Karnavalo en Rio-de-Ĵanejro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
La '''karnavalo en [[Rio-de-Ĵanejro]]''' ([[Portugala lingvo|portugale]] ''carnaval do Rio'' aŭ ''carnaval carioca'') komenciĝas oficiale vendredon antaŭ [[Cindra Merkredo]] kaj estas unu el la ĉefaj allogaĵoj de la urbo kaj de la tuta [[Brazilo]]. La multkolora parado de la sambolernejoj apartenas al la plej grandaj [[festo]]j de la mondo.
== Organizado kaj sambolernejoj ==
La karnavalon organizas la turisma oficejo de la urbo kunlabore kun la Ligo de la Sambolernejoj de Rio-de-Ĵanejro LIESA (''Liga Independente das Escolas de Samba do Rio de Janeiro''). Sed ankaŭ la transsendaj televidstacioj plejparte kundecidas.
 
Ĉiu ''Escola de Samba'' (sambolernejo) elektas ĉiun jaron certan temon, laŭ kiu ĝi dekoracias la festoĉarojn kaj agordas la kostumojn. Post tio oni akordigas detalaĵojn, ekzemple [[ritmo (muziko)|ritmon]], ĥoreografion, sinprezenton, kunagado de la grupo ktp. La plej multaj el la grandioze kostumitaj reĝoj, reĝinoj, princinoj kaj ''baianas'' (en vastaj, blankaj kostumoj de bahianinoj) estas laboregintaj la tutan jaroj, por povi pagi la kostumojn, kiujn ili jen surhavas nur malmultajn horojn.
 
Ĉiun jaroj unu lernejo – ĉiuj estas, kiel je piedpilko, organizitaj en kvar ligoj – kun la plej bona poentorezulto rangaltiĝas el la unua liga en la specialgrupon ''Grupo Especial''. La venkinto kaj nova ano de ''Grupo Especial'' ricevas monpremion, preskaŭ pli grave tamen estas la honoro, esti membro de venkintolernejo en ĉi tiu grupo.
 
== Literaturo ==
* Felipe Ferreira. ''O Livro de Ouro do Carnaval Brasileiro.'' Rio de Janeiro, Ediouro, 2004, ISBN 85-00-01480-6