Ŝablono-Diskuto:Informkesto pereinta ŝtato: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
... Ĵus mi volis elprenis la mismontratan bildeton blank.png. Jen.
"elpreni"... Eble hodiaŭ mi ne vikiumu, se mi tro lacas eĉ povi tajpi normalan infinitivon...
Linio 6:
::Kara Tlustulimu, mi tute ne volas postuli ŝanĝon de la informkesto, nur volas doni konsilon kiel elturniĝi se ne estas formala antaŭa ŝtato aŭ se antaŭa ŝtato ne havas blazonon. La elturniĝo per dosiero "blank.png" jam estas pli longe praktikata ekzemple en la tekstoj [[Sankta Romia Imperio]] aŭ [[Orientfranka imperio]], kaj mi hieraŭ ankaŭ uzis ĝin en nova artikolo [[graflando Tecklenburg]]. Mi nur devis serĉi ĉar mi dekomence ne ekzakte memoris kie mi antaŭe vidis solvon de la problemeto, kaj volas eviti ke aliaj devus same serĉi. Kvankam principe bonas ke informkestoj estu simple kompreneblaj kaj facile adapteblaj, ĉi-tie eblas elturniĝi - la ŝablono ja en la nuna formo funkcias... [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 12:31, 3 Mar. 2015 (UTC)
[[Dosiero:Sin bandera.svg|eta|"Sin bandera.svg"]]
 
:::Karaj {{re|ThomasPusch}} kaj {{re|Tlustulimu}}, ankaŭ mi ne bone komprenas la komplikajn kodaĵojn de la ŝablono, sed eble ja sufiĉas ke oni anstataŭu en la ŝablonkodo ĉiujn okazaĵojn de "Sin bandera.svg" per "Blank.png". ("Sin bandera.svg" = "Flag of None.svg" estas la helgriza bildeto kun demandosigno, "sen flago". "Blank.png" estas tute blanka bildeto.) - Sincere, [[Uzanto:Moldur|Moldur]] ([[Uzanto-Diskuto:Moldur|diskuto]]) 19:25, 3 Mar. 2015 (UTC)
::::Mi konsentas kun la ideo de Moldur. Se efektive iu redaktanto pensas ke devus ekzisti blazono de antaŭa ŝtato, sed mem ne scias ĝin kaj nepre volas meti grizan blazonon kun demandosigno por atentigi pri la demando, tiu ja povos mem tajpi "Sin bandera.svg" kvazaŭ blazononomo en la koncerna informkesta parametro. La ideo de Moldur ĉiukaze estas saĝa simpligo. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 20:14, 3 Mar. 2015 (UTC)
Reiri al la paĝo "Informkesto pereinta ŝtato".