Ĉoro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 10:
Tradicie ĉoroensemblo konsistas el unu aŭ du [[gitaro]]j, ''[[kavakinjo]]'', ''[[pandejro]]'', variaj [[perkutinstrumentoj]] kaj ajnaj soloinstrumentoj - ofte [[fluto]], [[klarneto]] aŭ [[mandolino]] (port.: ''bandolim''). La basfunkcion origine transprenis [[ofikleido]] kaj ekde la 1930-aj jaroj sepkorda gitaro (''violão de sete cordas''). Intertempe ekestis komponaĵoj por ĉiuj ajn instrumentoj kaj ensembloj, ekde piano ĝis [[bandego]]. Ekzistas ankaŭ ĉoroj kun kantado, ekzemple ''Tico-Tico no fubá'' (La pasero en la faruno).
== Komponaĵoj de ĉoro ==
Improvizado pri la temo de komponaĵo ludas gravan rolon en ĉoro. La plej multajn komponaĵojn karakterizas relative alta [[tempo (muziko)|tempo]], melodia kaj ritma strukturoj baziĝantaj sur 16-onoj kaj [[sambo (muziko)|sambeca]] frazigo, je kio oni ludas ĉi tiujn 16-onojn ne rektaj. La tre rapide ludataj melodiaj linioj el trairaj 16-onoj postulas de la muzikistoj tre altan virtuozecon, kaj tion ne nur je solo- aŭ melodio-instrumentoj: ankaŭ la akompano sin lige apogas sur la melodion, kunplenumas la akcentadon, subtenas kaj portas per tio la melodiopason.
 
Ofte ĉoroj havas la klasikan formon A B A C A. Ekzistas do ĉefa temo, al kiu sekvas dua melodio, poste reeksonas la unua temo, post tiu alvenas tria, kaj finfine la unua melodio denove ripetiĝas. Tiuj tri partoj povas treege diferenciĝi laŭ ritmaro kaj stilo.
 
== Ligo eksteren ==