Entombigo de L. L. Zamenhof: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
malmajuskligo
Linio 1:
[[Enciklopedio de Esperanto - E|EdE-E]] - [[L. L. ZAMENHOFZamenhof]]
 
'''Entombigo de la Majstro'''. Okazis lunde 16 apr. 1917 el la loĝejo ĉe Krolewska 41. (v.) La funebra ceremonio okazis en tre modestaj kadroj. Estis mondmilito, Warszawa estis okupita de la germanoj, do ne povis alveni reprezentantoj el aliaj landoj. Venis nur la personaj konatoj, familio kaj samideanoj el W. Entute eble 150 personoj, el kiuj la plejparto iris antaŭ la veturilo kiel delegitaroj kun 3 florkronoj. Malfermis la procesion la unua florkrono, en la nomo de ĉiuj E-istoj en Polujo, portita de E. Wiesenfeld. La dua, portita de A. Oberrotman, estis en la nomo de UEA. La trian nome de ĉiuj germanaj E-istoj portis majoro von Neubarth, tiutempa havenkomandanto en W. Krom tio akompanis la veturilon Grabowski, Kabe, Belmont, k.a. El la familio sekvis: la vidvino, la filo Adamo kaj filino Lidja. (La alia filino estis tiam en Ruslando.) La procesio iris tra multaj stratoj de W., i. a. ankaŭ tra strato Dzika (v.), kie antaŭ n-ro 9 oni haltis. Sur la tombejo estis jam pli multaj homoj; kelkaj aliĝis ĉe str. Dzika, aliaj venis senpere al la tombejo. Post ĉiuj religiaj ceremonioj, plej solenaj, oni starigis tribunon, sur kiu adiaŭis la mortinton: Neubarth (nome de la germanaj E-istoj), Leo Belmont (polaj E-istoj) kaj Grabowski (tutmonda E-istaro). Poste en la sama ordo la procesio iris al la tombo. La ceremonio daŭris kelkajn horojn kaj estis finita per "La Espero", kantita de la E-istaro. Kelkajn tagojn poste la kinematografejo "Filharmonio" en W. montris filmon pri la tuta ceremonio. E. WIESENFELD.