Sequoyah: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
YurikBot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: zh:塞闊雅
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
malmajuskligo
Linio 7:
Jam delonge li mire rigardis la skribaĵojn de la blankhaŭtuloj kaj kiel tiuj efektivege kapablis interkomuniki per siaj "parolantaj folioj". Kial la Ĉerokoj ne faru same? Do, Sequoyah eklaboris pri sia granda projekto, kiu estis des pli obstakla ĉar mankis al li eĉ bazaj akademiaj scioj. Li unue denove desegnis bildetojn, sed tio pruviĝis esti tro fortoĉerpa afero. Poste li komencis inventi po unu signo por ĉiu vorto de la lingvo, sed post kreo de miloj da [[ideogramo]]j sen atingi finon, li nepluis. Finfine leginepova Sequoayh memstare venis al la konkludo, ke ĉiujn vortojn estigas malgranda nombro da [[silabo]]j. Inspirate de [[Angla lingvo|anglalingva]] [[aboco]] donita al li de instruisto, li ekkreadis 200 malsamajn simboletojn, kiuj poste reduktiĝis al 85 - sufiĉe por skribi la silabojn de la Ĉeroka, kiuj ĉiuj havas strukturon ''konsonanto + vokalo''. Kelkajn signojn li hazarde kopiis el [[latina alfabeto|latinaj literoj]], ekzemple '''D''' iĝis silabo [a], '''b''' silabo [si]. La cifero '''4''' iĝis silabo [se]. Aliajn signojn li faris per iele (ekzemple per trastrekoj ks.) modifitaj formoj el latina alfabeto, dum aliaj estis tute liaj personaj inventaĵoj.
 
Same kiel pri [[L. L. ZAMENHOFZamenhof|Zamenhof]], ekzistas ankaŭ multaj mitoj pri Sequoyah dum ties inventada periodo. Unu el ili diras, ke kunuloj liaj mokegis lin kaj bruligis lian domon.
 
La silabaro de Sequoyah pretis kaj publikiĝis en [[1821]]. Post nelonga tempodaŭro preskaŭ ĉiuj Ĉerokoj ekregis la novan sistemon. Oni aĉetis [[presilo]]n, faris metalajn stampiletojn, kaj subite ekaperadis kaj [[gazeto]]jn kaj [[libro]]jn ĉerokilingvajn.