Kelkaj belorusaj literoj havas molan kaj malmolan variantojn.
En la cirila skribo por molajmoligaj vokaloj ekzistas apartaj literoj: ''я, ё, ю, і, е'' (koresponde la malmolajmalmoligaj: ''а, о, у, ы, э''). La konsonantoj estas molaj ([[palatala]]j), kiam ili aperas antaŭ molamoliga vokalo aŭ speciala litero "mola signo": ''ь''. Kiam konsonanto antaŭ molamoliga vokalo estas prononcata malmole, ili estas apartigataj per apostrofo. Ekzemploj:
: ''пяць'' (kvin), ''пятніца'' (vendredo), ''п'яніца'' (drinkemulo)
: ''ялавічына'' (bovaĵo), ''лёс'' (sorto), ''лось'' (alko)
En la latina skribo la malmolajmalmoligaj vokaloj estas: ''a, o, u, e''. La molajmoligaj vokaloj estas signataj per ''j'' plus koresponda mola se la vokalo aperas komence de vorto aŭ post alia vokalo, kaj estas signataj per ''i'' plus koresponda molamoliga vokalo, se la vokalo aperas post konsonanto. Moleblaj konsonantoj antaŭ alia konsonanto aŭ finvorte havas apartan literon (malmola/mola): c/ć, ł/l, n/ń, s/ś, z/ź. La apostrofo kaj "malmola signo" ne uziĝas en la latinskribo. La samaj ekzemploj latinskribe:
: ''piać'', ''piatnica'', ''pjanica''
: ''jałavičyna'', ''los'', ''łoś''
|