Pierre Vernier: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q956260)
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
Lia naskiĝdato estas iom malcerta; kelkaj asertas, ke li naskiĝis nur la {{daton|19|aŭgusto|1584}}.
 
Li faris gravajn plibonigojn al la tekniko de la [[verniero]], kiu ricevis lian nomon. En [[1631]] li en [[Bruselo]] publikigis la verkon "''La construction, l'usage, et les propriétés du quadrant nouveau de mathématiques''" (la konstruado, uzo kaj ecoj de la nova matematika kvadranto). "Kvadranto" estis angulmezurilo; tiu proponita de Vernier havis skalon en duonaj gradoj, al kiu li kontraŭmetis moveblan skalon 16,5 gradojn longan, kiu tamen havis nur 30 dividojn (de po 31 minutoj). Laŭ la [[verniero|verniera]] principo eblis de tiu skalo legi ne nur la duonajn gradojn, sed eĉ la minutojn. Lia verko sendube baziĝis sur tiuj de [[Pedro Nunes (pentristo)]] kaj ''[[Christopher Clavius'']].
 
Vernier en sia urbo de [[1621]] ĝis sia morto estis kapitano-administranto de kastelo, kiu apartenis al la reĝo de [[Hispanio]], ĉar tiutempe Franĉkonteo apartenis al la hispaniaj [[Habsburgoj]]. En [[1623]] li ricevis la urbanajn rajton de [[Besançon]], kies fortikaĵojn li plibonigis.