Preĝejo de Wallichen (Erfurto): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 5:
En la 1241-a jaro estis la unua endokumenta mencio de la paroĥa preĝejo. Partoj de la nuna konstruaĵo datumas de 1653. La preĝejo novkonstruitis en 1739, kio legeblas sur la ventoflago sur la spajro.
 
La per grejso ĉirkaŭmasonita navo estas [[trabfakaĵo]] staranta sur la masiva fundamenta muraro de la antaŭula kirko. Du en 1740 mulditaj sonoriloj fanditis dum la [[Dua mondmilito]]. La baroka interno ne tro ŝanĝitis en la kursokuro de la tempo. La ambona altaro estas el la 18-a jarcento, la granda krucifikso el la 16-a.
 
Subtenanta amikaro, kiu grupiĝis en 1997, malfondis sin en la jaro 2007 post sukcesaj restaŭradlaboroj. Orgeno el la 19-a jarcento faritis fare de la firmao ''Eifert'' en [[Stadtilm]]; ĝi ĝis nun funkcias. Ĉi tiu instrumento estas unu el la malmultaj nemanipulitaj orgenoj en [[Turingio]] kun konkesta mekaniko ''(Kegellade)''. Ĝin renovigis la firmao ''Scheffler'' en 2011.
 
La tombejon posedas parte la eklezio, parte la urbo. Ekde la 1990-aj jaroj ĝi nur por urnaj entombigoj uzatas post kiam oni konstatis akvan enfluegon.
 
== Eksteraj ligiloj==