Johann Daniel Kraft: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 5:
Kraft estis kuracisto kaj deĵoris en 1662 ĉe la [[Harco|harca]] minejo [[Clausthal-Zellerfeld|Zellerfeld]]. Poste li plukleriĝis dumvojaĝe (ĝis [[Norda Ameriko]]) naturscience, kemie kaj en nacia ekomonio. Li intencis prezenti ĉiujn konojn ĉe germanaj kortegoj, aparte en Mainz kaj Dresdeno. Kiam Leibniz konatiĝis kun la Ekonomia konsilisto Kraft en Mainz li estis ege impresita per ties konoj kaj kapabloj. Volonte li invitus lin veni [[Hanovro]]n, sed Kraft decidis iri [[Dresdeno]]n. Tie li intencis pluevoluigi la manufakturojn de silko kaj lano. Denove li (profesie) multe vojaĝis. Ĉar sukcesoj ne venis la en 1675 nomumita Komercia konsilisto Kraft perdis la konfidon de la suvereno kaj eĉ arestitis en 1684.
 
En 1677 li vizitis [[Gottfried Wilhelm Leibniz]] en Hanovro prezentante al la tieaj korteganoj la ĵus de [[Hennig Brand]] malkovritan [[fosforo]]n. Inter 1685-90 Kraft denove vojaĝis kaj interparolis i.a. en [[Vieno]] pri la instalo de gasa lumigo, denove vane. En [[Spessart]] Kraft havis ankaŭ vitrouzinon kie li verŝajne malkovris vitron laktan. Kiel oldulo eranta tra la mondo li tombis en la manojn de fraŭdaj [[alkemio|alkemiistoj]] en Amsterdamo kiuj povrigis lin tute. La inter 1671-91 farita leterinterŝanĝo (sume 157 pecoj) dokumentas bildon de senlace klopodanta, ege talenta geniulo kiu pro tragika sorto ne povis vere realigi sin. Lia destino estas ankaŭ historie interesa.
 
== Literaturo==