Vikipedio:Forigendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 35:
*{por} interkonsentas [[Uzanto:Narvalo|Narvalo]] ([[Uzanto-Diskuto:Narvalo|diskuto]]) 13:59, 29 Apr. 2014 (UTC)
*{{por}} sed unue necesas ĉiujn artikolojn, kiuj enestas en tiaj kategorioj, transporti al la [[:Kategorio:Enciklopedio de Esperanto]]; <small>ekzemple, en Perl ŝajnas esti tiel <code style="font-family: monospace;">s/\[\[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto [A-Z]\]\]/\[\[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto\]\]/</code> (mi ne kontrolis, ĉu tiu ĉi kodo funkcias)</small>. [[Uzanto:Gamliel Fishkin|Gamliel Fiŝkin]] ([[Uzanto-Diskuto:Gamliel Fishkin|diskuto]]) 04:19, 22 Jun. 2014 (UTC)
 
== Ŝablono:Apartigila sekcia paĝo ==
 
{{Propono de forigo
|artikolo = Ŝablono:Apartigila sekcia paĝo
|kialo = Ne utila nek uzata en artikoloj. Estas aliaj similaj ŝablonoj. La neutileco de la kategorio generita de ĉi tiu ŝablono ankaŭ estas diskutata ĉe [[Projekta diskuto:Ŝablonoj#Apartigilaj ŝablonoj]].
|subskribo = [[Uzanto:Salatonbv|Salatonbv]] ([[Uzanto-Diskuto:Salatonbv|diskuto]]) 06:24, 6 Jun. 2014 (UTC)
|tempo = vendredo 13 junio 2014 6:46
|forigita = jes
|kialo de rezulto = Ne estis kontraŭaĵo kelkajn monatojn nek uzata.--[[Uzanto:Salatonbv|Salatonbv]] ([[Uzanto-Diskuto:Salatonbv|diskuto]]) 09:55, 8 Mar. 2015 (UTC)
}}
{{por}} Ni ne bezonas tiajn ŝablonojn kun tre malnova maniero de ŝablona kodigo. Krome ĝi jam sufiĉe superfluas manke de uzado. --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 19:37, 6 Nov. 2014 (UTC)
 
== [[:Kategorio:Rusa literaturo]] kaj [[:Kategorio:Ruslingva literaturo]] ==
Linio 170 ⟶ 158:
:::::Mi apartenigis [[:Kategorio:Juda literaturo]] rekte al [[:Kategorio:Literaturo]]. Ĉu tia stato (aparte) estas plej bona? --[[Uzanto:Dima41|Dima41]] ([[Uzanto-Diskuto:Dima41|diskuto]]) 10:53, 14 Mar. 2015 (UTC)
:{{komento}} La plejmulto de la kategorioj estis ŝanĝata perrobote (el [[:Kategorio:Usona literaturo‎]] al [[:Kategorio:Literaturo de Usono‎]]) laŭ la maniero 3. Ĉu iu havas aliajn komentojn (ekz [[:Kategorio:Literaturo laŭ nacieco]] iĝu [[:Kategorio:Literaturo laŭ landoj]]? Ĉu estas interkonsento)? {{@|Dima41}} bona ideo ke ni metu la malfacilan kategorion sur superan kategorion ([[:kategorio:Juda literaturo‎]] al [[:Kategorio:Literaturo]]).--[[Uzanto:Salatonbv|Salatonbv]] ([[Uzanto-Diskuto:Salatonbv|diskuto]]) 22:57, 14 Mar. 2015 (UTC)
 
== [[Rajono]] ==
 
{{Propono de forigo
|artikolo = Rajono
|kialo = La vorto aperis per laŭsona traduko el rusa kaj similaj lingvoj, en PIV ĝi havas tute alian signifon, informo en la artikolo estas malvera - do, 1) la vorto en Esperanto ne bezonatas kaj 2) ĝia ekzisto estas dubinda; ([[Uzanto:Dima41/Nomoj por administraj kaj municipaj unuoj de Moskva regiono kaj Centra Rusio|mi mem ĝin ne uzas]])
|subskribo = [[Uzanto:Dima41|Dima41]] ([[Uzanto-Diskuto:Dima41|diskuto]]) 10:54, 16 Jul. 2014 (UTC)
|tempo = merkredo 23 julio 2014 10:01
|forigita = ne
|kialo de rezulto = Ne forigita, sed ŝanĝita al artikola titolo [[Rajon]], koresponde al la longa diskuto pri la artikolo [[Oblast]]. Alidirektilo ankoraŭ estas, sed ĝin principe eblus forigi se iu volontulo ŝanĝus ĉiujn ligitajn artikolojn - alikaze, aŭ "ĝis tiam", alidirektilo multe pli sencas ol mise ruĝaj ligiloj. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 02:14, 10 Dec. 2014 (UTC)
}}
 
Ju malpli multe da vortoj por administraj kaj municipaj unuoj restos en Esperanto, des pli facile future estos tradukado de oficialaj dokumentoj al Esperanto. Tial oni ne elpensu novajn vortojn: Esperanto devas resti simpla. --[[Uzanto:Dima41|Dima41]] ([[Uzanto-Diskuto:Dima41|diskuto]]) 11:01, 16 Jul. 2014 (UTC)
 
# {{por}}--[[Uzanto:RG72|RG72]] ([[Uzanto-Diskuto:RG72|diskuto]]) 15:29, 21 Jul. 2014 (UTC)
# {{kontraŭ}} Ĝi estas uzataj, ni montru bonajn ekzemplojn en geografiaj artikoloj sed ne tro rapide volu forigi. --[[Uzanto:Pino|pino]] ([[Uzanto-Diskuto:Pino|diskuto]]) 20:36, 16 Jul. 2014 (UTC)
# {{kontraŭ}} Kial ne ŝanĝi la titolon al "Rajon" se la plena esperantigo (O-formo) ne havas fonton? La temo ankoraŭ estas menciinda.--[[Uzanto:Salatonbv|Salatonbv]] ([[Uzanto-Diskuto:Salatonbv|diskuto]]) 11:58, 19 Jul. 2014 (UTC)
 
En la artikolo ne estas pruvite, ke ĉi tiu vorto ekzistas en Esperanto. Evidente, ĝi estis kopio el la rusa lingvo. Se oni aldonus
ĉiujn vortojn el ĉiuj lingvoj, lingvo Esperanto estus neuzebla. Do, mi opinias, ke ĉi tiu vorto en Esperanto estas elpensita kaj vere ne havas ĉi tiun geografian signifon, kiu estas priskribita. Nun mi konsideras la artikolon [[Vikipedio:Regularo pri tuja forigado|tujforigenda kiel mistifiko]], kaj se ĝi restos mi laŭ reguloj proponos ĝin por tuja forigado. La lasta respondo de [[Uzanto:Salatonbv|Salatonbv]] estas nur propono pri plibonigo, sed tute ne enhavas kritikon rilate al miaj argumentoj (mi ĝuste formulis kialon de mia forigpropono, kaj bonvolu pridiskuti konkrete ĝin). --[[Uzanto:Dima41|Dima41]] ([[Uzanto-Diskuto:Dima41|diskuto]]) 12:47, 19 Jul. 2014 (UTC)
:{{@|Dima41}}"Esperanto devas resti simpla": tio estas via opinio (kaj mi parte konsentas) sed ne estas universala vero. Iu volas inventi kaj uzi novan vorton. Oni ne povus kritiki tion se la uzo estus trovebla ekstere de Vikipedio. En ĉi tiu kazo, kiel vi diris, mi ankaŭ ne vidas la fonton. Tamen, la afero ([[d:Q7688]]) estas menciinda en enciklopedio.--[[Uzanto:Salatonbv|Salatonbv]] ([[Uzanto-Diskuto:Salatonbv|diskuto]]) 13:28, 19 Jul. 2014 (UTC)
: Pri fonto de la vorto: ''Fundamento de Esperanto'', la 15-a regulo. --[[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 14:55, 21 Jul. 2014 (UTC)
* {{Komento}} Laŭ mia kompreno estas ''rajono'' pli-malpli sama afero kiel ''distrikto''. Se jes, ĝi prefere estu alidirektilo kaj ''iel taŭge'' estu menciita en la artikolo. Aŭ ni povas ĝin alinomigi al ''[[Distrikto (Rusio)]]'', ''[[Distrikto (Ukrainio)]]'' ktp. Se ĝi estus kun tiu ĉi nomo menciinda, ŝajne estu menciindaj ankaŭ laŭslovakiaj ''okreso'', ''krajo'', ''ĵupo'', ''mesto''... --[[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 14:55, 21 Jul. 2014 (UTC)
* {{Komento}} La vorto ''rajon'' estas uzata en Rusio en la sencoj: 1. oficiala administra unuo (urboparto aŭ parto de provinco); 2. areo (ekzemple, ''район боевых действий - batalareo'', ''район обитания медведей - areo de ursoloĝado'', ktp). La unua senco facile kaj ĝuste anstataŭigeblas pere de ''distrikto'', por la dua aplikeblas ''areo''. Do apenaŭ konservinda artikolo.--[[Uzanto:RG72|RG72]] ([[Uzanto-Diskuto:RG72|diskuto]]) 15:28, 21 Jul. 2014 (UTC)
 
'''Mi kreis novan artikolon''' [[Administra divido de Rusio]] kaj aldonis veran informon en ĝin. --[[Uzanto:Dima41|Dima41]] ([[Uzanto-Diskuto:Dima41|diskuto]]) 20:03, 23 Jul. 2014 (UTC)
 
