Komando (komputado): Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Sergio (diskuto | kontribuoj) Kreo |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 08:31, 27 mar. 2015
En komputado komando estas ordono por tuja plenumo per interpretilo. Tia interpretilo povas esti ŝelo — en tia okazo oni povas paroli pri ŝelkomandoj. Aliflanke, la procesoro aŭ periferia aparato disponigas aron da siaj komandoj, kiuj ĝi interpretas aparate aŭ mikroprograme; oni povas neprigi ĉi tiun signifon per la termino maŝinkomando.
Ekzemploj pri ŝelkomandoj
Jen estas ekzemploj en la uniksa ŝelo Bash:
Ĉi-suba komando ŝanĝas la kurantan dosierujon de la uzanto al /tmp. La komandonomo estas cd, kaj ties argumento estas /tmp:
cd /tmp
Jena komando cat plenumas kroĉon de siaj argumentoj, la tekstaj dosieroj t1.txt, t2.txt, t3.txt, kaj konservas la rezulton en ttt.txt:
cat {t1,t2,t3}.txt > ttt.txt