La '''[[Biblioteko]] [[Hector HODLERHodler]]''' estas unu el la plej grandaj [[Esperanto-biblioteko|Esperanto-bibliotekoj]], kun la kolektoj de [[Internacia Esperanto-Muzeo|IEM]], [[Biblioteko Montagu C. Butler|Butler]], [[Centre de documentation et étude sur la langue internationale|CDELI]] kaj [[Germana Esperanto-Biblioteko|Aalen]], kun proksimume 20.000 libroj, cetere kun periodaĵoj, manuskriptoj, fotoj, sondiskoj kaj aliaj kolektaĵoj.
BHH okupas en la [[Centra Oficejo de UEA]] tri ĉambrojn, nome ''Kanado'', ''Aŭstralio'' kaj ''Saft''. Cetere oni arkivigas UEA-dokumentojn en la ĉambroj ''Albert'' kaj ''Arabio''.
La unua kerno de la biblioteko estis Svisa Esperanto-Biblioteko, kiun [[Svisa Esperanta Societo]] fondis en decembro [[1908]]. Ĝi transiris al [[Hector HODLERHodler]] en 1912 kaj en [[1920]], post lia morto do, al [[UEA]]. En [[1960]]/[[1962]] la plej granda parto translokiĝis de [[Ĝenevo]] al [[Roterdamo]], ĝin estis prizorganta [[Hans JAKOBJakob]]. Krom tio, venis libroj kaj aliaj materialoj el multaj aliaj fontoj.
Depost [[1962]] [[Victor SADLERSadler]] okupiĝis pri ĝi, kiu estis redaktoro de la revuo kaj (ekde [[1968]]) Direktoro de la [[Centra Oficejo de UEA]]. Alia prizorganto mencienda estas [[Robert MOERBEEK]].
De [[2003]] ĝis [[2005] [[Universala Esperanto-Asocio]] dungis oficiston [[Ziko Marcus SIKOSEKSikosek]], kiu okupiĝis pri nuna stato kaj eventualaj estontecoj por ordigo, konservado kaj uzebligo de BHH.