== [[Oblasto]] ==
 
{{Propono de forigo
|artikolo = Oblasto
|kialo = La vorto aperis per laŭsona traduko el rusa kaj similaj lingvoj, en PIV ĝi mankas - do, 1) la vorto en Esperanto ne bezonatas kaj 2) ĝia ekzisto estas dubinda ([[Uzanto:Dima41/Nomoj por administraj kaj municipaj unuoj de Moskva regiono kaj Centra Rusio|mi mem ĝin ne uzas]])|subskribo = [[Uzanto:Dima41|Dima41]] ([[Uzanto-Diskuto:Dima41|diskuto]]) 10:55, 16 Jul. 2014 (UTC)
|tempo = merkredo 23 julio 2014 10:54
|forigita = ne
|kialo de rezulto = Vidu sube: Ŝanĝita al alidirektilo. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 17:18, 8 Dec. 2014 (UTC)
}}
 
# {{por}}--[[Uzanto:RG72|RG72]] ([[Uzanto-Diskuto:RG72|diskuto]]) 15:36, 21 Jul. 2014 (UTC)
# {{kontraŭ}} Ĝi estas uzataj, ni montru bonajn ekzemplojn en geografiaj artikoloj sed ne tro rapide volu forigi. --[[Uzanto:Pino|pino]] ([[Uzanto-Diskuto:Pino|diskuto]]) 20:37, 16 Jul. 2014 (UTC)
# {{kontraŭ}} Samkiel [[Rajono]], senfonte esperantigita titolo estas ŝanĝebla. Eble al "Oblast".--[[Uzanto:Salatonbv|Salatonbv]] ([[Uzanto-Diskuto:Salatonbv|diskuto]]) 11:58, 19 Jul. 2014 (UTC)
# {{kontraŭ}} Mi konsentus pri "rajono" (ĉar ''район'' estas simple rusa vorto por distrikto sen iu aparta signifo), sed oblasto estas aparta afero. Ĝi estas administracia unuo, kiu nur ekzistis en Sovetunio kaj ne estas rekte simila al iu alia unuo, do oni ne povas antataŭigi ĝin per iu alia vorto. Pro tio, kiel ni povas vidi en intervikioj, absoluta plimulto de nepostsovetiaj lingvoj pruntis tiun ĉi vorton.--[[Uzanto:Goren|Goren]] ([[Uzanto-Diskuto:Goren|diskuto]]) 04:14, 20 Jul. 2014 (UTC)
::Bonvolu pruvi per fidindaj fontoj, ke en Esperanto ekzistas la vorto "oblasto". --[[Uzanto:Dima41|Dima41]] ([[Uzanto-Diskuto:Dima41|diskuto]]) 11:10, 20 Jul. 2014 (UTC)
::: ''Fundamento de Esperanto'', la 15-a regulo. --[[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 14:28, 21 Jul. 2014 (UTC)
::::La 15-a regulo montras kiel esperantigi vortojn, sed ĝi ne postulas esperantigi ĉiujn nomojn el ĉiuj lingvoj. --[[Uzanto:Dima41|Dima41]] ([[Uzanto-Diskuto:Dima41|diskuto]]) 15:56, 21 Jul. 2014 (UTC)
* {{Komento}} La vorto ''oblasto'' preskaŭ tute kongruas kun la sencokampo de vorto ''rajono'', sed rilate pli altan administran nivelon. Do ĝi aplikeblas same por administraj unuoj (ne nur en Sovetunio, sed ankaŭ en Rusa imperio ili ankaŭ ekzistis, ekzemple en 1914 haveblis 21 oblast ([https://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%93%D1%83%D0%B1%D0%B5%D1%80%D0%BD%D0%B8%D0%B8_%D0%B8_%D0%BE%D0%B1%D0%BB%D0%B0%D1%81%D1%82%D0%B8_%D0%A0%D0%BE%D1%81%D1%81%D0%B8%D0%B9%D1%81%D0%BA%D0%BE%D0%B9_%D0%B8%D0%BC%D0%BF%D0%B5%D1%80%D0%B8%D0%B8_%D0%BF%D0%BE_%D1%81%D0%BE%D1%81%D1%82%D0%BE%D1%8F%D0%BD%D0%B8%D1%8E_%D0%BD%D0%B0_1914_%D0%B3%D0%BE%D0%B4#.D0.9F.D0.B5.D1.80.D0.B5.D1.87.D0.B5.D0.BD.D1.8C_.D0.BE.D0.B1.D0.BB.D0.B0.D1.81.D1.82.D0.B5.D0.B9 plena listo en la stato de 1914]). Mi pensas ke vorto ''provinco'' plej ĝuste transdonas tiun sencon, do ĉi inventaĵo apenaŭ bezonatas.--[[Uzanto:RG72|RG72]] ([[Uzanto-Diskuto:RG72|diskuto]]) 15:36, 21 Jul. 2014 (UTC)
 
'''Mi kreis novan artikolon''' [[Administra divido de Rusio]] kaj aldonis veran informon en ĝin. Poste, eble, oni kreos [[Provincoj de Rusio]]. --[[Uzanto:Dima41|Dima41]] ([[Uzanto-Diskuto:Dima41|diskuto]]) 20:05, 23 Jul. 2014 (UTC)
:{{@|Dima41}} Dankon pro krei novan artikolon [[Administra divido de Rusio]]. Tamen, la temo de alia [[Provincoj de Rusio]] ŝajnas esti plejparte sama al [[Oblasto]] kaj ili estu finfine kunigataj ([[VP:KUN]]).
:Temu pri "область" ĉar la vorto ne povas esti tradukita nur al "provinco" en Esperanto sed "regiono, provinco, domajno, tereno, fako, epigastro"[http://www.esperanto.mv.ru/Vortaro/]
:Laŭ la klarigo de AdE[http://www.akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_22_2013.html] estas tri manieroj trakti alilingvan vorton en Esperanto.
:1.1 (1) ''Plena esperantigo''
:1.1 (2) ''Parta esperantigo''
:1.1 (3) ''Uzo de la originala skribo aŭ iu pli-malpli akceptita sistemeca latinliterigo''
:(1) kaj (2) disiĝas
:a) ''Ĝi povas baziĝi sur la origina prononco''
:b) ''Ĝi povas baziĝi sur la origina skribo''
:c) ''Ĝi povas baziĝi sur la origina signifo''
:Miakomprene "Oblasto", al kiu vi kontraŭas, estas (1)-(a aŭ b) kaj "Oblastj", kiun vi uzas en [[Administra divido de Rusio]], estas (2)-(a aŭ b).
:Ambaŭ estas aprobataj, kaj oni ne povas diri, ke unu estas malĝusta aŭ la alia estas "vera informo".
:Tamen indas noti, ke kelkaj rusparolantoj kontraŭas al la plena esperantigo ([[Diskuto:Oblasto]]).
:Do mi ankoraŭ proponas uzi la titolon "[[Oblast]]" (vidu la [[d:Q171308|vikidatumon]]) ĉar neniu povas montri "fidindajn fontojn" por "Oblasto" kiel Dima41 menciis kaj pro la vikipedia principo de '''NLPP''' ([[VP:EN]]). Sed samtempe uzu la vorton "oblasto" en la artikolo laŭ la rekomendo de AdE ke 3.2 ''Indas plu flegi kaj subteni la kutimon plene esperantigi'' (a)''Ofte bezonataj kaj menciataj aferoj'' kaj (c)''La propraj nomoj ofte ripetataj en iu sama teksto''--[[Uzanto:Salatonbv|Salatonbv]] ([[Uzanto-Diskuto:Salatonbv|diskuto]]) 01:24, 24 Jul. 2014 (UTC)
::Unue, "oblasto"/"provinco" ne estas propraj nomoj (pri kiuj informis AdE). Due, Vikipedio ne estas loko por inventado de novaj gravaj vortoj (vidu: [[Listo de falsaj amikoj]]). Certe, mi povus aliformi la artikolon al alidirektilo (al [[Administra divido de Rusio]] aŭ [[Provincoj de Rusio]]); tamen ĉu ĝi estus ĝusta? - la vorto "oblastj" estas ne nur en la rusa lingvo, sed ankaŭ en la [[ukraina lingvo]] kaj aliaj. -[[Uzanto:Dima41|Dima41]] ([[Uzanto-Diskuto:Dima41|diskuto]]) 08:01, 24 Jul. 2014 (UTC)
{{por}} Kiam mi proponis forigi la vorton [[horilko]], kiu estas nenio alia ol vodko, KuboF uzis la saman absurdegan argumenton: ĝi restu, ĉar la vorto rajtas ekzisti, ĉar la 15-a regulo funkcias. Malgraŭ ''neniu'' referenco pri la vorto, neniu pruvo de ĝia efektiva funkciado en la lingvo. Tio estas por mi la plej granda malavantaĝo de la Esperanta vikipedio: ĝi iĝis lingva eksperimentejo. La vorto ''oblasto'' estas nebezonata. Mi aprobas la sintenon de Dima ĉi-kampe. Mi mem antaŭ jaroj pledis por uzi la vorton [[provinco (Pollando)|provinco]] anstataŭ ''vojevodio'' en la administra divido de Pollando en vikipedio: kvankam la lasta ekzistas kaj ie-tie estas uzata, ĝi estas tute superflua. Mi deziras, ke la vikipediistoj antaŭ ol verki novan artikolon priesploru kiu titolo por ĝi estas rajta kaj ne senpripense apliku la trukan 15-an regulon ajnloke. --[[Uzanto:Lohengrin|Lohengrin]] ([[Uzanto-Diskuto:Lohengrin|diskuto]]) 06:32, 6 Aŭg. 2014 (UTC)
 
