Fritz von Herzmanovsky-Orlando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 5:
 
== Verkaropriskribo==
Aperis en [[Venecio]] en 1926 kiel privatpresaĵo ''Der Kommandant von Kalymnos – ein Mysterium aus dem Rokoko der Levante'', kaj en 1928 en Vieno la per propraj ilustraĵoj plibeligita rakonto ''Der Gaulschreck im Rosennetz'' al kiu skribis lia "malkovrinto" Oskar[[Oscar A. H. Schmitz]] la antaŭparolon. Tie li rakontis la historion de juna oficisto nome Jaromir Edler von Eynhuf, kiu pro troigita patriotismo nepre volas oferti al sia imperiestro artistan aĵon el bele aranĝitaj laktodentoj. Ĉar mankas ununura li finfine ŝtopas la dentaron en pistolon kaj mortpafas sin mem. Tiu ĉi rakonto vivas - same kiel la dramo ''Kaiser Joseph und die Bahnwärterstochter'' ankoraŭ tute el la absurda fontaro de la pereinta monarkio [[Aŭstrio-Hungario]] kaj de ties burokratio.
 
En lia ĉefverko, la romano ''Maskenspiel der Genien'' la aŭtoro kunfandis antikvan mitan sonĝo- kaj fabelomondon kun la skurila monarkia realeco, kie la nenormalo ŝajnas normala! La sorto de la romanheroo Cyriak (kvazaŭ renaskita Aktaion) estas en la manoj de diaj potencoj montrantaj sin en [[sfinkso|sfinksaj]] figuroj: la plej multpromesa kaj bonaŭgura estas la knaba kaj anĝela Cyparis, pli juna fratino de Afrodito, kiu alproksimiĝas regule sub konfuzigaj maskoj. Tiamaniere Cyparis forkondukas Cyriak-on el la realeco kaj gvidas lin sur vojon al si, kio signifas morton por li. La ambigua ludkaraktero de la romano havas siajn radikojn en la tradicio de aŭstra baroko kiel ankaŭ en la viena popola komedio.