Lasero: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
bildotekstoj
batalilaj aplikoj
Linio 32:
 
Lasera lumo povas, pro sia frekvenco alta kompare kun radiaj ondoj, transsendi grandajn kvantojn da [[dateno]]j. Alia daten-transiga apliko de laseroj estas en la legado de [[lumdisko]]j.
 
Miksaĵo inter meĥanika kaj datena apliko de lasero estas la [[lasera presilo]]. Ĝi uzas negative ŝargitan lum-sensivan cilindron, kiu estas kovrata per elektre ŝargita farbo. Lasero tiam prilumas partojn de la cilindro, forigante de tie la elektran ŝargon; sekve tie la ŝargita farbo defalas. Sur aliaj lokoj, kiujn la lasero ne tuŝis, la farbo restas kaj povas esti transigita al la presota portaĵo, ekzemple papero.
 
== Medicinaj aplikoj ==
Linio 54 ⟶ 56:
 
Forigante per lasero partojn de la [[korneo]] eblas transformi ĉi tiun en artefaritan [[lenso]]n, kiu kompensas [[refrakto|refraktajn]] problemojn en la okulo, kiuj kaŭzas [[miopeco]]n aŭ[[astigmatismo]]n. Tio apartenas al la [[refrakta kirurgio]], kiu estas farebla ankaŭ per konvenciaj, tranĉilaj metodoj. Ĝi ebligas al la pacientoj bonan vidon per malpli fortaj aŭ eĉ tute sen [[okulvitro]]j. Ĉar ne eblas perfekte antaŭvidi, kiel la korneo [[cikatro|cikatriĝos post la operacio, la sukceso ne ĉiam estas perfekta.
 
== Batalilaj aplikoj ==
 
Lasera celilo de pafilo konsistas el lasero, kiu sendas radion de videbla lumo, ofte ruĝan, proksimume paralele al la paftubo. Se la kuglo flugus perfekte rekte, ĝi sekvus la radion kaj do atingus punkton tre proksime de la luma makulo sur la celata objekto. Ĉar la kuglo dum la flugo iomete falas pro sia pezo, necesas korekti la radion depende de la celdistanco. Lasera celilo estas pli facile manipulebla ol vida celilo; la pafanto ne bezonas meti la pafilon al la okulo.
 
La usona programo [[Strategia Defend-Iniciato]] ''(Strategic Defense Initiative, SDI)'' en la [[1980-aj jaroj]] planis instali potencajn laserojn sur [[satelito]]j, kiuj detruu flugantajn [[misilo]]jn. La fizikaj problemoj de tia projekto tamen estas tro grandaj por realigo.
 
Diskutata estas la uzo de laseroj por blindigi homojn aŭ aŭtomatajn armil-sistemojn, kiuj orientiĝas optike. Jam okazis, ke sstiristoj de aviadiloj estis dumtempe blindigitaj per laseroj por perturbi la surteriĝon de aviadilo.
 
== Eksteraj ligiloj ==