Ĉoro: Malsamoj inter versioj

1 893 bitokojn aldonis ,  antaŭ 7 jaroj
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Ofte ĉoroj havas la klasikan formon A B A C A. Ekzistas do ĉefa temo, al kiu sekvas dua melodio, poste reeksonas la unua temo, post tiu alvenas tria, kaj finfine la unua melodio denove ripetiĝas. Tiuj tri partoj povas treege diferenciĝi laŭ ritmaro kaj stilo.
== Ĉoro en la nuntempo ==
Ekde la apero de la radio en la 1920-aj jaroj la graveco de ĉoro malpliiĝis. Kelkaj muzikistoj tamen konservas ĉi tiun tradicion kaj faras ĉoron kun ĝia virtuozeco al unu el la plej interesaj muzikstiloj de Brazilo. En Eŭropo tiu ĉi muzikstilo tamen estas preskaŭ nekonata.
 
Ekde la mezo de la 1930-aj jaroj ĉoro malaperis preskaŭ plene, kaj oni remalkovris ĝin en Brazilo nur en la 1950-aj jaroj. Tiam ekzistis unuaj „Rodas do Choro“ [rondoj de la ĉoro]. Muzikistoj renkontiĝis en rondoj similaj al [[improvizadkunsido]]j ĵazaj, por kompletigi pecojn el la klasika repertuaro de ĉoro per improvizaĵoj.
 
Daŭris tamen pluajn kvindek jarojn, ĝis kiam ĉoro denove fariĝis respektata muziko. Nun ĉoro estas en modo ne nur en Rio-de-Ĵanejro aŭ [[San-Paŭlo]], sed ankaŭ en [[Novjorko]] kaj ĉe la okcidenta marbordo de Usono. Unuaj rondoj de ĉoro nun ankaŭ ekzistas en Eŭropo, precipe en [[Parizo]], kiu kiel ĝis nun estas metropolo de brazila muziko. Oktobron de 2006 okazis rondo de ĉoro in [[Hamburgo]] kun la Camerata do Choro (direktado: Paulo Gouveia, fluto) kaj gastoj el Brazilo, inter ili Wilfried Berk (Rio-de-Ĵanejro/ [[Hanovro]]) ĉe klarneto.
 
La filmo „Brasileirinho“ (2005) de Mika Kaurismäki ne nur temas pri la muziko, de ĉoro, sed ankaŭ de la homoj, kiuj ludas ĉi tiun muzikon <ref>[http://www.fdk-berlin.de/fileadmin/user_upload/pdf_files/20050200.pdf Informo pri la filmo]</ref>
== Gravaj komponistoj kaj muzikistoj de ĉoro ==
* [[Chiquinha Gonzaga]] (naskiĝinta en 1847, mortinta en 1935)
* [[Ernesto Nazareth]] (naskiĝinta en 1863, mortinta en 1934)
* [[Anacleto de Medeiros]] (naskiĝinta en 1866, mortinta en 1907)
* [[Pixinguinha]] (naskiĝinta en 1897, mortinta en 1973)
* [[Jacob do Bandolim]] (naskiĝinta en 1918, mortinta en 1969)
* [[Waldir Azevedo]] (naskiĝinta en 1923, mortinta en 1980)
== Referencoj ==
<references/>
 
== Ligo eksteren ==
25 926

redaktoj