Preĝejo Ĉieliro de Maria (Mülln): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'La '''Paroĥa kirko de Mülln''' (germane: ''Pfarrkirche Mülln'') estas kirko en Salcburgo, Augustinergasse nr 4. Ĝi estas sub patroneco de Ĉieliro de Maria. File:M...'
 
Linio 8:
 
Alia okuldorlotilo estas duetaĝa muzikgalerio, kies balustradoj volviĝas tra la kompleta larĝo de la spaco.
 
=== Ŝtuparo ===
[[File:Müllner Kirche Stiegenhaus (Salzburg).jpg|thumb|Pieco-ŝtuparo]]
De 1605-09 antaŭkonstruitis al la okcidenta fasado ŝtuparo, kiu unuigitis en 1614 per arkaĵokun la iama monakejo. Bildoj el tolo, ĉirkaŭataj per kapeloj (unu kun altaro de 1660; la alia por la Sankta Triunuo), ornamas la vandojn:
*Kristo falas teren pro la ŝarĝo de la kruco (farita ĉ. en 1600)
*Martiriĝo de Sankta Ursula (verŝajne de Johann Bocksberger )
* Vizio de Sankta Aŭgusteno en la deserto (komenco 17-a jc)
*Skurĝado de Jesuo
*Martiriĝo de Sankta Sebastiano
*Demeto de la Savinto disde la kruco
*Madono dolorplena (ĉ. 1720)
 
==La kirko hodiaŭ==
La kirko estas kvazaŭ la limŝtono de la salcburga historia urbocentro en la nordeosto, proksime de la ŝatata bierfarejo kaj -trinkejo ''Müllner Bräustüberl''. Ĝia alta gotika turo el 1673 ricevis, anstataŭ iama piramido, karakteran spajron kun duobla lanterno. Promenantoj tra la monteto [[Mönchsberg]] invitatas aŭ je la komenco aŭ je la fino de la marŝo viziti ankaŭ tiu ĉi belegan preĝejon.
 
== Literaturo ==