Katolika Esperanto-movado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
malmajuskligo
Linio 1:
 
[[Kategorio:Esperanto-movado]] [[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto]]
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto K]]
'''Katolika movado'''. Tuj post la apero de la unuaj lernolibroj kaj vortaroj de Z kelkaj kleraj katolikoj en Rusujo interesiĝis pri la nova lingvo, i. a. la episkopo Zerr en [[Saratov]] kaj la progresoro nuntempe prelato, A. Dombrowski el [[Kaŭnaso|Kaunas]]. En [[Francio|Francujo]] [[Louis DEde BEAUFRONTBeaufront|Beaufront]], fervora katoliko, direktis sian atenton, krom al 1a ĝenerala propagando, ankaŭ al la disvastigado de E inter la katolikoj kaj verkis la unuan E-preĝareton, prezentitan en 1906 al Papo [[Pio la 10-a|Pio X-a]].
 
Sed la iniciatinto de la speciale kat. E-movado estis pastro [[Emile PELTIERPeltier|Emile Peltier]], kiu en 1903 komencis la eldonon de int. revuo [[Espero Katolika]]. En Boulogne sur Mer (1905) okazis la unua kunveno de kat. E-istoj kaj la unua Kat. E-a Diservo, ĉe kiu, prediki E-lingve, ankoraŭ ne estis permesate. Ankaŭ Z ĉeestis tiun Diservon. La sekvantan jaron en Geneve Peltier ricevis tiun permeson. En la samaj tagoj atingis lin en [[Geneve]] la Apostola Beno de Papo Pio X-a. Laŭ la deziro de multaj E-istoj tiu ĉi letero estis legata de la prez. de la UK, la protestanta pastro Schneeberger, la legado estis salutata per unuanimaj kaj longaj aplaŭdoj, ĉar, deklaris [[Carlo BOURLETBourlet|Carlo Bourlet]], tiu fakto estas tre grava por la propagando de E.
 
En 1909 dum la [[UK 1909|UK]] en Barcelona la Katolikoj okazigis diversajn kunvenojn, kaj tie oni decidis okazigi la unuan Kongreson de Kat. E-istoj en [[Paris]], en 1910. En tiu kongreso [[IKUE]] estis fondata. Post la Pariza Kongreso la kat. kongresoj okazis regule ĉiujare ĝis la mondmilito.
 
La unua postmilita Kongreso, kiu okazis en Hago en 1920, kondukis al konflikto. Dum tiu kongreso d-ro [[Max Josef METZGERMetzger|Metzger]] el [[Graz]], prez. de la Blanka Kruco, iniciatis la fondon de nova int. organizo, nomata [[Internacio Katolika]] (IKa), kiu ne estis ekskluzive E-ista, sed kiu uzos E-n kiel sian int. lingvon. Kongreso en Graz en 1921 organizita sub la aŭspicioj de IKa, kie krom E, ankaŭ aliaj lingvoj estis uzataj, pliakrigis la konflikton kaj estis kaŭzo, ke, precipe pro la instigo de la Nederlandanol d-ro Smulders kaj Schendeler, IKUE absorbita en IKa, reprenis sian sendependecon kaj reaperigis la gazeton Espero Katolika kiu intertempe estis anstataŭita de Katolika Mondo, organode IKa. IKUE rompis la rilatojn kun IKa, kiu de tiu tempo pli kaj pli perdis la kontakton kun E. La kat. kongresoj estis plue organizataj denove de IKUE.
 
IKUE mem estas unuiĝo de tutmondaj kat. E-istoj, kies celo estas: Laŭeble plej efike servi la interesojn de la katolikismo kaj de la katolikaro per E. IKUE klopodas starigi kat. E-istajn ligojn en diversaj landoj aŭ regionoj; ĝi okazigas int. kongresojn; ĝi faras enketojn pri diversaj movadoj, problemoj, ktp. kiuj rilatas la katolikismon; ĝi ebligas la eldonon de adresaro, revuoj, libroj, kaj aliaj presaĵoj, kaj ĝi starigas servan organizadon en ĉiuj landoj en laŭeble ptej multaj urboj.