Partilernejo de la Distrikto Erfurto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
e RG72 movis paĝon Partilernejo de la Distrikto Erfurt al Partilernejo de la Distrikto Erfurto: esperantigo lau la ĉefa artikolo
Linio 2:
 
== Historio ==
Rigardante de malsupresupre al la urbo oni rimarkas en la suda parto de Erfurto, proksime de la [[Stadiono Steigerwald]], blankkoloran konstruaĵinsulon. Temas pli parto de iama, granda lerneja komplekso. Al maljunaj erfurtanoj estas ankoraŭ konata ĝia kromnomo ''Ruĝa konvento - Rotes Kloster'', ĉar ĝi estas la iama partilernejo de la komunisma [[SED]] por la distrikto Erfurto. La en 1972 inaŭgurita zono faritis laŭ la modelo de la en 1970 finfarita partilernejo en [[Rostock]].
 
Arkitekturhistoriistoj kiel Mark Escherich, kiu tre okupiĝas pri la konstruaĵoj el la GDR-tempo, substrekas ties grandan monumentan valoron. Ĝia originala konstrustato kaj la pompa interno en la stilo de la 1970-aj jaroj estas je granda parto konservitaj ĝis nun. Ĉar en Turingio la plejmulto de gravaj konstruaĵoj el tiu tempo ne plu ekzistas aŭ estis alikonstruitaj/surkonstruitaj, tiu ĉi komplekso akceptitis en 2008 en la oficiala libro de la Liberŝtato [[Turingio]] pri monumentprotektindaĵoj. Danke al diversaj privataj utiligoj (ekz. por prelegoj, diversaj aranĝoj kaj nostaligia gastodomo) la tuto ĝis nun vivas kaj uzatas.