buĝeton, surbaze de kiu oni fiksas kaj konigas la partopren-kotizojn. • LAST kune kun la AMO-administranto precizigas la financajn rilatojn inter la ligita aranĝo, la seminario, UEA kaj eventualaj aliaj financaj kontribuantoj. • LAST zorgas, kune kun la AMO-administranto kaj la financa fako en la Centra Oficejo, pri finplenumo de ĉiuj financaj en- kaj el-pagoj, farante ilin laŭeble surloke aŭ perkonte. • LAST ene de du monatoj post la eventoj faras financan finraporton por UEA kaj la invitinta instanco, kiu montras kiomgrade la buĝeto estis realigita.

Rolo de la organizanta grupo pri komunikado

• LAST plej malfrue tri monatojn antaŭ la seminario liveras enkondukan tekston pri la ĉeftemo kaj resumajn prezentaĵojn de la planataj gvidantoj (maks po 500-vortaj), per kiuj UEA kaj LAST kune konigos la eventon kaj varbos partoprenontojn. • LAST laŭeble zorgas pri espersantlingvaj gazetaraj komunikoj dum la realigo de la seminario, kiujn UEA aŭ la AMO-administranto disvastigu. • LAST eventuale pretigas nacilingvajn komunikojn kaj mem prizorgas la distribuon. • LAST nepre liveras tekston por esperantlingva gazetara komuniko al la suprenomitaj, laŭeble kun bonkvalitaj fotoj, plejlaste 24 horojn post la fino de la seminario – prefere en ĝia lasta tago. • LAST komunikas al UEA la lokon de pliaj seminariaj raportoj kaj materialoj.

Rolo de gvidantoj

• Liveri al UEA kaj/aŭ LAST resumon de la intencata(j) sesio(j) plejlaste tri monatojn antaŭ la seminario (po 300-500 vortoj). • Liveri la plenan materialon (pptx au doĉ aŭ PDF aŭ simile) antaŭ aŭ plejlaste dum la seminario. Vi rajtas liveri ĝin anticipe sed insisti, ke ĝi ne estu publikigita ĝis post la prezento. • Uzi en sesio(j) aktivigajn taktikojn: grup-diskutojn kun reraportado, rolludojn, gruptaskojn aŭ FLAM-analizojn (t.e. Fortoj, Lamaĵoj, Avantaĝoj, Minacoj). • Kunlabori laŭeble en la fina aperigo de via materialo, ĉu en la AMO-retejo, ĉu pere de aliaj portaloj. • Tenadi kontakton kun seminarianoj post la aranĝo, en cirkonstancoj kiam tio utilos.


Rolo de stipendiuloj

• Dezirantoj de stipendioj skribas koncizan biografion pri si, sian agadon en la E-movado kaj la motivigon por partopreni en la seminario. • Stipendiulo devigas sin ĉeesti ĉiun seminarian sesion kaj aktive kontribui. • Stipendiulo poste liveras koncizan tekston pri la impresoj de la aranĝo, la lernitaĵoj kaj planoj por eluzi la akiritajn spertojn.

Temsugestoj

Jen listo de jam traktitaj temoj aŭ temoj trakteblaj. Novaj temoj restas bonvenaj. Jen kelkaj ideoj:
- kiel fondi kaj disvolvi novan lokan E-klubon - financa evoluigo de lokaj kluboj aŭ kiel fariĝi finance memstara E-asocio - kiel organizi profesian libroservon - kiel disvolvi la industrion de esperantaĵoj - kiel organizi efikan gazetaran servon kaj rilatadi kun ĵurnalistoj - kiel efike varbi por la E-kursoj: argumentoj kaj varbmaterialo por malsamaj celpublikoj - La bazaj kondiĉoj por monakirado por projektoj - kiel flegi viglan kulturan vivon en la loka asocio/klubo - kiel organizi kaj diskonigi eventojn – movade kaj ekstermovade - kiel varbi por UEA surloke: alireblo de helpiloj - kiel prizorgi allogajn retejojn per modestaj elspezoj - strategio kaj taktiko por krei E-centron en universitato aŭ simila instanco - kiel konservi kaj havebligi niajn heredaĵojn en komputika epoko - kiel fondi junularan klubaron en landoj sen sekcio de TEJO - kiel eluzi Esperanton en turismo aŭ komerco (aŭ en ajnaj pliaj fakoj) - kiel evoluigi kaj rejunigi la komunumon en difinita mondparto.

AMO-administranto

Kiel eble plej baldaŭ estu nomumita AMO-administranto aŭ organiza grupo (TreAM’ TeAM’). Tiu persono aŭ grupo ricevu modestan honorarion pro la enorma laborkvanto bezonata funkciigi la programon efike. Buĝeto de UEA ekde 2016 nepre enhavu tiucelan sumon. Aparta dokumento (D-AMO-09) listigas taskaron, kiun povus plenumi tiu persono aŭ teamo.

Celoj de la AMO-programo ĝis la fino de 2016

• Okazigi sep aŭ ok seminariojn ĉiujare en plej diversaj mondpartoj • Aliri la kvinan kaj lastan kontinenton en 2016 • Starigi iel kapablan, flekseblan kaj utilan AMO-retejon ĝis frue en 2105. • Trovi kaj eklaborigi administranton aŭ administran teamon plejlaste komence de 2016. Vidu dokumenton D-AMO-09 por taskaro kiun la administranto(j) povus plenumi. • Organizi almenaŭ unu seminarion jare kun celo trejni trejnistojn, gvidatan de iu kun profesiaj kvalifikoj pri trejnado.

La jena teksto estas ĉerpita el la koncerna gvidilo, kiu ekzistas en ilustrita formo kiel PDF-dokumento.