Pier Paolo Vergerio, la Maljuna: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
(normigo)
|dato de morto =[[8-a de julio]] [[1445]]
|loko de morto =[[Budapeŝto]], {{HUN}}
| alma_mater = [[Universitato de Padovo]]<br>[[Universitato de Florenco]]<br>[[Universitato de Bolonjo]]
}}
== Biografio ==
Vergerio unue studis gramatikon en la [[Universitato de Padovo|Padova Studio]] (1385). Post unu jaro, li enmatrikuliĝis en la [[Universitato de Florenco]], kie li enamikiĝis al [[Coluccio Salutati ]]. Inter 1388 kaj 1390, Vergerio instruis en [[Universitato de Bolonjo|Bolonjo]]. En 1393 li studis dialektikon en [[Padovo]]. En 1398, li dumtempe studis la grekan en [[Universitato de Florenco|Florenco]] gvidita de [[Manuel Chrysoloras|Manuelo Krizoloras]] Francesco Zabarella ankaŭ estis lia profesoro en Florenco. Tamen, la pesta epidemio en tiu urbo lin devigis rifuĝi plian fojon en [[Padovo]], kie li ricevis sian diplomon kiel Doktoro pri Medicino kaj Juro. En Padovo kaj Florenco li instruis logikon, kaj aktivis kiel mentoro de la princoj en la kortego de [[Kararo|Carrara]], en Padovo. En 1405, Padovo estis prenita de la venecianoj. En 1406, li laboris kiel sekretario de la papo [[Inocento la 7-a]] kaj poste de la papo [[Gregorio la 12-a]].
 
Pli malfrue, li fariĝis kanoniko en [[Raveno]] kaj li partoprenis kiel ambasadoro en la Koncilio de [[Konstanco (Germanio)|Konstanco]], en 1414, kune kun Zabarella, kiu, bedaŭrinde mortis dum la koncilio. En la sekvanta jaro, li estis unu el la dekkvin delegitoj, kiuj akompanis la imperiestron [[Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Sigismondon la 1-an]] al [[Perpinjano]], kie kelkaj provoj fariĝis por konvinki la papon [[Benedikto la 13-a]] rezigni al siaj pretendoj. Elde 1417 ĝis sia morto li plenumis la oficon kiel sekretario de la imperiestro Sigismondo.