Hainbund: Malsamoj inter versioj

3 bitokojn aldonis ,  antaŭ 5 jaroj
e
Roboto: Ŝanĝo de kategorinomoj al pli klaraj; laŭ Vikipedio:BOT/L; kosmetikaj ŝanĝoj
e (Roboto: Ŝanĝo de kategorinomoj al pli klaraj; laŭ Vikipedio:BOT/L; kosmetikaj ŝanĝoj)
[[ImageDosiero:Hainbund.jpg|thumb|Membroj de Hainbund: Bürger, Christ. Graf zu Stolberg, F. L. Graf zu Stolberg, Hölty, Voß (de supre kaj de maldekstre)]] '''(Göttinger) Hainbund''' estis ligo de poetoj spontanee fondita dum komuna promenado en la vespero de la 12.9.1772. Al ili apartenis i.a. [[Ludwig Christoph Heinrich Hölty]], [[Johann Heinrich Voß]], [[Johann Martin Miller]], [[Heinrich Christian Boie]] kaj la grafoj Christian kaj [[Friedrich Leopold zu Stolberg]]. Ekzistis paraleloj al [[Sturm und Drang]].
 
== Historio ==
Simpatiis kun Hainbund la malproksime loĝinta [[Gottfried August Bürger]], [[Matthias Claudius]] en [[Wandsbeck]], [[Leopold Friedrich Günther von Goeckingk]], [[Christian Friedrich Daniel Schubart]] kaj Klopstock en [[Hamburgo]], kiu petis membriĝon en 1774 kaj vizitis samjare la movadanojn en Göttingen. Post la finstudado de ĝiaj membroj la ligo paŝon post paŝo malfondiĝis.
 
La entuziasmo pri la tiamaj konoj pri ĝermana mitologio (kiuj inkludis ankaŭ elementojn de mitologioj angla-saksiaj, keltaj, malnovnordaj) evidentiĝis ankaŭ per la pseŭdonimoj prenitaj de la hainbundanoj, ekz. ''Werdomar'' (por Boie), ''Sangrich'' (por Voß), ''Haining'' (por Hölty) kaj ''Minnehold'' (por Miller).
 
Dum ĉiusemajnaj kunsidoj laŭtlegitis la verkoj, kritikitis, plibonigitis kaj dokumentitis en la ''Liga libro''. Organo publikiga estis la ekde 1770 far Boie eldonita gazeto ''[[Göttinger Musenalmanach]]'', kiu servis ankaŭ kiel antologio de tiutempaj produktoj literaturaj. En la eldonoj inter 1773-75 la ligo trovis en ĝi sian podion.
Por esprimi siajn ideojn hainbund-anoj prenis lirikajn formojn taŭgajn kiel: odo, elegio, idilo, himno, kanto, balado. Oni postulis senperecon de la esprimado kaj etikon de sincereco/vereco per malkovrado de la malnovgermana ensocia kantado kaj de [[Mezepoka amkanto]]. Modeldonantaj estis - krom la odoj de Klopstock - la t.n. ''Tombejaj poezioj / Graveyard poetry'' el la angla literaturo, la bardaĵoj kaj la antikva popola poezio. Ĝin oni intencis transformi en neartefaritan kaj subjektivan esprimilon kun belaj versoj. Ĝenerale preferatis etaj lirikaj formoj. En la odoj de Stolberg, Voß, Hölty kaj Miller troviĝas ankoraŭ tipaj motivoj (najtingalo, arbaro, luno, rojo ktp.) sed ankaŭ personaj travivaĵoj (amo, amikeco, entuziasmo por la patrujo). Kontraŭe al la solenaj patosaĵoj de Klopstock la odoj de la liganoj estas pli mallongaj kaj preferis homajn-intimajn aferojn kaj pornaturan sentemon.
 
== Graveco ==
Ekzemple per la verko ''Leonore'' de Bürger kiu aperis en la Almanako en 1774 la ligo decide helpis formi la germanan artefaritan baladon (ekz. la demonozan naturan/fantoman baladon). Ĝia vera graveco estis la eksperimentado per amaso da diversaj ĝenretoj kio estis fruktodona por la taŭgigo de la germana al diversaj literaturtipoj. Influoj senteblis ĉe [[Novalis]], [[Friedrich Hölderlin]], [[Eduard Mörike]] sed ankaŭ ankoraŭ ĉe [[Rainer Maria Rilke]].
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Commonscat|Göttinger Hainbund}}
* [https://de.wikisource.org/wiki/Göttinger_Hainbund Verkoj surrete.]
* [http://www.fh-augsburg.de/~harsch/germanica/Chronologie/18Jh/Hoelty/hoe_hain.html Pri la fondo el letero de Voß]
* [http://www.fh-augsburg.de/~harsch/germanica/Chronologie/18Jh/Hoelty/hoe_stol.html Leteroj de Stolberg al la liganoj.]
* [http://www.nwn.de/mueller/Buecherverbrennung/bucherverbrennung.html Pri bruligoj de libroj.]
 
 
[[Kategorio:Göttingen]]
[[Kategorio:Verkistaj organizaĵoj]]
[[Kategorio:GermanaLiteraturo literaturode Germanio]]
112 889

redaktoj