Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎KAEST 2010: referenco al prelegoj
e Forigis redaktojn de Venca24 (diskuto); restarigis al la lasta versio de Miropiro
Linio 46:
KAEST en [[2010]], unuafoje organizata de [[E@I]], revenis post 22 jaroj al [[Slovakio]] (ĝi okazis en [[Modra]]-Harmónia) kaj akceptis 52 partoprenintojn el 15 landoj. Ĵaŭde vespere post la alveno okazis solena malfermo, [[interkona vespero]], [[vingustumado]] kaj komuna [[kantado]]. Vendrede antaŭtagmeze okazis trihora [[Vikipedio|vikipedia]] trejnado (gvidata de [[Pavla Dvořáková]] kaj [[Marek Blahuš]]) kaj ekskurso al [[Červený Kameň (burgo)|Červený Kameň]], posttagmeze [[komputilo|komputila]] ateliero kaj jam unua prelego. Sekve donis [[Petr Chrdle]] prelegon pri la ĝisnuna historio de KAEST kaj SAEST kaj prezentiĝis E@I kaj ĝia agado. Vespere okazis prezento de [[WikiTrans]], filmoj el [[TED (konferencoj)|TED]] kaj esperanto-[[retpaĝaro]]j. Sabate dumtage kaj dimanĉe ĝis la tagmanĝo okazadis la ĉefa prelega programo, en du paralelaj blokoj. Sabate vespere kunsidis [[Internacia Scienca Asocio Esperantista|ISAE]], projekciiĝis filmo pri [[Ján Maliarik]] kaj okazis kantado de [[popolkanto]]j. La aranĝo finiĝis dimanĉe post la tagmanĝo per ekskurso al [[Bratislavo]].
 
Dum KAEST 2010 okazis 3634 prelegoj. La uzitajn prezentaĵojn la organizantoj disponigis rete kaj en julio de [[2011]] eldoniĝis ankaŭ [[libro|libra]] kolekto ([[cifereca]] kaj [[papero|papera]]) de la plenaj prelegtekstoj (323 paĝoj). Kelkajn prelegojn oni ankaŭ registris [[filmo|filme]]. Prelegis jenaj 27 personoj: [[Hèctor Alòs i Font]], [[Peter Baláž]], [[Eckhard Bick]], [[Marek Blahuš]], [[Detlev Blanke]], [[Wera Blanke]], [[Iván Bujdosó]], [[Petr Chrdle]], [[Marcos Cramer]], [[Bart Demeyere]], [[Zbigniew Galor]], [[Sean Healy]], [[Konstantin Ĥlyzov]], [[Ilona Koutny]], [[Mélanie Maradan]], [[Stano Marček]], [[Francesco Maurelli]], [[Johannes Mueller]], [[Jan Uldal Niemann]], [[Jacob Nordfalk]], [[Katarína Nosková]], [[Peter Novotníček]], [[Konstantin Obraztsov]], [[Stefan Panka]], [[Radojica Petrović]], [[Sonja Petrović Lundberg]], [[Barbara Pietrzak]], [[Ján Vajs]], [[Toon Witkam]].<ref>{{Citaĵo el la reto | url = http://kaest2010.ikso.net/pmwiki/pmwiki.php?n=Main.Prelegoj | titolo = KAEST | titolo-aldono = Prelegoj | alirdato = 2015-03-18 | jaro = 2010}}</ref>
 
Post KAEST 2010 samloke kaj kun parto de partoprenintoj kiuj restis okazis aparta [[komputila lingvistiko|komputillingvistika]] [[kolokvo]], kiu daŭris ĝis lunda vespero.