Douglas Gregor: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ne Britiaj
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
malmajuskligo
Linio 1:
'''Douglas B. GREGOR''' (naskiĝis en [[1909]]; mortis la [[26-a de marto|26-an de marto]] [[1995]]) estis [[brita esperantisto]], [[instruisto]] kaj elstara [[lingvisto]], kiu laŭdire flue posedis almenaŭ dudek lingvojn, [[Honoraj membroj de UEA|honora membro de UEA]].
 
Dum la [[Dua Mondmilitomondmilito]] li militservis kiel pridemandisto kaj [[interpretisto]] en la [[germana lingvo|germana]] kaj la [[itala lingvo|itala]], kunliganta [[oficiro]] en la [[franca lingvo|franca]] kaj la [[pola lingvo|pola]], [[tradukisto]] de dokumentoj en moderna [[greka lingvo|greka]] kaj [[slovena lingvo|slovena]], kaj neoficiala [[cenzuristo]] en la [[kimra lingvo|kimra]] kaj la [[irlandgaela lingvo|irlandgaela]]. Dufoje li ricevis la distingon <i>Mentioned in despatches</i>.
 
Li estis verŝajne la lasta parolanto de ses keltaj lingvoj ([[bretona lingvo|bretona]], [[kornvala lingvo|kornvala]], irlandgaela, [[manksa lingvo|manksa]], [[skotgaela lingvo|skotgaela]], kimra). Lia speciala kampo estis [[dialekto]]j de la itala. ''La italoj estas dulingvuloj, kaj ilia dua lingvo estas la itala'', li foje skribis. Li verkis la unuan anglan gramatikon de la [[romanjola lingvo|romanjola]] kaj eldonis tradukon de tiulingva [[eposo]], kiu eĉ en la itala neniam estis eldonita, kune kun la originala teksto. Alia libro traktis pri la lingvo kaj literaturo [[friula lingvo|friulaj]].
Linio 7:
Kiel esperantisto li estis tre aktiva. Dum kelka tempo li redaktis ''[[La Brita Esperantisto|La Britan Esperantiston]]'' kaj ankaŭ ''[[Biblia Revuo|Biblian Revuon]].'' Li multe tradukis en kaj el Esperanto. Elstara ekzemplo estas la ''Reĝo Edipo'' kaj ''Antigona de Sofoklo'' ([[Stafeto]], 1960).
 
Inter liaj lingvaj studoj estas: ''La Esperanta traduko de la Malnova Testamentotestamento'' (1958); ''La plej fruaj senafiksaj kunmetaĵoj en Esperanto'' (1974); ''La fontoj de Esperanto'' (1982); ''La kresko de la Esperanta vort-provizo en la unuaj tri jaroj (1887-1890)'' (1986); ''La Zamenhofa teksto de la Malnova Testamentotestamento'' (1988, pligrandigita eld. 1989).
 
Pluraj dediĉitaj esperantistoj varbiĝis al esperanto kiel liaj liceaj studentoj.