{{komento}} Kiel konate, mi mem kreis la tekston antaŭ pli ol sep jaroj, en "junula entuziasmo" kaj kiel tiam relativa komencanto en vikipedio. Daŭre mi konvinkatas, ke la artikolo enhave sencas kiel teksto pri politika geografio de kvin [mi korektas: ses] ŝtatoj, kiel montras la ekzisto de alilingvaj vikipediaj tekstoj (Q171308), kaj estas pli ol nur sekcio en teksto pri la administra divido de Rusio. Sed necesas bone distingi inter enhavo de la artikolo unuflanke kaj vortumo de la titolo aliflanke. En germanlingvaj amaskomunikiloj mi daŭre legas la vorton "Oblast", kvankam ĝi ekzistas en neniu el miaj germanlingvaj vortaroj [mi korektas min: mi nun trovis la vorton en reta eldono de la germana vortaro ''[[Duden]]''] - la germanlingvajn ĵurnalistojn tio ne tuŝas. Sed klaras ke multaj esperantistoj lingve multe pli puremas ol nacilingvaj lingvofakuloj, kaj aliflanke esperantlingvaj amaskomunikiloj multe pli malvastas ol nacilingvaj, tiel ke trovo de eksteraj referencoj kompare pli malfacilas. Kiam mi verkis la artikolon, ŝajnis al mi ke vorto kun o-finaĵo tekste pli fluas ol latinliterigo de nacia vorto sen o-finaĵo (samkiel mi en e-lingva teksto preferas "Moskvo" al "Moskva" aŭ "Pekino" al "Běijīng"), sed mi ne intencis veki tiom fortegajn emociegojn, kiujn kaŭzis la vortokreo "oblasto" laŭ la 15-a regulo de Esperanto, kaj mi '''''ne''''' havas vortaran referencon pri la vorto, ne en Esperanto (papere - nek la retajn uzojn, kompare efemerajn, mi kalkulas nek la klarigon en la angla vikivortaro) kaj ne en la germana aŭ angla, en kiu la latinliterigite kaj kompreneble sen o-finaĵo estas vaste uzata (guglo ĵus donis pli ol 4 milionojn da germanaj trafoj, kaj pli ol 45 milionojn da anglaj). Sed ĉar ankaŭ laŭ mi en kazo de dubo sekvindas eksteraj referencoj, mi kiel artikolkreinto subtenas la ŝovon de la titolo "oblasto" al "oblast" (laŭ la sekvinda [[esperantigo de vortoj el rusa fonto]] '''''ne''''' al "oblastj"). En simpla teksto iom ĝenos legi "La armenaj gvidantoj de la ''oblast'' plendis..." (ja eblas revortumo al "aŭtonoma provinco") aŭ "Kirgizio konsistas el sep ''областтар/oblasttar'' (singularo ''область/oblast'') kaj du sendependaj urboj", sed ne sencas tiom emociega milito por aŭ kontraŭ neologismo laŭ la 15-a regulo, kiu en Esperanto vere ne vaste uzatas kaj kiun mi jam antaŭ sep jaroj nomis "lukso". Do: Mi aliĝas al la voĉoj por alinomigo de la teksto al titolo "Oblast" kaj [[dosiero:Symbol oppose vote.svg|15px]] '''kontraŭas''' forigon. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 22:46, 14 Aŭg. 2014 (UTC)
::[[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]], administra divido de tiuj ĉi konkretaj langoj ne estas unika. Laŭ via propono, en la artikolo estus informo pri ili nur pro tio, ke lingvaĵo "oblast" estas en parolataj tie lingvoj. Laŭ via logiko, sekva simila artikolo estu [[Vilojat]] ('''viloyat''', [[:ru:Вилайет|вилаят]]), kiu ankaŭ temos pri provinco kaj en kiu devas esti informo pri Norda Afriko, Proksimoriento, [[Uzbekio]], [[Turkmenio]], [[Taĝikio]], neagnoskita [[Iĉkerio]] en Rusio kaj pri Rusio entute (ĉar uzbekoj ofte nomas "viloyat" rusiajn provincojn, vidu [[:uz:Moskva viloyati]]) kaj eble pri Eŭropo pro la sama kialo; kaj bezonatas specialaj reguloj pri tio, kiu el similsonaj nomoj de "vilajat" estas elektinda por titolo. Laŭ mia opinio, tio estas tro malfacile kaj '''enhavos neeviteblan lokcentrismojn'''. Lokcentrismoj estas jam nun, ĉar por la titolo estas elektita "oblast" anstataŭ ruslingva "oblastj" kun mola lasta sono. Tutegale, la artikolon [[Oblasto]] mi konsideras konfuziga kaj neneŭtrala kaj ne ligas al ĝi el faritaj de mi artikoloj. --[[Uzanto:Dima41|Dima41]] ([[Uzanto-Diskuto:Dima41|diskuto]]) 11:38, 15 Aŭg. 2014 (UTC)
:::Ne bone mi scias, kion ĉi tie signifu "tiuj ĉi konkretaj langoj" - kvankam mi kuracistas, ĉi tie ne temas pri korpopartoj. Temas pri vikipedia artikolo, kiu komparas similnomajn kaj similstrukturajn subŝtatajn unuojn de pluraj ŝtatoj, iom kompareble al apartigilo, kaj kiu (vikidatuma kodo Q171308) ekzistas en '''49 aliaj vikipediaj projektoj''' krom la e-lingva. Do ne temas pri "mia logiko", sed la logiko de tiuj 49 aliaj vikipediaj projektoj plus la nia. Principe, mi tute ne kontraŭas komparan artikolon pri diverslandaj subŝtataj unuoj nomataj laŭ la araba termino ولاية‎‎ wilāyah [vilajah] (vikidatuma kodo Q19576). Mi persone ĝeniĝas, ke en vikipedio estas dekmiloj da artikoloj sub nivelo de ĝermo, kiuj ne havas ŝablonon "ĝermo" aŭ "ĝermeto", havas fuŝan e-lingvan gramatikon, havas ruĝajn literojn pro forpreno de dosieroj el la vikimedia komunejo sen adapto de la bildo-uzoj en artikoloj, kaj priskribas temojn pri kiuj gravas vikipedia artikolo, do la dezirinda solvo ne estas detrui kaj forviŝi la nekompletan laboron, sed daŭrigi ĝin almenaŭ ĝis "bona artikola ĝermo" ... nur ke estas centmiloj da mankaj artikoloj, do necesas "plugi gigantan teritorion". Aliaj en vikipedio kontraŭe ŝajne tute ne ĝeniĝas pri strukturaj problemoj de tiu amaso da artikoloj, en kazo de dubo probable tendencas forviŝi duonan laboron per amasa uzo de ŝablono "forigu tuj", kaj anstataŭe furioze krucmilitas kontraŭ eksterfundamenta faka vortradiko "oblast", neniel pridemandata en la angla, franca, hispana aŭ germana, sed e-lingve konsiderata "ruĝa tuko" kvazaŭ de taŭroludo (bone tion bildigas la "ruĝtuka" avertokesto supre de la artikolo de nuna nomo "oblasto"). Alivortume: Mi pensas ke estas '''''misfokuso''''' tiom batali por forigo de unuopa, gramatike ĝuste kaj enhave bonkompreneble verkita artikolo, anstataŭ laboregi por levo de la dekmiloj da vikipedie bezonataj artikoloj el "malbonaj, prilaborindaj artikolaj ĝermoj" al "bonaj" (ĝermoj aŭ pli longaj tekstoj). [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 16:53, 15 Aŭg. 2014 (UTC)
::::La artikolo povas resti [[Oblast]] kiel artikolo pri termino, sed ĝi ne estos bone kunligita kun aliaj artikoloj. Mi tute ne intencas uzi ĉi tiun vorton, ĉar mi volas ke Esperanto estu laŭeble malriĉa je vortoj. Uzado de "oblasto" estas lingva eraro. Mi vidas du variantojn: 1) alinomigi al [[Oblast]] foriginte paĝon [[Oblasto]] aŭ 2) alinomigi al [[Oblast (apartigilo)]] kaj fari el la nuna artikolo simplan apartigilon kun ligiloj al paĝoj pri [[provincoj de Rusio]] kaj similaj. --[[Uzanto:Dima41|Dima41]] ([[Uzanto-Diskuto:Dima41|diskuto]]) 17:39, 15 Aŭg. 2014 (UTC)
Mi kreis apartan artikolon [[Provinco (Rusio)]] pri provincoj de Rusio. --[[Uzanto:Dima41|Dima41]] ([[Uzanto-Diskuto:Dima41|diskuto]]) 19:20, 17 Aŭg. 2014 (UTC)
 
Rezulte de la diskuto, mi jen alinomigas la artikolon al titolo ''Oblast'', sen esperantlingva o-finaĵo, por ke komplete malaperu ĉia impreso ke povus temi pri en PIV registrita esperantlingva vorto. Tamen laŭ la nuna stato de vikipedio ne eblas forigi alidirektilon [[oblasto]] al kiu ligas 166 vikipediaj artikoloj (dum al artikola titolo [[Oblast]] nun ligas nur 3). Se iu fervorulo batalanta kontraŭ esperantlingvaj neologismoj volas investi la tempon forigi la finan literon "o" el la internaj ligiloj de ĉiuj 166 vikipediaj artikoloj, la persono senprobleme invitiĝas plenumi tiun taskon. Mi pensas ke alidirektigo tutbone teknike solvas la taskon ke interna ligilo gvidu al la ĝusta artikolo, kaj mem ne pretas investi la tempon redakti ĉiujn 166 artikolojn nur pro krucmilito de lingva detaleco. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 17:18, 8 Dec. 2014 (UTC)
 
