Nordorienta Brazilo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 35:
 
=Historio=
 
[[Dosiero:EngenhoCanadeAcucar.png|eta|dekstra|Sukerkana biendomo]]
 
En Nordorienta Brazilo, loĝis indiĝenaj popoloj, plejparte parolante lingvojn de la [[Tupia lingvo|Tupi]]-[[Gvarania lingvo|Gvarania]] familio, kiuj, antaŭ la kolonia epoko, helpis al eŭropanoj en la hakado de arboj troviĝintaj sur la marborda [[Atlantika Arbaro]]. Interŝanĝe ili ricevis spicojn. Sed kiam la koloniigo kaj komerca intereso intensiĝis en la regiono,la nombro da indiĝenoj estis draste reduktita pro la konstantaj bataloj kun la posedantoj de la sukerkanaj biendomoj. Konfliktoj ekestis, interalie, ĉar la koloniantoj provis ŝanĝi la loĝlokojn de la indiĝenoj cele al sklavigo. La portugalaj koloniantoj tial ekkonsideris la ideon importi afrikajn sklavojn por la manlaboroj. De tiam la kulturo en Nordorienta Brazilo restas plene ligita al tiu afrika influo.