Giulio Cappa: Malsamoj inter versioj

itala literaturisto kaj esperantlingva tradukisto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun '{{ Informkesto esperantisto | nomo =Giulio Cappa | dosiero = | priskribo = | pseŭdonomo = | dato de naskiĝo...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:45, 30 mar. 2015

Giulio Cappa (naskiĝis en 1951 en Romo, Italio) estas itala literaturisto, kiu ankaŭ aktivas kiel esperantlingva verkisto kaj aparte kiel tradukisto de la itala al Esperanto. Kiel studento pri literaturo en la 1970-aj jaroj en Romo, li estis membro de la intelekte fekunda Roma Esperanto-movado kaj de la tiel nomata roma skolo de Esperanto-muziko, en kiu je gvido de la kantisto kaj gitaristo Gianfranco Molle en artisma simbiozo partoprenis ankaŭ inter alie Renato Corsetti, Marcella Fasani, Susanna Castelviva, Mario Milan kaj Paolo Piccirilli. Tiam li aparte tradukis tekstojn de socikritikaj kantoj al Esperanto - multajn el tiuj kantaj tradukoj muzike prezentis Gianfranco Molle, Marcella Fasani, Guido Brandenburg kaj Susanna Castelviva. Fine de la 1970-aj jaroj li estis redaktoro de la revuo Kontakto. Poste sekvis pli ampleksaj literaturaj tradukoj, inter alie en 1995 la baladoj de la unuaj tri tagoj el la verkego Dekamerono de Giovanni Boccaccio.

Giulio Cappa
Persona informo
Naskiĝo 1951
en Ŝablono:Flagikono Romo, Italio
Lingvoj Esperantoitala
Nacieco italo
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Nun li loĝas en la aosta valo. Eksplicite li menciiĝas kiel "fama aostano" en aktuala itallingva libro de 2013, Valdostani. Guida ai migliori difetti e alle peggiori virtù, kaj en ties recenzoj.[1]

Referencoj

Eksteraj ligiloj

greke prezenteto de li kun aktuala foto en la retejo de la 81-a Itala Kongreso de Esperanto de aŭgusto 2014