== Alidirektantaj artikoloj de asteroidoj ==
{{atentu|ŝovita al [[Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Alidirektantaj artikoloj de asteroidoj]] <small>(--[[Uzanto:Salatonbv|Salatonbv]] ([[Uzanto-Diskuto:Salatonbv|diskuto]]) 12:15, 19 Aŭg. 2014 (UTC))</small>}}
 
== Kategorio:Arĥitektoj‎ ==
 
{{Propono de forigo
|artikolo = Kategorio:Arĥitektoj‎
|kialo = Jen superflua duplikato de la kategorio [[:Kategorio:Arkitektoj‎|Arkitektoj‎]].
|subskribo = [[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 14:44, 16 Aŭg. 2014 (UTC)
|tempo = sabato 23 aŭgusto 2014 14:49
|forigita = jes
|kialo de rezulto = [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 22:53, 16 Jan. 2015 (UTC)
}}
{{komento}} Laŭ Nova PIV, paĝo 110, la vorto ''arkitekto'' apartenas al la 3-a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, dum ke ''arĥitekto'' ne havas tian statuson. Krome la formo kun k estas pli ofte uzata, verŝajne ĉar ĥ tuj apud r estas malfacila por multaj esperantistoj. --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 15:02, 16 Aŭg. 2014 (UTC)
:{{komento}} Nun kategorio ankaŭ estas alidirektebla. Do, oni ne devas forigi sed povas alidirekti por kunigi unu kategorion al alia (eble el "K:Arĥitektoj‎" al "K:Arkitektoj‎"). Ĉu la prononco "ĥ" apud "r" estas malfacila por multaj esperantistoj? Eble nur por kartavantoj, kiuj prononcas "r"-on per uvulara [ʁ] (trilo) aŭ [ʀ] (frikativo), la sono "ĥ" estus malfacila pro la proksimaĵo. Ĉiukaze estas artikolo [[arĥitekturisto]]. Ĉu oni volas alinomigi ĝin pro la kunigo de la kategorioj?--[[Uzanto:Salatonbv|Salatonbv]] ([[Uzanto-Diskuto:Salatonbv|diskuto]]) 20:38, 16 Aŭg. 2014 (UTC)
{{komento}} Mi proponas ŝovi la enhavon de kat. "Arĥitektoj" al la jam ekzistanta kat. "Arkitektoj" kaj fari el kat. "Arĥitektoj" alidirektilon al kat. "Arkitektoj". --[[Uzanto:Dominik|Dominik]] ([[Uzanto-Diskuto:Dominik|diskuto]]) 05:24, 4 Okt. 2014 (UTC)
 
{{por}} Atentu (vidu en la sekva diskutero) ke kategoriaj alidirektigoj ne funkcias senprobleme. Lingve Tlustulimu pravas. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 02:18, 10 Dec. 2014 (UTC)
 
{{por}} Mi konsentas kun Tlustulimu kaj ThomasPusch. Ni nepre eliminu paralelajn kategoriojn (vidu argumentojn aliloke en tiu ĉi paĝo), ĉar ili ne funkcias kiel intencite. Kaj "jes" al la demando de Salatonbv: La artikolon [[arĥitekturisto]] prefere alinomu al la pli kutima [[arkitekto]]. - [[Uzanto:Moldur|Moldur]] ([[Uzanto-Diskuto:Moldur|diskuto]]) 11:17, 9 Jan. 2015 (UTC)
 
{{farita}} Realigita la propono de Salatonbv kaj Moldur, ke la artikolo [[arĥitekturisto]] alinomiĝu al la pli kutima [[arkitekto]]. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 22:52, 16 Jan. 2015 (UTC)
 
== [[:Kategorio:Germanujo]], [[:Kategorio:Hispanujo]], ktp. ==
 
{{Propono de forigo
|artikolo = Kategorio:Germanujo
|artikolo2 = Kategorio:Hispanujo
|artikolo3 = Kategorio:Flandrujo
|artikolo4 = Kategorio:Valonujo
|kialo = Jen pluraj nove kreitaj kategorioj, kiuj estas superfluaj duoblaĵoj de jam longe ekzistantaj [[:Kategorio:Germanio]], [[:Kategorio:Hispanio]], ktp.
|subskribo = [[Uzanto:Moldur|Moldur]] ([[Uzanto-Diskuto:Moldur|diskuto]]) 19:59, 3 Okt. 2014 (UTC)
|tempo = ??
|forigita =jes
|kialo de rezulto = forigis [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] je 10:45, 10 Jan. 2015
}}
<small>{{komento}} Mi unuigis la proponojn.--[[Uzanto:Salatonbv|Salatonbv]] ([[Uzanto-Diskuto:Salatonbv|diskuto]]) 23:00, 3 Okt. 2014 (UTC)</small><br>
{{Komento}} [[:Kategorio:Hispanujo]] estus tuj forigebla laŭ la nuna regulo [[VP:K1]], kiu tamen estus ŝanĝebla laŭ la lastatempa Vikipedia teĥnika plibonigo de kategoria alidirektilo. Germanujo aŭ Germanio: miaopinie alia voĉdono estas eblo. Ne estas kialo en la nuna Vikipedio, kial la titolo [[Germanio]] ĉiam estas Germanio, sed [[Egiptujo]] ĉiam estas Egiptujo. Kutime unu enciklopedio sekvas unu manieron por titoloj kaj klarigas la diversaĵon ene en artikoloj.--[[Uzanto:Salatonbv|Salatonbv]] ([[Uzanto-Diskuto:Salatonbv|diskuto]]) 23:00, 3 Okt. 2014 (UTC)
:Vidu [[VP:Lingva angulo#Landnomoj]]. La kreinto de tiuj kategorioj rajtas alinomi ilin al ''-uj''-formoj. Ĉiu rajtas uzi iun ajn el la formoj en nove aldonitaj tekstoj (inkluzive de titoloj), kaj neniu ĝenerale rajtas ŝanĝi ilin. [[Uzanto:darkweasel94|darkweasel]]<span style="font-size:75%;">[[Uzanto-Diskuto:darkweasel94|94]]</span> 11:40, 4 Okt. 2014 (UTC)
::Laŭ mia sperto, kategoria alidirektilo ne funkcias. Se vi metas artikolon en kategorion [[:Kategorio:Hispanujo]], kaj tiu alidirektas al [[:Kategorio:Hispanio]], vi tie tamen ne vidos tion kion vi enkategoriigis. Kiel ekzemplon vidu: [[Imperiestra Katedralo Sankta Bartolomeo]], la (kursiva) kategorio [[:Kategorio:Preĝejoj sub patroneco de Sankta Bartolomeo]] alidirektas al [[:Kategorio:Kirkoj sub patroneco de Sankta Bartolomeo]], sed tie la artikolo ne videblas. Do, anstataŭ alidirektigi kategorion, oni malplenigu kaj poste forigu ĝin, kun klarigo kial. - Sincere, [[Uzanto:Moldur|Moldur]] ([[Uzanto-Diskuto:Moldur|diskuto]]) 21:35, 4 Okt. 2014 (UTC)
{{Por}} Moldur pravas, ke kategoria alidirektilo ne funkcias. Sed darkweasel ĉi-tie ne pravas: La decido pri landnomoj rilatas nur al artikoloj (vidu la decidon konkrete). Pri internaj ligiloj de artikoloj la sistemo de alidirektiloj bone funkcias kaj ebligas permesi du aŭ plurajn ĝustajn variaĵojn de titoloj, tamen en la sistemo de kategoriigado nepre devas esti unu titolo po kategorio. Principe la landnomaj formoj de finaĵoj -ujo kaj -io same ĝustas kaj same permeseblus, sed praktike dekomence en Vikipedio por kategorioj uziĝis la dum la lastaj 30 jaroj en presitaj tekstoj kaj fakta lingvouzo multe pli kutima "-io"-formoj, kaj rompi tiun konvencion per kreo de paralelaj samtemaj kategorioj ("Baluĉio", "Beluĉio", "Baluĉujo", "Baluĉistano" kaj "Baluĉlando" aŭ simile) fiaskigus la praktikan utilon de la kategoria sistemo. Estas iom ĝene, konkrete decidi kategorian konvencion inter pluraj same ĝustaj formoj ("Urboj de Ikslando", "Urboj en Ikslando", "Urbo de Ikslando", "Urbo en Ikslando"...), sed nepre necesas tia konvencio (ĉi-kaze "Urboj de Ikslando"). La forigo de la duoblaj aŭ pluroblaj kategorioj tute sencas kaj necesas. Misiantoj pri landnomaj formoj de la tradicia "-ujo"-finaĵo simple ĵetu sin al kreo de bonaj, longaj, informriĉaj tutnovaj artikoloj kaj donu al ili titolojn inkluzive de landnoma formo de "-ujo"-finaĵo. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 00:30, 10 Dec. 2014 (UTC)
 
