Michael Haydn: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 5:
La sinjorejo Rohrau okazigis [[pilgrimado]]jn al la Rochus kaj Sebastian-preĝejoj en [[Kaisersteinbruch]] ĉe Leithaberg – 1746 pro bestepidemio. Tiujn organizis Mathias Haydn, foirojuĝisto de Rohrau. Li estis patro de du famiĝontaj filoj, Joseph kaj Johann Michael. Ambaŭ knaboj je tio spertis muzikajn influojn dum la grandioza sakrala muziko, pro kio la [[procesio]] al Kaisersteinbruch famis.
 
Johann Michael Haydn estis samkiel lia pli fama frato Joseph kantoknabo ĉe la [[Stefana katedralo]] en [[Vieno]]. Post kiam li forlasis la ĥorlernejon, li fariĝis en 1757 unue violonisto kaj en 1760 episkopa [[orkestro|orkestrestro]] en [[Oradea]] (Großwardein). En 1762 lia kornokonĉerto furoris en Vieno. Vokita de ĉefepiskopo [[Sigismundus Christoph von Schrattenbach|Sigismund von Schrattenbach]] al Salcburgo, li fariĝis la 14-an de aŭgusto 1763 [[kortegokomponisto]] (''kortegomuzikisto kaj koncertmajstro'') en Salcburgo. Poste li aktivis kiel orgenisto ĉe la preĝejo Sankta Triunuo kaj finfine respondecis pri la katedrala muziko. En Salcburgo Michael Haydn agis dum 43 jaroj. Tiutempe li skribis 360 sakralajn kaj nesakralajn komponaĵojn, precipe [[instrumenta muziko|instrumentan muzikon]]. Li estis amiko de [[Wolfgang Amadeus Mozart|Mozart]]; ambaŭ muzikistoj ŝategis unu la alian. Michael Haydn estis entombigita sur la Petro-tombejo en Salcburgo. Okaze je unu el la regule revenaj malplenigoj de tombejoj la vidvino de Haydn havigis al si la kranion de sia mortinta edzo kaj starigis ĝin apud sian liton. Post ŝia morto oni konservis la relikvon en urnon, kiu estas parto de Haydn-tombejo en la monaĥeja preĝejo. Nun la kranio de Michael Haydn troviĝas en trezorujo de la [[monaĵejo]]Arkiabatejo St.Sankta PeterPetro]].
 
== Graveco ==