Eduard Lingel: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 13:
En 1877 Eduard Lingel sendis sian duonfratron Louis Dreßler Usonon por studi la mekanikan ŝufabrikadon tie. Li laboris ĝis 1878 en usonaj fabrikoj, pligrandigis siajn konojn kaj provizorigis la transportadon de maŝinoj el Ameriko en Erfurton. Tiel fariĝis alistrukturigo de la entrepreno al modernega fabriko kune kun plivastigo de la produktejoj kaj paralela plibonigo de la sortimento. Ĉefe oni faris ŝuojn kaj botojn por infanoj kaj virinoj, sed ankaŭ - malpli grandskale - varojn por viroj. Krom la enlandan komercon oni antaŭenpuŝis ankaŭ eksterlandajn kontaktojn (eksportado aparte vigla al [[Suda Ameriko]]). Por reklami oni laborigis agentojn kaj vojaĝantajn reprezentantojn en la tuta lando.
 
En la kursokuro de kelkaj jaroj la entrepreno iĝis de signifa grandeco: en 1886 laboris ĉ. 600 personoj por la firmao. Tiam ŝanĝitis la karaktero jura de la firmao ''(Offene Handelsgesellschaft - malferma komerca kompanio)'' kaj alia duonfratro Friedrich Dreßler iĝis kompaniano de Eduard Lingel. Fajrego malhelpetis la daŭran evoluon nur por mallonga tempo (kompleta detruo de la fabrikejo en 1887): kontraŭe, ĝi estis la kaŭzo por konstrui novajn ejojn en la sudo de la urbo! Tie ĉi oni pliraciigis la produktadon; ĝis 1892 la laboristaro kreskis je 1000 personoj kaj po semajnoj estis faritaj ne malpli ol 12000 paroj da ŝuoj. Intertempe Louis Dreßler iĝis la tria kompaniano de la firmao, kiu estis ŝanĝita en [[akcia kompanio|akcian kompanion]] ĝis 1898: ties direkcian konsilion estris la fratroj Dreßler. La jaroj ĝis la [[Unua mondmilito]] alportis pluajn aŭtomatigojn.
 
Sen konsideri du mallongajn strikojn en 1874 respektive 1893 la rilato inter laboristoj kaj entreprenposedantoj ĉiam harmoniis, sendube ankaŭ pro la faritaj socialaj mezuroj: en 1894 fonditis asekura kompanio; en 1904 enkondukitis feria semajno por dungitoj kun minimume 10 jarojn longa aparteno al la fabriko.
 
====Unua kaj dua mondmilitoj====