== [[Listo de francaj ministroj pri sano]] ==
 
{{Propono de forigo
|artikolo = Listo de francaj ministroj pri sano
|kialo = Konfuzigo: en la listo de "francaj ministroj" estas priskribataj [[Francio|franciaj]] ministroj (francianoj). Do, verŝajne la divido laŭ landoj estas montrata kiel divido laŭ etnoj aŭ laŭ lingvoj ("[[Francoj|francaj]]"), sed tio ne pruveblas
|subskribo = [[Uzanto:Dima41|Dima41]] ([[Uzanto-Diskuto:Dima41|diskuto]]) 10:46, 20 Okt. 2014 (UTC)
|tempo = lundo 27 oktobro 2014 10:23
|forigita = ne
|kialo de rezulto = Laŭ plimulto de la opiniesprimoj en la [[Vikipedio:Forigendaj artikoloj#Kategorio:Francaj ministroj|diskuto ĉi-tie kaj precipe pri "Kategorio:Francaj ministroj"]]. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 22:56, 16 Jan. 2015 (UTC)
}}
* {{Kontraŭ}} Se ni nepre volas distingi inter "francaj ministroj" kaj "franciaj ministroj", ni ne forigu la kategorion, sed ŝanĝu ĝian nomon. – [[Uzanto:Umbert&#39;|Umbert&#39;]] ([[Uzanto-Diskuto:Umbert&#39;|diskuto]]) 12:47, 9 Nov. 2014 (UTC)
* Mi inklinas al diferencigado inter nacieco kaj ŝtataneco do mi alinomus la kategorion al ''Franciaj'' aŭ ''de Francio''. Tamen, pluraj homoj atentigas, ke tia distingado ne estas kutima. --[[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 23:26, 1 Dec. 2014 (UTC)
: Plu vidu sube - en ĉapitro pri la [[:kategorio:francaj ministroj]]. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 02:20, 10 Dec. 2014 (UTC)
 
== [[Listo de francaj ministroj pri enlandaj aferoj]] ==
 
{{Propono de forigo
|artikolo = Listo de francaj ministroj pri enlandaj aferoj
|kialo = Konfuzigo: en la listo de "francaj ministroj" estas priskribataj [[Francio|franciaj]] ministroj (francianoj). Do, verŝajne la divido laŭ landoj estas montrata kiel divido laŭ etnoj aŭ laŭ lingvoj ("[[Francoj|francaj]]"), sed tio ne pruveblas
|subskribo = [[Uzanto:Dima41|Dima41]] ([[Uzanto-Diskuto:Dima41|diskuto]]) 10:47, 20 Okt. 2014 (UTC)
|tempo = lundo 27 oktobro 2014 10:46
|forigita = ne
|kialo de rezulto = Laŭ plimulto de la opiniesprimoj en la [[Vikipedio:Forigendaj artikoloj#Kategorio:Francaj ministroj|diskuto ĉi-tie kaj precipe pri "Kategorio:Francaj ministroj"]]. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 22:56, 16 Jan. 2015 (UTC)
}}
* {{Kontraŭ}} Se ni nepre volas distingi inter "francaj ministroj" kaj "franciaj ministroj", ni ne forigu la kategorion, sed ŝanĝu ĝian nomon. Pretere, la tri proponoj (ministroj, ministroj pri enlandaj aferoj, ministroj pri sano) estu diskutataj kune. – [[Uzanto:Umbert&#39;|Umbert&#39;]] ([[Uzanto-Diskuto:Umbert&#39;|diskuto]]) 12:49, 9 Nov. 2014 (UTC)
* Mi inklinas al diferencigado inter nacieco kaj ŝtataneco do mi alinomus la kategorion al ''Franciaj'' aŭ ''de Francio''. Tamen, pluraj homoj atentigas, ke tia distingado ne estas kutima. --[[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 23:26, 1 Dec. 2014 (UTC)
: Plu vidu sube - en ĉapitro pri la [[:kategorio:francaj ministroj]]. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 02:20, 10 Dec. 2014 (UTC)
* {{Kontraŭ}} Mi subtenas la ideon diferencigi ŝtatanecon kaj naciecon (kvankam tute ne povas imagi ke iu miskomprenos la titolon de tiu ĉi kategorio), sed tio okazu surbaze de la lauregula, reale uzata Esperanto. Antau pluraj jaroj ekzistas [[:Kategorio:Homoj laŭ origino]], kiu havas paralelaĵojn en alilingvaj vikioj kaj ĝuste transdonas la sencon. Do ni ne kreu fantazian vorton "franciaj" kiun 99% da uzantoj konsideros mistajpaĵo. Se iu volas krei apartan sekcion por alilandaj ministroj kun la franca deveno, li kreu [[:Kategorio:Francdevenaj ministroj]]. Sed li faru tion zorgeme por ne ripetu fuŝojn de antaŭuloj kiel ekzemple kreado de [[:Kategorio:Personoj laŭ landoj]], en kiu granda parto de subkategorioj (ekzemple [[:Kategorio:Personoj de Finnlando]], [[:Kategorio:Personoj de Rumanio]], [[:Kategorio:Personoj de Kartvelio]] ktp) ne havas intervikiojn, do estas malfacile uzeblaj.--[[Uzanto:RG72|RG72]] ([[Uzanto-Diskuto:RG72|diskuto]]) 06:25, 10 Dec. 2014 (UTC)
 
