Teodoro Ŝvarc: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
malmajuskligo
Linio 1:
[[Esperanto-kulturo]] > [[Esperantlingva Literaturoliteraturo]] > [[Esperanto-verkisto]]
----
'''Teodoro ŜVARC''' (aŭ '''SCHWARTZ''' aŭ '''SOROS Tivadar'''; [[1894]]-[[1968]]). Hungara judo; doktoro, advokato. Pseŭdonime ankaŭ '''Teo Melas''' (Kaj ''melas'' helene kaj ''schwartz'' germane signifas [[nigro|nigra]]). Fondis "[[Literatura Mondo]]" en 1922 kaj redaktis ĝin ĝis 1924. Verkis facilstilan romaneton ''Modernaj Robinzonoj'', 1923.
 
Lia vivo estis eksterordinare plena, parte dank' al la lingvo de Zamenhof. Teodoro Ŝvarc verkis la memuaron ''Maskerado ĉirkaŭ la morto'' pri siaj travivaĵoj en Budapeŝto dum la nazia okupo (nova eldono sub la redakto de [[Humphrey TONKIN]], kun abundaj notoj paralelaj iasence al la verko de [[Nina BOROVKOBorovko-LANGLETLanglet|Nina LANGLET]] aperanta preskaŭ samtempe). Tiu ĉi verko estis lastatempe eldonita en la angla en Britio (2000) kaj Usono (2001), kaj estas nun aperinta ankaŭ en la rusa, germana, turka kaj hungara.
 
Soros trovis [[Esperanto]]n frue - sur la orientaj batalkampoj dum la [[Unua Mondmilitomondmilito]], kie lia instruisto estis soldata kamarado [[Pal BALKANYI]].
 
Post jaroj da militkaptiteco en Siberio, Soros eskapis el sia kaptejo; survoje hejmen en Moskvo li ludis rolon en la fondiĝo de la unua [[soveta Esperanto-asocio]], kaj poste en [[Budapeŝto]] kun siaj amikoj [[KALOCSAY_K%C3%A1lm%C3%A1n|Kalocsay]] kaj [[Julio_BAGHY|Baghy]] lanĉis la revuon [[Literatura Mondo]]. Pri Soros, lia filo la financisto [[George SOROSSoros]] ofte diras, ke la tuta aventuroplena vivo ĝis tiu punkto, kiam venis la [[nazio]]j al Budapeŝto, estis nur prepariĝo por la plej granda defio de la vivo, la lukto kontraŭ la nazia invado. Tiu momento estis, laŭ la filo, "la plej granda tempo de mia patro," kiam la tuta spertaro, la tuta lertaro, akirita tra dekoj da jaroj, ricevis sian plej grandan elprovon, kaj triumfis.
 
 
Linio 22:
==Vidu ankaŭ==
*[[Enciklopedio de Esperanto]], 1934, p. 483.
*[[Marinko ĜIVOJEĜivoje]]: Panorama rigardo super la Esperanta literaturo, 1979.
 
==Eksteraj ligoj==
*[http://www.geocities.com/origlit/autor/svarc.html Teodoro Ŝvarc] en [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Originala literaturo Esperanta]
*[http://www.china.org.cn/world/shi-read/recenzoj/07.htm Prefaco por Kaoso en Budapeŝto] de [[Humphrey TONKIN]]
*[http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Recenzoj/robinzonoj.html Robinzonoj] (recenzo dulingva esperante kaj angle de [[Don HARLOWHarlow]])
 
[[Kategorio:Esperantistoj|ŜVARC Teodoro]]