Vikipedio:Forigendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Esperanto-ŝercoj: pliaj du reagoj
Linio 207:
}}
 
{{kontraŭ}} KuboF, mi ankaŭ unue opiniis ĝin plene originala kolekto, sed baldaŭ konstatis, ke ja temas pri kolekto de iuj el la plej tradiciaj ŝercoj Esperantlingvaj, laŭ mia propra sperto ĝenerale konataj kaj iuj eble ankaŭ kun longa historio (mi povas imagi, ke iuj aperis jam en la unuaj numero de La Esperantisto – mi vidis tiajn tie). Se en Vikilibroj oni kreas ekz. kuirlibrojn aŭ kolektas proverbojn, kial oni ne faru tie ŝerckolektojn (ekz. laŭtemajn). Ja eĉ jam la ĉefpaĝo parolas pri "liberaj libroj por ''distriĝi'', […]". Ĉiukaze mi ĝojos, se vi prizorgos transigon de tiuj ĉi ŝercoj al Ridejo. --[[Uzanto:Blahma|Marek "Blahma" BLAHUŠ]] ([[Uzanto-Diskuto:Blahma|diskuto]]) 12:34, 22 Mar. 2015 (UTC)
 
:Temas pri precipe Esperantaj kaj precipe lingvaj ŝercoj, kaj tia ĝenro meritas esti pritraktata en nia Vikipedio. Mi kontraŭas la proponon, se la forigonto ne vere deponos la kolekton en alia loko '''''kaj''''' aldonos mencion pri la temo kaj referencon al tiu deponejo almenaŭ en la artikoloj [[Vortludo]] kaj [[Vortludoj aŭ kalemburoj]] (kiuj estas kunigindaj), eble ankaŭ al aliaj taŭgaj lokoj. Sen tia aldono, la forigo estos simpla vandalismo, t.e. sencela detruado de kultura valoraĵo. --[[Uzanto:Surfo|Surfo]] 12:55, 22 Mar. 2015 (UTC)
Linio 213:
:::Jes, mi lasus ĝin resti ĝis mi estus certa, ke ĝi estas ie deponita kaj, se necese, taŭge utiligita en Vikipedio, ekzemple per referenco aŭ parta aŭ tuta cito en aliaj artikoloj. Mi scias, ke vi malsamopinias kaj konsideras nur iujn Vikipediajn formalaĵojn kaj eĉ tiujn nur laŭ via persona interpreto. Via ''tuj-en-rubujon''-politiko klare malutilas al la Esperanta kulturo. Cetere, en la nuna okazo, tute ne estas evidente, ke la kritikata artikolo ne estas siaspeca ĝermo kaj utiligebla. --[[Uzanto:Surfo|Surfo]] 09:40, 23 Mar. 2015 (UTC)
: Laŭ [[:meta:Wikibooks]], Vikilibroj estas "''kolekto de liberaj lernolibroj kaj manlibroj''" ("''a collection of free textbooks and manuals''"). Mi povas tute bone imagi ŝercojn en Vikilibroj, se ili helpas al lernado de iu afero, ekz. kunmetado de Esperantaj vortojn aŭ komprenlegado de literaturo. Tamen, nura kolekto de ŝercoj sen aldona instrua materialo (laŭ mi) ne provizas specife grandan instruvaloron. Pro tio vere pli bonus, jam menciita, [http://ridejo.ikso.net/kategorio/esperantaj-vortoj Ridejo]. --[[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 22:42, 22 Mar. 2015 (UTC)
:: Tamen rigardu [[:wikibooks:eo:Vikilibroj:Librobretaro:Lingvoj ~ Landoj|Vikilibroj:Librobretaro:Lingvoj ~ Landoj]] por konstati, ke tie jam troviĝas ankaŭ diversaj kolektoj de sugestitaj terminoj aŭ rimaro. Kial do ne kolekto de ŝercoj? Krome, mi trovis humuron ankaŭ en la anglaj Vikilibroj, kiel subĉapitron de lernolibro: [[:wikibooks:en:Electronics/Humor]], [[:wikibooks:en:Hungarian/Lesson_3#Some_jokes_which_cannot_be_translated_to_Hungarian:]] – mi povas imagi, ke tiuj ĉi ŝercoj bone taŭgus en iu lernolibro de Esperanto por komencantoj aŭ en iu trarigardo de la formoj uzi Esperanton en literaturo. Mi tamen ne pretas nun eki tiajn verkojn, sed mi simple preferas savi la jam unufoje komencitan laboron por iu tia estonta uzo. --[[Uzanto:Blahma|Marek "Blahma" BLAHUŠ]] ([[Uzanto-Diskuto:Blahma|diskuto]]) 14:53, 24 Mar. 2015 (UTC)
{{kontraŭ}} Interesa por nia vikipedio kun enciklopedia valoro. --[[Uzanto:Pino|pino]] ([[Uzanto-Diskuto:Pino|diskuto]]) 14:18, 22 Mar. 2015 (UTC)
 
{{Por}} Forigu kiel neenciklopedieca; tamen sekcio pri vortŝercoj estas forportinda al artikolo [[Vortŝerco]]. --[[Uzanto:Dima41|Dima41]] ([[Uzanto-Diskuto:Dima41|diskuto]]) 15:03, 22 Mar. 2015 (UTC)
* {{komento}} Mi ĵus aldonis ĉiujn menciitajn ŝercojn (enkalkulante ankaŭ unu en la diskuto) al [http://ridejo.ikso.net/kategorio/esperantaj-vortoj Ridejo]. Pri aldonado de ekzemploj al Vikipedio mi iom hezitas, ĉar kolegoj supre menciis pluraj paĝojn kaj mi dume ne certas pri ilia temodivido (aldone, [[Kalemburo]] estis ĵus alinomita al [[Vortŝerco]]). Tamen mi aldonis informon pri Ridejo al [[Vortŝerco]].{{subskribo|KuboF|22:42, 22 Mar. 2015}}
:Dankon, tio certe estas bona faro, tamen nur aldonaĵo kiu ne malgravigas la originan demandon. Ni ja konsciu, ke malkiel la liberpermesilaj fondaĵe-posedataj retejoj de Vikimedio, la retejo Ridejo de E@I povas malgraŭ ĉiu bonkoreco de tiu organizo (kiun mi mem kunestras) pli verŝajne iam malaperi senspure ol la Vikimediaj retejoj, priatentataj de la tuta mondo. --[[Uzanto:Blahma|Marek "Blahma" BLAHUŠ]] ([[Uzanto-Diskuto:Blahma|diskuto]]) 14:53, 24 Mar. 2015 (UTC)
 
{{Por}} Kiam mi kreis tiun ĉi artikolon, al mi mankis spertoj pri enciklopedia verkado. Do, forigu ĝin! --[[Uzanto:Unukorno|Unukorno]] ([[Uzanto-Diskuto:Unukorno|diskuto]]) 11:45, 24 Mar. 2015 (UTC)