Várias histórias: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:Q10392644)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Ŝanĝo de kategorinomoj al pli klaraj; laŭ Vikipedio:BOT/L; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
'''''Várias histórias''''' ("Pluraj historioj") estas [[libro]] publikigita de [[Machado de Assis]] ([[1839]]-[[1908]]) en [[1896]]. Tiu libro kunigas 16 el la plej bonaj mallongaj [[rakonto]]j de tiu [[brazila]] [[aŭtoro]], en kolekto farita de li mem. La libro mem ankoraŭ ne tute aperis en [[Esperanto]], tamen kelkaj el ĝiaj historioj jam estas tradukitaj, publikigitaj aparte en esperantaj [[ĵurnalo]]j kaj ankaŭ en [[antologio]]j aŭ aliaj kolektoj da [[teksto]]j en Esperanto.
 
== La verko ==
''Várias histórias'' kunigas 16 rakontojn verkitajn per klara kaj multfoje rapida skribmaniero, antaŭe publikigitaj en brazilaj ĵurnaloj inter [[1884]] kaj [[1891]] kaj tiam kolektitaj en libro en [[1896]]. Per tiuj rakontoj oni povas percepti la [[stilo]]n de Machado de Assis, kiu tiutempe revoluciigis la brazilan fikcian [[prozo]]n per la publikigo de la [[romano]] [[Postmortaj rememoroj de Brás Cubas]] ([[1881]]), dum jam preparadis du el siaj aliaj romanoj, [[Quincas Borba]] (1891) kaj [[Dom Casmurro]] ([[1889]]). Multo da centraj karakteroj de la fikcio de tiu aŭtoro brilegas en tiu rakontaro: la [[perfido]], la ama [[ĉagreno]], la psikologia [[aflikto]], la [[ĵaluzo]] kaj la [[hezito]]. Machado de Assis elstaris per tiuj rakontoj pro preciza frazfarado kaj surprizigaj vortkombinoj, pere de kiuj li priskribas grandegajn [[sceno]]jn elegante kaj resumipove.
 
Linio 10:
Alia tre ofta karaktero de la rakontoj estas la interteksta rilato, en kio Machado de Assis dialogas kun klasikaj aŭtoroj, kiaj [[Ŝekspiro]] kaj [[Goethe]], kun grandaj filozofoj, kiaj [[Spinozo]] kaj Sankta [[Tomaso de Akvino]], kaj ĉefe kun citaĵoj el [[Biblio]]. La rakontaro ankaŭ registras certan ironion, iomege humoran, skeptikismon kaj eĉ pesimismon, komunaj al pluraj tekstoj de la aŭtoro. Kvankam rigardanto de sia tempo, Machado de Assis tamen ne pritraktas la sklavecon, kaj sklavoj aperas malofte kaj ĉiam kiel neĉefaj elementoj de la rakontoj.
 
== La rakontoj ==
La rakontaro ''Várias histórias'' enhavas la jenajn 16 verkaĵojn:
 
* ''[[A cartomante]]'' ("La divenistino", jam tradukita)
* ''Entre santos'' ("Inter sanktuloj")
* ''Uns braços'' ("Brakoj")
* ''Um homem célebre'' ("Fama viro")
* ''A desejada das gentes'' ("La dezirata de la homoj")
* ''A causa secreta'' ("La sekreta afero")
* ''Trio em Lá Menor'' ("Trio en la minora")
* ''Adão e Eva'' ("Adamo kaj Evo")
* ''O enfermeiro'' ("La flegisto")
* ''O diplomático'' ("La diplomatulo")
* ''Mariana'' ("Marianino")
* ''Conto de escola'' ("Rakonto de lernejo")
* ''Um Apólogo'' ("Apologo", jam tradukita)
* ''D. Paula'' ("Sr-ino Paŭlino")
* ''Viver!'' ("Vivi!")
* ''O cônego ou Metafísica do estilo'' ("La kanoniko aŭ Metafiziko de stilo")
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[La divenistino kaj aliaj rakontoj]]
* [[Antologio de brazilaj rakontoj]]
 
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.biblio.com.br/conteudo/MachadodeAssis/mvariashistorias.htm ''Várias histórias''] (portugale)
* [http://www.dominiopublico.gov.br Portal Domínio Público], paĝaro de la brazila gubernio enhavanta publikajn havaĵojn, el kiuj estas ĉiuj rakontoj de ''Várias histórias'' kaj aliaj verkoj de Machado de Assis, ĝenerale en la portugala (portugale)
 
[[Kategorio:Literaturo]]
[[Kategorio:BrazilaLiteraturo literaturode Brazilo]]
[[Kategorio:Machado de Assis]]
[[Kategorio:Rakontoj]]