Internaciaj Floraj Ludoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PaulP (diskuto | kontribuoj)
e korektis ligilojn
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
malmajuskligo
Linio 1:
Internaciaj Floraj Ludoj estis iniciato de [[Frederic PUJULÀPujulà Ii VALLÈSVallès]], lanĉita en 1908 kadre de la redakcio de [[La Revuo]], lige kun la baldaŭa [[5-a UK 1909|UK en Barcelono]], kie la ĉeflaŭreato estis la germana poetino [[Marie HANKELHankel]].
 
Post la mondmilita paŭzo, la konkurso daŭris kiel internacia iniciato administrata de la kataluna esperantistaro: fakte la nomo kaj la formulo de la literaturpremio estis inspiritaj de la katalunaj Floraj Ludoj. Duan, multe pli longan paŭzon kaŭzis la civila milito en 1936.
 
Post la falo de la [[Francisco FRANCOFranco|Franco]]-reĝimo [[Kataluna Esperanto-Asocio]] relanĉis la konkurson, kunlabore interalie kun [[LF-koop]]. En tiu ĉi nova epoko ĝi ne estis limigita al poezio, kaj la trifojaj gajnintoj de la ĉefa premio (Natura Floro) ricevis la titolon de Florluda Majstro: tia estas [[Timothy Brian Carr]], [[Bernard Golden]], [[Giorgio Silfer]], [[Krys Ungar]].
 
Laŭlonge de la jaroj, la aljuĝo de premioj iĝis pli kaj pli dependa de la kapricoj de LF-koop. Rezulte, la konkurso perdis prestiĝon kaj fidindecon, kaj fakte ne plu okazas de post 1993.