Esperantistaj blinduloj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
malmajuskligo
Linio 3:
===Esperantistaj Blinduloj===
 
Profesoro [[Théophile CARTCart]] ekde [[1904]] dediĉas parton de sia koro kaj laboro krei kunlaboron de blinduloj en la tuta mondo pere de [[Esperanto]]. Li komencas la unuan Esperanto kurson en la blindulejo de Lausanne ([[Svisio]]) kaj konsentinte kun la plej sukcesintaj lernintinoj, [[Helena GALGal]] kaj [[Roza VOGTVogt]] kaj kun [[Harald THILANDERThilander]] en [[Stokholmo]] ili fiksis la [[brajlo|brajloalfabeton]] por Esperanto donante por la kvin konsonantoj supersignitaj tute logikan brajloformon, almetante al la signoj de la pura litero ĉiam la saman punkton.
 
Tiam [[Théophile CARTCart]] brajle presigis gramatikojn de Esperanto en diversaj lingvoj, presigis la [[Fundamenta Ekzercaro|Fundamentan Ekzercaron]], kaj kun argumentplena petskribo li dissendis tiujn al ĉiuj reĝinoj de [[Eŭropo]] por ricevi apogon kaj financan helpon por tiu ĉi filantropia agado. La rumana reĝino, la poeto [[Carmen SYLVA]], patrino de sialandaj blinduloj; fondinto de la iam mondfama "[[Vatra Luminoasa]]", kaj la sveda reĝino [[Margareto]] estis la solaj, kiuj respondis kaj finance kaj agade helpis la movadon.
 
En [[1904]] [[Théophile CARTCart]] aperigis en brajla preso la unuan jarkolekton de la gazeto [[Esperanta Ligilo]]. Dekfoje en la jaro ĝi aperis. Blindulaferaj kaj pri-Esperantaj artikoloj, noveloj, poeziaĵoj, politika kroniko, humoro, diversaj problemoj alternis en la gazeto. La blindula legantaro akceptis favore "sian ĵurnalon" kaj la nombro de la abonantoj tre rapide ekkreskis. Komenciĝis baldaŭ kursoj en multaj blindulejoj diverslandaj, fondiĝis naciaj Esperanto-grupoj kaj en [[1909]] la UK en [[Cambridge]] jam gastigis dudekkvinon da geblinduloj, kiuj ĝoje kaj ĝue partoprenis unuan fojon en tiom granda nombro la kongreson de vidantaj Esperantistoj.
 
Dum la libertempaj monatoj - aŭg. kaj sept. - de [[1912]] kun permeso de [[Théophile CARTCart]] eldonis du n-rojn la surda kaj blinda sveda brajlopresisto, Thilander. Liaj numeroj svarmis de interesaj, ĉefe blindulaferaj artikoloj. La legantoj aprobis la novan enhavon entuziasme, tiel, ke [[Théophile CARTCart]] tuj petis Thilander transpreni la redaktadon kaj eldonadon de [[Esperanta Ligilo]], kies fidela amiko kaj kunlaboranto [[Théophile CARTCart]] tamen restis ĝis sia morto La legantaro kreskis, la [[Ĝenerala Adresaro]] aperinta en [[1913]] enhavis jam adresojn de pluraj centoj da blindaj Esperantistoj, la nomo "Ligilo" ekhavis specialan signifon: "Gazeto de Blinduloj."
 
Post trijara paŭzo (1916-18) en [[1919]] jam ree aperas tri n-roj de Esperanta Ligilo. Grava monhelpo de la Nacia Blindulinstituto de [[Londono]] ebligis regulan ĉiumonatan aperon de la gazeto dum multaj jaroj kun la kondiĉo; ke blinduloj de malbonvalutaj landoj ricevu la gazeton preskaŭ senpage. Oni sukcesis gajni multajn naciajn blindulunuiĝojn, kiuj finance regule helpis Esperanta Ligilo per fiksitaj jaraj kotizoj, tiel la angla Nacia Instituto povis ĉesigi la grandiozan kotizon de 200 pundoj por jaro sen risko, ke ĝia retiriĝo pereigus la gazeton. La interesan enhavon de la blindulaferaj artikoloj interŝanĝis abunde literaturaj, sciencaj, instruaj, kaj ĝeneralinteresaj rubrikoj. Estis aldonitaj desegnaĵoj, landkartoj, ktp. La [[Ĝenerala Adresaro]] en [[1931]] jam superis milon da adresoj de blindaj Esperantistoj.
 
La unua kongreso de blindaj Esperantistoj okazis en [[1921]] en [[Prago]] La preparajn laborojn gvidis la blinda muzikprof. K. E. Macan kaj la vidanta blindulamiko prof. [[Stanislav STEJSKALStejskal]]. La kongreso havis neatenditan grandan sukceson. Prof. [[Théophile CARTCart]] mem direktis 1-a kongreson, kies raporto, enketoj pri blindulaferoj en plej diversaj landoj, aperis en dika brajle presita volumo. Poste en ĉiuj jaroj, escepte [[1925]], samtempe kun la UK okazis la kongresoj de blindaj Esperantistoj.
 
Dum la dua kongreso en [[Helsinko]] deklaris Stejskal, ke li mem, kun helpo de sialanda "[[Societo de Ĉeĥoslovakaj Nevidantaj Esperantistoj]]" ([[SOĈNE]]) fondos la oficejon: [[Internacia Blindulafera Informejo kaj Statistikejo]] ([[IBIS]]). La informejo kolektis kaj disponigis multajn valorajn sciigojn por int. kaj naciaj blindulaferaj celoj. Depost la morto de Stejskal ĝin gvidas [[Vuk ECHTNEREchtner]] en Prago.
 
Inter la kongresoj plej grava estis la kvara en [[Vieno]], kiu definitive fondis la tutmondan asocion traktatan dum ĉiuj antaŭaj kongresoj: [[Universala Asocio de Blindaj Esperantistoj]]. [[UABE]] ekfunkciis tiam kun jena estraro: Prez. [[Josef KREITZ]], Germ., dua prez. [[Paul REMY]], Franc., unua sekr. [[Victor HENDRIĈ]], vidanto, Belg., dua sekr. [[Anni FRIMAN]], Finnl., kasisto W. P. Merrick, Angl., red. [[Harald THILANDERThilander]], Sved., konsilanto prof. Stejskal. Unua ago de UABE estis eldono de nigrepresita priblindula gazeto [[Ligilo por Vidantoj]], kiu per apartaj monsubtenoj aperas de tempo at tempo kun ĉiam interesaj enhavo kaj ilustraĵoj.
 
Unu post la alia fondiĝis blindulaj E-istaj grupoj en [[Ĉeĥoslovakio|Ĉeĥoslovakujo]], [[Finnlando]], [[Hungario|Hungarlando]], [[Germanio|Germanujo]], [[Francio|Francujo]], [[Danio|Danujo]] k. a. La ĉeĥoslovaka SOĈNE regule aperigas gazeton [[Aŭroro]], la [[Esperantista Blindulligo]] de [[Germanio]], la [[EBLOGO]] eldonas la gazeton [[La Blinda Esperantisto]], la hungara [[BELHORO]] (Blinda) E-istoj Loĝantaj en Hungara Re lando) ankaŭ eldonas iafoje siajn sciigojn. Ĉiuj tri gazetoj estas brajlepresitaj