Hejtilejego en Brühl (Erfurto): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 4:
== Historio ==
[[File:Fotothek df roe-neg 0006513 030 Besucher bei der Vorführung von Schreibmaschinen des VEB Optima Schreibmaschinen.jpg|thumb|Vizitantoj de la foiro BUGRA pri grafiko kaj librometiado en 1953 en Erfurto admiras surloke fabrikitajn Optima-skribmaŝinojn.]] Post la fino de la [[Dua mondmilito]]
Staranto sur la kontraŭe situanta opereja placo ne plu povas imagi ke la hejtilejego estis la koro de pulsanta industrizono. Tra jarcentoj la Brühl-kvartalo servis kiel ĝardena zono ene de la [[ĉirkaŭfortikaĵo de Erfurto]]. Nur en la kursokuro de la industriigo de post la mezo de la 19-a jarcento grandaj partoj de la kvartalo estis superkonstruitaj. Startigilo estis la setlo de la '''Reĝa Prusa Pafilfabriko''' ''(Königlich Preußische Gewehrfabrik)'' en 1862. Ĝi evoluis baldaŭ al multbranĉa industrio. De Erfurto multaj soldatoj ekde 1898 ekipitis, ĉefe per la standarda pafilo G 98. Dum la [[Unua mondmilito]] la uzino pligrandiĝis kaj nombris ĝis 20.000 laboristoj! Tiutempe estiĝis ankaŭ la giganta hejtilejego, kiu arkitekture similas pli al fortimpresa administracia respektive kultura ejo. En la dua militojaro 1915 ĝi ekfunkciis.
Post la malvenko la farado de armiloj devis ĉesi. Nun komenĉiĝis alia ege grava ĉapitro de erfurta ekonomihistorio. Estante filio de la renomita berlina firmao AEG oni ekde 1924 produktis en la eksa pafiluzino kun granda sukceso skribmaŝinojn. En 1936 la entrepreno nomitis '''''Olympia'''''. Post la fino de la [[Dua mondmilito]] juraj kvereloj necesigis en 1950 la alinomon al ''Optima''. En unu el la plej grandaj entreprenoj de la Distrikto Erfurt faritis skrimaŝinoj - ankaŭ tiaj kun nelatinaj tipoj - por la tuta mondo, ĝis la [[Turniĝo]]. La rapida fino de la entrepreno post 1989 estis certe ankaŭ kaŭzita per la venko de komputiloj - kaj la Brühl-kvartalo tuj faritis industria novalo. La ŝanĝiĝo al belega urbokvartalo kun loĝejoj, administradejoj kaj kulturejo de post la mezo de la 1990-a jaroj iĝis tre klara urboplanada ŝanĝo en la turingia ĉefurbo, afero mirinda kaj modelodona.