East 17: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
+ frazo pri la Eŭropaj Muzikaj Premioj de MTV
Linio 17:
* ''Blair Dreelan''<!--(nun {{aĝo|?}}-jara)-->
}}
'''East 17''' estas tiel nomata "[[knaba popmuzikgrupo]]" el [[Britio]]. Ĝi fondiĝis en [[1992]] kaj aparte furoris en la [[1990-aj jaroj]]. En [[1999]] ĝi malfondiĝis, sed en iom ŝanĝita kantista konsisto refondiĝis en [[2006]]. Kiel en aliaj knabaj popmuzikgrupoj, la membroj ĉiuj kantas kaj, ofte per samaj movoj, dancas sur la scenejo - muzikiloj ne videblas dum scenejaj prezentiĝoj kaj la ne-voĉa muzika akompano estas antaŭe profesiece registrita en muzikstudio. Tiun akcenton de sceneja prezentado respegulas la fakto ke en [[1995]] ili honoriĝis per la [[Eŭropaj Muzikaj Premioj de MTV#1995|Eŭropa Muzika Premio de MTV]] - ne pro la muziko, sed en la kategorio de "plej bonaj dancaj artistoj". Intertempe, kompreneble, la membroj jam ne plu estas en "knaba" aĝo: [[nun en 2015|aktuale]] la grupo prezentiĝis en konsisto de ''Terry (Terence Mark) Coldwell'', nun {{aĝo|1974|7|21}}-jara, ''John (Jonathan Darren) Hendy'', nun {{aĝo|1970|3|26}}-jara, kaj ''Robbie (Robert) Craig''<!--(nun {{aĝo|?}}-jara)-->, gravaj antaŭaj membroj estas ''Brian Lee Harvey'', nun {{aĝo|1974|8|8}}-jara, ''Tony (Anthony Michael) Coldwell'', nun {{aĝo|1970|10|21}}-jara, kaj ''Blair Dreelan''<!--(nun {{aĝo|?}}-jara)-->.
 
La nomo ''East 17'' respektive pli mallonge ''E 17'' cetere aludas al la poŝtkodo de la kvartalo ''Walthamstow'' en la orienta parto de [[Londono]]. Ankaŭ la unua studia albumo de la grupo, registrita en 1993, nomiĝis laŭ la kvartalo.