== [[:Kategorio:Francaj ministroj]] ==
 
{{Propono de forigo
|artikolo = Kategorio:Francaj ministroj
|kialo = Subkategorio pri [[francoj]] erare apartenas al subkategorio pri ŝtato [[Francio]]
|subskribo = [[Uzanto:Dima41|Dima41]] ([[Uzanto-Diskuto:Dima41|diskuto]]) 10:59, 20 Okt. 2014 (UTC)
|tempo = lundo 27 oktobro 2014 10:20
|forigita = ne
|kialo de rezulto = Laŭ plimulto de la opiniesprimoj en la [[Vikipedio:Forigendaj artikoloj#Kategorio:Francaj ministroj|diskuto]]. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 22:55, 16 Jan. 2015 (UTC)
}}
*{{Kontraŭ}} Evidente la kategorio estas por ministroj de Francio (ĝi estas subkategorio de [[:Kategorio:Registaro de Francio]]), kaj ja povas esti, ke franco estas ministro de alilanda registaro. Sed tio ne estas kaŭzo forigi la kategorion, maksimume por ŝanĝi ĝian nomon al "Franciaj ministroj". – [[Uzanto:Umbert&#39;|Umbert&#39;]] ([[Uzanto-Diskuto:Umbert&#39;|diskuto]]) 12:44, 9 Nov. 2014 (UTC)
* Mi inklinas al diferencigado inter nacieco kaj ŝtataneco do mi alinomus la kategorion al ''Franciaj'' aŭ ''de Francio''. Tamen, pluraj homoj atentigas, ke tia distingado ne estas kutima. Sed nuntempa situacio en Ukrainio klare montras, ke ''Ukraina ministro'' kaj ''Ukrainia ministro'' tute ne estas sama afero... --[[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 23:28, 1 Dec. 2014 (UTC)
::La terminoj "nacieco" kaj "etneco" estas multsignifaj (tial ekzemple en [[rusa Vikipedio]] divido laŭ etneco mankas; por mi mem nacieco = plej konata lingvo). Tamen bezonatas klara kategoriaro pri 1) objektoj laŭ ŝtatoj kaj 2) objektoj laŭ lingvoj. Por divido laŭ ŝtatoj mi jam antaŭlonge proponis ideon pri enkategoriigo per "Kategorio: (Objektoj) de (Ŝtato)" kaj parte realigis. Nekonsentantoj miaopinie rompas regulojn de la Vikipedio per [[Vikipedio:Ne faru originalan esploradon|originala esploro]].--[[Uzanto:Dima41|Dima41]] ([[Uzanto-Diskuto:Dima41|diskuto]]) 00:01, 2 Dec. 2014 (UTC)
::: Mi ne nomus tion "originala esploro", laŭ mi ĝi pli estas "tradicio". Tamen tradicio ne samas al vero, kio ekzemple montris [http://www.liberafolio.org/2013/fresa-pomego-malkomplike-korektas ŝanĝoj en PMEG 15] (''la tradicieco ne estas sufiĉe forta argumento''). Grandparte mi konsentas kun vi. --[[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 01:19, 2 Dec. 2014 (UTC)
:::: Mi mem jam investis multajn horojn kiel administranto por helpo al Dima ŝanĝi kategoriajn nomojn de ekzemple "Historiaj monumentoj laŭ francaj urboj" al "Historiaj monumentoj en Francio laŭ urbo", ĉar la dua formo pli klaras ol la unua. Tamen necesas atentigi ke la unua formo gramatike '''ne malĝustas''', kaj ambaŭ formoj signifas la samon: Laŭ la norma vortaro [[PIV]] de 1970 "franca" signifas "rilata al la francoj '''''aŭ''''' al Francujo" (paĝo 313, maldekstra komumno), do havas du signifojn. Evidentas ke tiu dusignifeco ĝenas al Dima, sed tiu persona ĝeno neniel estas kialo ataki ĉiujn kategoriojn kun mencioj de etnonoma adjektivo kaj postuli ties tujforigon. Estas en ordo tendenci al prefero de kategoriaj nomoj laŭeble klaraj, unusignifaj, sed postulegi ŝanĝon de centoj da kategorioj nur pro mencio de etnonoma adjektivo estus koŝmaro por tiu administranto, kiu devus realigi tiun ŝanĝegon. Tute bonvenas en unuopaj kazoj diskuti disbranĉigon al du kategorioj (kiel "ukrainaj politikistoj" kaj "ukrainiaj politikistoj"), sed tio ne estu la normo por ĉiu ajn kategorio kiu uzas etnonoman adjektivon (aŭ substantivon). Ekzemple en la [[:kategorio:germanaj politikistoj]] tutpace kunvivas unuopaj politikistoj de [[turka]] deveno ([[Cem Özdemir]]), [[ĉeĥa]] deveno ([[Milan Horáček]]), [[skota]] deveno ([[David McAllister]]) aŭ [[vjetnama]] deveno ([[Philipp Rösler]]), sed ili estas germanlingvaj, vivas en Germanio kaj havas germanan naciecon (PIV: "germana" = "rilata al la germanoj '''''aŭ''''' al Germanujo", paĝo 341, maldekstra komumno) - se homo havas plurajn ŝtatanecojn, facile eblas esti en pluraj kategorioj. Sed enkategoriigi homojn laŭ etna deveno en nia multnacia mondo kreus koŝmaran malordon - ekzemple por [[David McAllister]] el etna vidpunkto necesus enkonduki kategorion "duongermanaj politikistoj" kaj "duonskotaj politikistoj", kaj se filino de li iĝas politikistino, ĉu ŝi kategoriiĝos "kvaronskota" kaj "trikvarongermana"? Nepre necesus intense studi la biografion de la patrino, sed pri ŝi ajnalingve en Vikipedio estas preskaŭ nenia informo... Estas mito kredi ke ĉiu uzo de etnonoma adjektivo en kategorio estas eraro, kaj ke necesas "purigi" Vikipedion de tio. Se klare celatas la ŝtato, ne la etno ("urboj de Francio" anstataŭ "francaj urboj"), eblas prudente moviĝi al direkto de unueca uzo de la landnoma formo "francia" aŭ "de Francio", sed en iuj kazoj la dusignifeco de etna=landnoma adjektivo eĉ faciligas la meton en kategorion kaj evitas harfendajn diskutojn. Duoblaj kategorioj - kaj laŭ nacieco kaj laŭ ŝtataneco - laŭ mi sencas nur en landoj kies loĝantaro konstante je signifa procentaĵo apartenas al diversaj naciecoj (kiel Rusio, Ukrainio, Ĉinio aŭ Hispanio). Biografiojn pri unuopuloj oni laŭ ties vivo eblas simple meti en pluraj kategoriojn, se konvene (ekzemple [[Albert Einstein]] kiel svisa, germana kaj usona). [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 01:31, 10 Dec. 2014 (UTC)
:::::[[Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto|PIV]] verkita de eŭroplingvanoj [[Eŭropcentrismo|ne estas neŭtrala]] kaj pro tio ne estas fidinda fonto. Tamen estas fakto: verkinto de "francaj" kaj "germanaj" kaj aliaj kategorioj apartenigis ilin al divido laŭ landoj, kaj mi poste decidis ke ĉi tio estas divido laŭ lingvoj - do, jam okazis miskompreno; des pli dubindas ke parolantoj de aziaj/afrikaj/amerikaj lingvoj komprenus ĝuste. El tio videblas ke la kategorioj estas kompreneblaj diversmaniere; jam pro tio ili tute ne rajtas esti en Vikipedio. Krome, ilia estado malebligas ĝuste kaj klare okazigi enkategoriigadon laŭ lingvoj - unu el ĉefaj aferoj. Mi ne konsentas ankaŭ pri gramatika ĝusteco: mi jam multfoje asertis ke ĝi rompas logikon de la lingvo ("Franc-i-o/franc-i-a"). Mi certe opinias ke la kategorioj estas eraro forigenda. --[[Uzanto:Dima41|Dima41]] ([[Uzanto-Diskuto:Dima41|diskuto]]) 14:16, 10 Dec. 2014 (UTC)
*{{Kontraŭ}} Mi opinias kiel Thomas. --[[Uzanto:Pino|pino]] ([[Uzanto-Diskuto:Pino|diskuto]]) 08:27, 10 Dec. 2014 (UTC)
*{{Kontraŭ}} Mi plene samopinias kun Thomas. La vorto "franca" en normala Esperanto ankaŭ kun-enhavas la signifon "francia". En kelkaj kazoj estas dezirinde pliprecizigi de "franca" al "francia" aŭ "de Francio", sed oni ne povas deklari la uzon erara kaj postuli ĝeneralan alinomadon de ĉiuj tiaj okazoj. -- [[Uzanto:Moldur|Moldur]] ([[Uzanto-Diskuto:Moldur|diskuto]]) 20:04, 10 Dec. 2014 (UTC)
*{{Kontraŭ}} Moldur perfekte esprimis la aferon. Laŭokaze, ĉiam eblas precizigi, sed Dima41 bonvolu ĉesigi sian militon kontraŭ normala Esperanto. --[[Uzanto:Surfo|Surfo]] 22:17, 10 Dec. 2014 (UTC)
*{{Kontraŭ}} Aliaj malakceptoj de viaj proponoj:[[Vikipedio:Forigendaj_artikoloj/Arkivo/2014/Julio#Kategorio:Francaj_politikistoj|Kategorio:Francaj politikistoj]], [[Vikipedio:Forigendaj_artikoloj/Arkivo/2014/Julio#Kategorio:Politikistoj_de_Ukrainio|Kategorio:Politikistoj de Ukrainio]]. Tamen, mi neniam kontraŭas al la unuecigo de la titoloj de frataj kategorioj sub unu kategorio. En la kazo, la proponinto respondecu sur la ŝanĝego de artikoloj permane aŭ la listokreado por peti al roboto.--[[Uzanto:Salatonbv|Salatonbv]] ([[Uzanto-Diskuto:Salatonbv|diskuto]]) 03:22, 11 Dec. 2014 (UTC)
*{{Kontraŭ}} Nekomprenebla harfendado. Tio estas delonge establita kategorio, kaj neniu iam eraris pri ĝia celo. --[[Uzanto:Dominik|Dominik]] ([[Uzanto-Diskuto:Dominik|diskuto]]) 06:07, 11 Dec. 2014 (UTC)
 
== [[Esperantisto slovaka]] ==
 
{{Propono de forigo
|artikolo = Esperantisto slovaka
|kialo = El la artikolo ne kompreneblas kies estas la gazeto: de [[Slovakio|slovakiaj]] esperantistoj aŭ [[Slovaka lingvo|slovakaj (slovakparolantaj)]] esperantistoj sendepende de landoj. la vorto "slovaka" (pri etno) havas ligilon al [[Slovakio]] (ŝtato); do, estas neevitebla originala esploro
|subskribo = [[Uzanto:Dima41|Dima41]] ([[Uzanto-Diskuto:Dima41|diskuto]]) 18:12, 16 Nov. 2014 (UTC)
|tempo = dimanĉo 23 novembro 2014 18:40
|forigita = ne
|kialo de rezulto = --[[Uzanto:Pino|pino]] ([[Uzanto-Diskuto:Pino|diskuto]]) 18:38, 18 Nov. 2014 (UTC)
}}
* {{Komento}} [[Uzanto:Dima41|Dima41]], kiam temas pri enhavo de artikolo, oni unue [[Vikipedio:Diskutpaĝo|diskutu]]; forigpropono nur sekvu malsukcesan diskuton. Ankaŭ bonas unue uzi [[:Kategorio:Ŝablono:Averto|averto-ŝablonon]].<br>Pri la enhavo: temas pri "slovaka Esperanta gazeto" - precipe por [[Slovakoj]] (kaj iome por Slovakianoj kaj slovak(i)-interesiĝantoj). Do la vortumo estas sufiĉe ĝusta. --[[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 16:16, 17 Nov. 2014 (UTC)<br><small>Mi ŝanĝis ''Forte kontraŭ'' al ''Komento'' ĉar mi estas en [[Vikipedio:Konflikto de interesoj|Konflikto de interesoj]] kiel nuntempa (volontula) vicprezidanto de la organizo kies organo la gazeto estas. --[[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 19:14, 18 Nov. 2014 (UTC)</small>
 
* {{Forte kontraŭ}} Esperantisto Slovaka estas fakto de nia movado, grava esperantista gazeto, kiu pro politikaj kialoj plurfoje devis ŝanĝi sian subtitolon. Pri tio mi jam faris postulatan esploron, kiu daŭris kelkajn horojn, kaj notis paŝon post paŝo, kiel ĉio evoluis kaj ŝanĝiĝis. [[Uzanto:Mirmal|Mirmal]]
** Grandan dankon Mirek! --[[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 16:58, 18 Nov. 2014 (UTC)
* {{Forte kontraŭ}} La titolo ja devas esti tiu, kiu ĝi nun estas, se la gazeto havas tiun titolon. Eble oni povus iomete plibonigi la artikolon, precipe la formatigon de la ĉapitraj titoloj. --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 13:13, 18 Nov. 2014 (UTC)
 
* {{Forte kontraŭ}} kaj oni alinomu tion al "[[Esperantisto Slovaka]]" (kun S majuskla) kursivigate per la ŝablono {{ŝ|Informkesto libro}} aŭ {{ŝ|kursiva}}.--[[Uzanto:Salatonbv|Salatonbv]] ([[Uzanto-Diskuto:Salatonbv|diskuto]]) 16:27, 18 Nov. 2014 (UTC)
** Alinomita kaj kursivigita. --[[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 16:58, 18 Nov. 2014 (UTC)
 
La dubinda frazo en komenco de la artikolo estis ŝanĝita. Nun oni povas restigi la artikolon sen plua pridiskutado ĉar kialo por forigo malaperis. --[[Uzanto:Dima41|Dima41]] ([[Uzanto-Diskuto:Dima41|diskuto]]) 17:50, 18 Nov. 2014 (UTC)
 
== [[:Kategorio:Polaj filmserioj]] ==
 
{{Propono de forigo
|artikolo = :Kategorio:Polaj filmserioj
|kialo = ekzistas pli unueca kaj kun intervikioj [[:Kategorio:Polaj televidaj serioj]]
|subskribo = --[[Uzanto:RG72|RG72]] ([[Uzanto-Diskuto:RG72|diskuto]]) 08:17, 30 Nov. 2014 (UTC)
|tempo = dimanĉo 7 decembro 2014 8:50
|forigita = jes
|kialo de rezulto = duobla paĝo, tuj forigenda; la paĝo estis kreita kun nula enhavo, do antaŭnelonge eĉ ne eblus ĝin konservi... --[[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 23:01, 1 Dec. 2014 (UTC)
}}
 
