Carlo Bourlet: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
malmajuskligo
Linio 1:
[[Enciklopedio de Esperanto - B|EdE-B]]
[[Gravaj esperantistoj]]>>[[Franca esperantisto]]<br><br>
'''Carlo BOURLET''' (burle), [[Francio|franco]], d-ro de sciencoj, prof., scienculo. Nask. [[25-a de aprilo]] [[1866]] en [[Strasburgo]], mortis [[12-a de aŭgusto]] [[1913]] en [[Annecy]] ([[Haute-Savoie]]) pro malbonŝanca engluto de fiŝosto. Li estis 4-jara, kiam okazis la bombardado de Strasburgo fare de la germana armeo dum la milito de 1870, kaj tiu terura evento lasis en lia memoro fortan spuron, kiu klarigas lian amon al la paco kaj lian aliĝon al la idealo de Esperanto. Dum la jaroj 1870-aj lia familio forlasis Alzacon kaj instaliĝis en Parizo, kie li studis tiel bone, ke li estis akceptita en la faman ''École Polytechnique'' kun la plej bonaj notoj iam obtenitaj antaŭ li. De [[1906]] estis prof. de mekaniko en la Konservatorio de Artoj kaj Metioj en [[Parizo]]. Fama kaj klera matematikisto, li ĉiam laboris por pliproksimigi al la praktika vivo la puran sciencon kaj la sciencan instruadon, por igi ĝin plej utila. Lia verkaro entenas multajn raportojn, kompletajn kursojn pri [[Aritmetiko]], [[Algebro]] kaj [[Geometrio]], uzitajn en preskaŭ ĉiuj liceoj de Francujo, kaj eĉ ekster Francujo; pli ol dudek verkojn pri puraj kaj aplikitaj matematikoj, el kiuj kelkaj estas aŭtoritataj, speciale pri bicikleto, haltigiloj, k. a. Li estis ano de la teknika komitato de "[[Touring-Club de France]]". De [[1903]] li direktis, kun [[Charles LAISANTLaisant|Laisant]] kaj [[Raoul BRICARDBricard|Bricard]], la revuon ''Nouvelles Annales de Mathematiques''. B. interesiĝis al E dank' al la persistemo de prof. Méray, kiu varbis lin en 1900. En tiu tempo la Grupo Pariza ekzistis de nur ses monatoj kaj kalkulis tridek membrojn; ĝi havis nek publikajn kursojn, nek kunvenojn, kaj malgraŭ la klopodoj, faritaj de la unuaj pioniroj E estis konata en Francujo de apenaŭ kelkcentoj da personoj. B., tuj post sia aliĝo, dank' al sia alta, scienca situacio, al sia rimarkinda laborpovo, al sia senlima sindonemo, rapide donis decidan antaŭenpuŝon. - Kun la helpo de kelkaj eminentaj amikoj li ricevis la apogon de la franca grava societo "Touring-Club", kaj en majo [[1901]] komencis en ĝiaj salonoj kurson de E. Ĉe la unua leciono li nenion sciis pli ol siaj lernantoj, sed la lernanto-profesoro faris rapidajn progreson. La 17 jul. de la sama jaro li akceptis la prez. de la Pariza grupo, kaj de tiam la E-a movado rapide disvastiĝis en Francujo, kaj ankaŭ eksterlande. - Ricevinte dank'al sia persona influo kunvenajn ĉambrojn en la Sorbonne por la Grupo Pariza kaj la helpon de la grava eldonista firmo Hachette por la publikigo de E-aj libroj, li ekorganizis [[1902]] la paroladoj kaj kursoj pli kaj pli multiĝis. Kun juneca fervoro, kun konstanta bonhumoro kaj mirinda agemo li prenis sur sin preskaŭ la tutan laboron. En la urboj de provinco, kie oni povis organizi paroladon, li sukcesis krei kursojn kaj grupojn, dank' al sia simpla elokventeco, al sia forto de konvinko. En 1902 li fondis 19 novajn grupojn. - La Pariza Grupo mem senĉese prosperis per la fondo de sekcioj, la publikigo de bulteno Paris E, la organizo de monataj vespermanĝoj, de konkursoj kun disdonado de premioj en la Sorbonne, ktp. kaj baldaŭ ĝi kalkulis pli ol mil membrojn. Sed B. plivastigis ankoraŭ sian agadkampon. En sept. [[1906]] li fondis La Revuo-n, kiun li direktis kun neimagebla zorgo. Li organizis la Florajn Ludojn, verkis artikolojn en la franca ĵurnaloj: "babilis" en la Revuo, helpis al ĉiuj, ricevis centojn da leteroj, senlace respondis, starigis la Komisionon pri Propagando en la Franca Societo, vicprezidis la Konstantan Komitaton, helpis al la organizo de la kongresoj en [[Cambridge]], [[Dresden]] kaj [[Barcelono]], unuvorte dediĉis al E pli ol duonon de sia vivo. - Z diris ĉe lia tombo: "Oni multe laboris por E ankaŭ antaŭ Bourlet, sed de la momento, kiam li aliĝis al nia anaro, en nian aferon enverŝiĝis ia nova energio. Al lia senlaca iniciatado, instigado kaj helpado ni ŝuldas grandan riĉiĝon de nia literaturo kaj aperon de plej gravaj verkoj pri kaj en nia lingvo; al lia iniciato kaj energia laborado ni ŝuldas la fondiĝon de gravaj institucioj, kiel ekzemple la "Int. Scienca Asocio". Krom siaj multegaj artikoloj li verkis kelkajn prop. broŝurojn kaj paroladojn; li publikigis la gramatiketon "broŝuro ruĝa", (pli ol 500.000 eroj estas ĝis nun disdonitaj). Lia morto estis grava bato por la afero kaj ĝin neatendite okazigis malbonŝanca engluto de fiŝosto. Oni venigis faman anglan kuraciston, kiu ne sukcesis savi lin. - L. K. de 1905. L. BASTIEN.
 
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1866|BOURLET, Carlo]]