Minoa civilizo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 54 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q134178)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Dolphin Mural Knossos.jpg|250px|right|murpentraĵo]]
La '''minoa civilizo''' estas la bronzepoka kulturo de insulo [[Kreto]], la plej malnova egea-mara civilizo. Ĝia florado okazis inter 3000 ĝis 1100 a.K. La nomumo okazis post la mitologia [[knossos]]a reĝo, [[Minoo]] (sed laŭ kelkaj sciencistoj, tio estis nur titolo de reĝoj). Arkeologo kiu tre okupiĝis pri tiu ĉi civilizo estis [[Arthur Evans]].
 
==Priskribo==
Sur Kreto elformiĝis la plej evoluinta egea civilizo de la bronzepoko. Ĝi atingis sian pinton ĉ. 1600 a.K., kiam oni konstruis la plej grandajn urbojn kaj palacojn. La kretaj komercistoj atingis eĉ Levante-on kaj eĉ plu. La plej belaj artaĵoj estas la sigelŝtonoj, ceramikaĵoj (precipe la fama kamares-aj objektoj, kiuj estis pentrataj hele sur malhela bazo), kaj ĉefe la viglaj, sveltaj, mirigaj [[freŝko]]j, [[murpentraĵo]]j de la palacoj. Tiuj montris laikajn kaj religiajn scenojn, de ĝardenoj tra sovaĝajn kaprojn, simiojn ĝis pompe vestitajn diinojn. Oni supozas laŭ tiuj lastaj, ke la socio, religio estis [[matriarkeco|matriarka]]. La plej oftaj motivoj de la minoa artaĵo estas la [[serpento]] (diina simbolo) kaj la taŭro; la taŭrosalta rito, videbla sur kultaj ujoj, havis verŝajne religian aŭ magian bazon.