== [[:Kategorio:Televidserioj]] ==
 
{{Propono de forigo
|artikolo = :Kategorio:Televidserioj
|kialo = ĉar ekzistas pli unueca kaj kun intervikioj [[:Kategorio:Televidaj serioj]]
|subskribo = --[[Uzanto:RG72|RG72]] ([[Uzanto-Diskuto:RG72|diskuto]]) 08:45, 30 Nov. 2014 (UTC)
|tempo = dimanĉo 7 decembro 2014 8:58
|forigita =jes
|kialo de rezulto = duobla paĝo, tuja forigo --[[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 21:37, 1 Dec. 2014 (UTC)
}}
 
== [[:Kategorio:Rusaj filmoj]] ==
 
{{Propono de forigo
|artikolo = :Kategorio:Rusaj filmoj
|kialo = ĉar ekzistas pli unueca kaj kun intervikioj [[:Kategorio:Filmoj de Rusio]]
|subskribo = --[[Uzanto:RG72|RG72]] ([[Uzanto-Diskuto:RG72|diskuto]]) 17:19, 2 Dec. 2014 (UTC)
|tempo = mardo 9 decembro 2014 17:10
|forigita = jes
|kialo de rezulto = 2 por
}}
{{Por}} Konsentas kun la proponinto kaj atentigas ke ekzistas ankaŭ duobliga [[:Kategorio:Ruslingvaj filmoj]]. --[[Uzanto:Dima41|Dima41]] ([[Uzanto-Diskuto:Dima41|diskuto]]) 20:23, 2 Dec. 2014 (UTC)
 
{{Por}} En kazo kiel tiu-ĉi, se alternativa, samtema, lingve pli klara alia kategorio jam ekzistas, estas intervikie ligata kaj jam enhavas ĉiujn subpaĝojn kaj -kategoriojn, prefero de la alternativa kategorio facilas. Sed la kolektujo "filmoj de Rusio" ne samas al "ruslingvaj filmoj", kaj tial la du nepre restu. Persone mi konas multajn filmojn, kiuj estas pli ol nur unu-lingvaj (ekzemple antaŭ semajno vidis la filmon ''Russendisko'' de 2012 laŭ samnoma romano de ''Wladimir Kaminer'', kiu estis kaj germanlingva kaj ruslingva, sed tamen tutcerte ne "filmo de Rusio" (mi konfesas ke mi ankoraŭ ne sukcesis verki vikipedian artikolon pri ĝi, kaj ankaŭ neniu alia ĝis nun prenis la tempon, tial la ekzemplo estas nur limigite bona, sed ankaŭ troveblas ekzemploj '''kun''' vikipedia artikolo, kiel [[Kontraŭ la muro (filmo)]]). [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 02:00, 10 Dec. 2014 (UTC)
 
== [[:Kategorio:Sovetaj filmoj]] ==
 
{{Propono de forigo
|artikolo = :Kategorio:Sovetaj filmoj
|kialo = ĉar ekzistas pli unueca kaj kun intervikioj [[:Kategorio:Sovetiaj filmoj]]
|subskribo = --[[Uzanto:RG72|RG72]] ([[Uzanto-Diskuto:RG72|diskuto]]) 17:22, 2 Dec. 2014 (UTC)
|tempo = mardo 9 decembro 2014 17:18
|forigita = jes
|kialo de rezulto = 3 por
}}
{{Por}} Duobliga kategorio, eblas tuj forigi. --[[Uzanto:Dima41|Dima41]] ([[Uzanto-Diskuto:Dima41|diskuto]]) 20:26, 2 Dec. 2014 (UTC)
 
{{Por}} [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 01:43, 10 Dec. 2014 (UTC)
 
{{Por}} [[Uzanto:Tempodivalse|'''Tempodivalse''']] ([[Uzanto-Diskuto:Tempodivalse|diskuto]]) 03:56, 27 Dec. 2014 (UTC)
 
== 1514 Ricoŭa ==
 
{{Propono de forigo
|artikolo =
|kialo = Manko de unu X en X-kodo
|subskribo = [[Uzanto:Jean-François Clet|Jean-François Clet]] ([[Uzanto-Diskuto:Jean-François Clet|diskuto]]) 22:58, 11 Dec. 2014 (UTC)
|tempo = ĵaŭdo 18 decembro 2014 22:10
|forigita = jes
|kialo de rezulto = peto de la aŭtoro
}}
{{Por}} Duobliga artikolo, [[1514 Ricouxa]] jam ekzistas, eblas tuj forigi. --[[Vikipediisto:DidCORN|DidCORN]] ([[Uzanto-Diskuto:DidCORN|diskuto]]) 16:00, 30 Dec. 2014 (UTC)
 
* {{Komento}} [[Uzanto:DidCORN|DidCORN]], kial forigi la artikolon, kiam sufiĉas alinomi ĝian titolon per aldono de unu X, kaj redaktado de frazo de difino ? 19:45, 26 Dec. 2014 (UTC)
 
== [[:Kategorio:Muzikaj grupoj laŭ malfondojaro]] ==
 
{{Propono de forigo
|artikolo = :Kategorio:Muzikaj grupoj laŭ malfondojaro
|kialo = ekzistas [[:Kategorio:Muzikaj grupoj laŭ jaro de malfondo]] kun intervikioj
|subskribo = --[[Uzanto:RG72|RG72]] ([[Uzanto-Diskuto:RG72|diskuto]]) 18:20, 27 Dec. 2014 (UTC)
|tempo = sabato 3 januaro 2015 18:21
|forigita = jes
|kialo de rezulto = --[[Uzanto:Pino|pino]] ([[Uzanto-Diskuto:Pino|diskuto]]) 09:54, 5 Jan. 2015 (UTC)
}}
 
== [[Norda Kaŭkaz]] ==
 
{{Propono de forigo
|artikolo = Norda Kaŭkaz
|kialo = tajperare mi kreis alidirektilon, sed mankas o-finaĵo en ĝi kaj tiu kun korekta finaĵo jam ekzistas
|subskribo = --[[Uzanto:RG72|RG72]] ([[Uzanto-Diskuto:RG72|diskuto]]) 07:18, 3 Jan. 2015 (UTC)
|tempo = sabato 10 januaro 2015 7:24
|forigita = jes
|kialo de rezulto = --[[Uzanto:Pino|pino]] ([[Uzanto-Diskuto:Pino|diskuto]]) 16:54, 3 Jan. 2015 (UTC)
}}
 
== Onio (apartigilo) ==
 
{{Propono de forigo
|artikolo = Onio (apartigilo)
|kialo = la asteroido "[[1389 Onio]]" retrovis sian oficialan nomon [[1389 Onnie]].
|subskribo = [[Uzanto:Jean-François Clet|Jean-François Clet]] ([[Uzanto-Diskuto:Jean-François Clet|diskuto]]) 23:03, 4 Jan. 2015 (UTC)
|tempo = dimanĉo 11 januaro 2015 23:01
|forigita = jes
|kialo de rezulto = --[[Uzanto:Pino|pino]] ([[Uzanto-Diskuto:Pino|diskuto]]) 09:52, 5 Jan. 2015 (UTC)
}}
 
== 1373 Haremari ==
 
{{Propono de forigo
|artikolo = 1373 Haremari
|kialo = mi faris tajperaron kiam mi renomis [[1372 Haremario]]
|subskribo = [[Uzanto:Jean-François Clet|Jean-François Clet]] ([[Uzanto-Diskuto:Jean-François Clet|diskuto]]) 18:29, 8 Jan. 2015 (UTC)
|tempo = ĵaŭdo 15 januaro 2015 18:01
|forigita = jes
|kialo de rezulto = Evidente simpla tajperaro. Sed ĉar la paĝo entenas la redaktohistorion de la artikolo [[1373 Cincinnati]], mi alinomigas ĝin al tiu artikolo kaj do gardas la redaktohistorion. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 22:38, 16 Jan. 2015 (UTC)
}}
 
== [[TEJO-Vikio]] ==
Linio 487 ⟶ 183:
* {{Komento}} Mi alvokas ĉiujn al prudento antaŭ senpripensa forigo de mencioj de iloj kiuj pioniris la Esperantan interreton. Eble pluraj el vi ne estis en tiu tempo ankoraŭ esperantistoj, kaj ankaŭ mi mem trovis Esperanton per la reto "maljam" en 2003, sed retejoj kiel [[Esperanto-Panorama]], [[TEJO-Vikio]] aŭ [[Ĝangalo]] apartenis al la "klasikaj retejoj" de tiu tempo, inter la unuaj utilaj Esperantaj retejoj ofte vizitataj. Se ekz. [[Muzaiko]] nun malaperus, ĉu post kelkaj jaroj, kiam venos nova generacio de retumantaj Esperantistoj, oni ankaŭ forigus ĝian artikolon, ĉar malmultaj plu memoros ĝin kaj konsideros ĝin fenomeno efemera, kiu ja ekzistis "nur" kelkajn jarojn? Oni konsideru, ke: 1) kvin aŭ dek jaroj en historio de interreto dudekjara kaj lingvo centkvinsepjara estas multe, 2) ni vivas en periodo kiam la interreto ĵus komencis transformi Esperantujon, pro kio ni devas lerni kiel dokumenti la naskiĝantan historion de tiu epoko, 3) io, kion oni nun apenaŭ plu konas, antaŭe povis esti grava, kaj mem la fakto ke neniu ankoraŭ dokumentis ĝin pli detale ne signifu ke la koncerna artikolo estu forigenda – ja tian oni simple marku "ĝermo" kaj subtenu ĝian plivastiĝon, ĉu ne?<br /> P.S. El mia propra sperto, Esperanto-Panorama estis "la loko" por serĉi Esperantlingvajn [[subtekstoj]]n dum multaj jaroj. Kaj certe al aliuloj ĝi utilis por multaj pliaj celoj. Minimume oni devus tiujn ĉi retejojn listigi kaj priskribi en artikolo kiel [[Esperanto en interreto#Historio]] – ĉu ni do ne tie ekkolektu la ĝermojn, se jam forigatajn? --[[Uzanto:Blahma|Marek &#34;Blahma&#34; BLAHUŠ]] ([[Uzanto-Diskuto:Blahma|diskuto]]) 20:56, 22 Jan. 2015 (UTC)
* {{Komento}} Dum daŭras la diskuto ĉi tie, la artikolo [[TEJO-Vikio]] daŭre konsistas el nur kvar frazoj kaj oni apenaŭ povas flari el ĝi kiom grava kaj pionira estis/estas tiu "laborilo". Prefere kontribuu al la artikolo kaj ĝi mem defendu sin per sia kvalito. --[[Uzanto:Fiskot|Fiskot]] ([[Uzanto-Diskuto:Fiskot|diskuto]]) 16:06, 26 Jan. 2015 (UTC)
 
