Louis Bonaparte: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 17:
[[Dosiero:Coat_of_arms_Kingdom_of_Holland_1806-1810_%28Lodewijk_Napoleon%29%2CGouda.JPG|thumb|left|Blazono de Nederlando de 1806 ĝis 1810, dum la regado de Louis Napoleón. Originalo en [[Gouda]]]]
[[Dosiero:Rapenburg Leiden 1807.jpg|thumbnail|left|300px|En [[Rapenburg]], [[Leiden]], post la eksplodo de ŝipo kiu transportis [[pulvo]]n, la reĝo inspektas la damaĝon. Verko de [[Carel Lodewijk Hansen]]]]
Napoleono nomumis lin kiel reĝo de [[Nederlando]] la 5-an de junio de [[1806]]. Ne estis dekomence malmulte da kontraŭstaro, ĉar la laŭnoma [[Batava Respubliko]] vere estis regata de princo [[Vilhelmo la 5-a de Orange]], kiu regis despote. Multaj volis pli da trankvileco sub la regado de forta homo (ĉe la napoleona imperio) kaj krome Nederlando restis sendependa antaŭ Francio.
 
Kvankam lia frato volis, ke li estu nur iome pli ol simpla guberniestro, Louis volis esti reĝo serioze, kaj nomigis sin mem '''Reĝo Lodewijk la 1-a''' (adoptante la nederlandan formon por sia nomo), klopodante lerni la [[nederlanda]]n kaj barakte klopodis esti registo de Nederlando responsa kaj sendependa. Supozeble, kiam li alvenis unuafoje al Nederlando, li diris al la popolo ke li estas la ''Konijn van 'Olland'' ("kuniklo de 'Olland (Holando)"), anstataŭ ''Koning van Holland'' ("Reĝo de Holando"), ĉar lia scipovo de la nederlanda ne estis perfekta. Tamen, tio pruvis, ke li klopodas paroli la lingvon kaj oni respektis lin.
 
Du grandaj tragedioj okazis dum lia reĝado: la eksplodo de ŝipo plena je pulvo en la centro de la urbo de [[Leiden]] en [[1807]], kio kaŭzis multajn mortintojn kaj detruojn, kaj terura inundo en [[1809]]. Ambaŭkaze, Louis persone kaj efike superrigardis la lokajn helpajn klopodojn, kio nomigis lin '''Ludoviko la Bonulo'''. Same antaŭ epidemio.
 
== La rega agado ==
La politiko de Louis klopodis disvolvigi la [[centrismo]]n propran en Francio jam de antaŭ la revolucio. [[Nederlando]] estis ĝis tiam sufiĉe dispecigita kaj la loĝantaro ne engaĝiĝis en komunaj decidoj ĉe ĉefurbo [[Hago]]. Louis dividis la landon en dek [[provinco]]j, sub po unu [[guberniestro]] (''landdrost'') kiuj kiel la francaj [[prefekto]]j, regis la lokan politikon. Eĉ la [[urbestro]]j de la grandaj urboj estis elektitaj de la reĝo.