== [[Dublin Area Rapid Transit]] ==
 
{{Propono de forigo
|artikolo = Dublin Area Rapid Transit
|kialo = Ne temas ke "la lingvaĵo kaj la titolo de la artikolo estas iom neesperanta" sed absolute neakceptebla kaj ĝi postulas multe pli grandan laboron ol verki ĝin el nulo: oni devas montri al fuŝuloj ke tiu ne estas la vojo.
|subskribo = --[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 18:22, 28 Jan. 2015 (UTC)
|tempo = ĵaŭdo 29 januaro 2015 11:22
|forigita = ne
|kialo de rezulto = [[Uzanto:Dominik|Dominik]] skribis bonan artikolon
}}
 
*{{Por}} Mi konsentas al la kialo ke mencias uzanto Kani. Forigu! --[[User:Glavkos|Glavkos]] <sup>[[User_talk:Glavkos|diskutejo]]</sup> 08:47, 29 Jan. 2015 (UTC)
*{{Por}} Jes la artikolo povus esti interesa sed se neniu plibonigi ĝin oni devas montri al fuŝuloj ke labori nur per tradukilo ne sufiĉas. --[[Uzanto:Pino|pino]] ([[Uzanto-Diskuto:Pino|diskuto]]) 09:03, 29 Jan. 2015 (UTC)
*{{Komento}} Mi povus traduki pli mallongan artikolon el la franca aŭ la hispana. La angla versio estas tro longa por mi. --[[Uzanto:Dominik|Dominik]] ([[Uzanto-Diskuto:Dominik|diskuto]]) 09:37, 29 Jan. 2015 (UTC)
::Estus bone. Antaŭdankon.--[[Uzanto:Pino|pino]] ([[Uzanto-Diskuto:Pino|diskuto]]) 18:09, 31 Jan. 2015 (UTC)
 
* {{Kontraŭ}} {{farita}} Mi anstataŭis la ĝisnunan artikolon per nova versio --[[Uzanto:Dominik|Dominik]] ([[Uzanto-Diskuto:Dominik|diskuto]]) 17:57, 9 Feb. 2015 (UTC)
 
== [[:Kategorio:Fortikaĵoj en Germanujo]] ==
 
{{Propono de forigo
|artikolo = :Kategorio:Fortikaĵoj en Germanujo
|kialo = jam ekzistas pli unueca [[:Kategorio:Fortikaĵoj en Germanio|Kategorio:Fortikaĵoj en Germanio]] kun intervikioj
|subskribo = --[[Uzanto:RG72|RG72]] ([[Uzanto-Diskuto:RG72|diskuto]]) 17:17, 31 Jan. 2015 (UTC)
|tempo = sabato 7 februaro 2015 17:34
|forigita = jes
|kialo de rezulto = --[[Uzanto:Pino|pino]] ([[Uzanto-Diskuto:Pino|diskuto]]) 15:10, 6 Feb. 2015 (UTC)
}}
{{por}} [[Uzanto:Moldur|Moldur]] ([[Uzanto-Diskuto:Moldur|diskuto]]) 21:10, 5 Feb. 2015 (UTC)
 
== [[:Kategorio:Aŭstra nobelaro]] ==
 
{{Propono de forigo
|artikolo = Kategorio:Aŭstra nobelaro
|kialo = ekzistas jam samsignifa [[:Kategorio:Aŭstriaj nobeloj]]
|subskribo = [[Uzanto:Moldur|Moldur]] ([[Uzanto-Diskuto:Moldur|diskuto]]) 21:10, 5 Feb. 2015 (UTC)
|tempo = ĵaŭdo 12 februaro 2015 21:02
|forigita =jes
|kialo de rezulto = duobla paĝo (tujforigebla) --[[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 23:12, 13 Feb. 2015 (UTC)
}}
 
== Marathi international language ==
 
{{Propono de forigo
|artikolo = Marathi international language
|kialo = Mankas fontoj, titolo estas angla kaj la fuŝa teksto sonas kiel varbaĵo.
|subskribo = [[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 13:30, 6 Feb. 2015 (UTC)
|tempo = vendredo 13 februaro 2015 13:59
|forigita = jes
|kialo de rezulto = tuj forigita --[[Uzanto:Pino|pino]] ([[Uzanto-Diskuto:Pino|diskuto]]) 08:29, 7 Feb. 2015 (UTC)
}}
{{por}} Ĉu eĉ indas debati pri tio? Se vi ne jam farus tiun proponon, mi metus {{ŝ|Forigu tuj}}. [[Uzanto:Mutichou|Mutichou]] ([[Uzanto-Diskuto:Mutichou|diskuto]]) 13:36, 6 Feb. 2015 (UTC)
 
{{por}} Mi metus jam jam {{ŝ|Forigu tuj}}.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 19:06, 6 Feb. 2015 (UTC)
 
== Baskin-Robbins ==
 
{{Propono de forigo
|artikolo = Baskin-Robbins
|kialo = Plej frazoj estas apenaŭ kompreneblaj kaj absolute malĝustaj gramatike. Certe okazis aŭtomata traduko. Ĉar temas pri komerca temo, sonas kvazaŭ klopodo propagandi.
|subskribo = --[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 13:11, 28 Feb. 2015 (UTC)
|tempo =
|forigita = jes
|kialo de rezulto = trans-vikia spamado, ŝajne (malbona) maŝina traduko → forigita tuj --[[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 17:01, 28 Feb. 2015 (UTC)
}}
{{por}} Tian lingvan malnivelon ni ne akceptu. --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 13:19, 28 Feb. 2015 (UTC)
* Ankaŭ kelkaj aliaj Vikipedioj tuj forigis la artikolon pro trans-vikia spamado, plurajn aliajn mi ĵus atentigis pri tio. --[[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 17:36, 28 Feb. 2015 (UTC)
 
== Listo de lumturoj en Bretonio ==
{{Propono de forigo
|artikolo = Listo de lumturoj en Bretonio
|kialo = ĝi estas malplena je enhavo
|subskribo = --[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 22:45, 6 Mar. 2015 (UTC)
|tempo =
|forigita = ne
|kialo de rezulto = la artikolo estis proponita pro mallongtempa eraro en la artikolo, kiu nun estas korektita --[[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 20:52, 14 Mar. 2015 (UTC)
}}
:{{Kontraŭ}} {{re|Kani}} Ĝi ne estas malplena. Ĝi enhavas kvar mapojn kun ligiloj al la artikoloj de ĉiuj lumturoj en Bretonio, kiel ĝi estas en la franca lingvo. Kial ne proponi forigon de la franclingva artikolo?
 
: Ĉu vere necesas krei aldonan tekstan liston de la lumturoj de Bretonio kiam tiu listo aperas rekte sur la mapoj. Tio certe utilus sed ĝi ne estas la sola farinda vikipedia laboro.--[[Uzanto:Xian-eo|Xian-eo]] ([[Uzanto-Diskuto:Xian-eo|diskuto]]) 09:49, 7 Mar. 2015 (UTC)
:{{Kontraŭ}} Se la kreinto vere planas verki artikolojn pritemajn, bluigonte la nun ruĝajn ligilojn, do kial ne?--[[Uzanto:RG72|RG72]] ([[Uzanto-Diskuto:RG72|diskuto]]) 12:58, 7 Mar. 2015 (UTC)
: {{Kontraŭ}} Bonus (indus) aldoni navigilon per ŝablono, sed la artikolo estas laŭ mi tute akceptebla. --[[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 13:23, 7 Mar. 2015 (UTC)
:{{kontraŭ}} Ĉu vi povus aldoni iom da klariga teksto je la komenco de la paĝo, ekzemple kiam oni konstruis en la regiono la unuan lumturon kaj kioma da lumturoj nun ekzistas tie?--[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 13:39, 7 Mar. 2015 (UTC)
:{{kontraŭ}} Kiam mi metis la proponon, pro ia kialo la mapoj ne videblis, nur fuŝa idiko ke estis ŝablono; nun jes videblas la enhavo. Mi mem retiros la proponon el la artikolo, sed apogas la proponon de Tlustulimu, ke la teksto havu almenaŭ ''iom da klariga teksto je la komenco de la paĝo'', ekzemple tri frazojn, kio estas la regulo.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 18:20, 7 Mar. 2015 (UTC)
 
== Babol Noshirvani Universitato de Teknologio ==