Leoben: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 58:
==Vidindaĵoj==
* La ''skulpturo "la dancanta ministo"'' estas skulpturo, kiu montras ministon kvazaŭ-ŝvebante super strato en la antaŭurbo Waasen. Ĝi plialtigu la atraktivecon de la sufiĉe nepopulara urboparto Waasen.
* La ''ĉefplaco ''de Leoben estis dezegnita de la fama arkitekto Boris Podrecca kaj (re-)konstruita en la jaro 1997. Ekde la rekonstruo aŭtoj ne estas permesataj veturi tie. Sur la placo troviĝas multaj kafejoj kaj glaciaĵejoj. Ankaŭ la butikcentro estas proksima al la ĉefplaco.
* La ''malnova urbodomo'' estis konstruita en la jaro 1485 kaj uzata kiel seĝo de la urba registaro ĝis 1973. Okaze de la vizito de imperiestro [[Karl VI.]] oni aldonis al la fronto de la konstruaĵo ĉiujn blazonojn de la tiama Habsburg-regno, kiuj estas plu videblaj. Nuntempe troviĝas tie superbazaro, hotelo, kaj kongresejo.
* La ''urbocentra kirko'' estis konstruita en la jaroj 1960-65 fare de la jezuitoj sub la gvido de konstruisto Pietro Francesco Carlone. Post kiam la jezuita ordeno forlasis la urbon en la jaro 1777, troviĝis tie gimnazio. Ĝi translokiĝis al alia konstruaĵo en la jaro 1811 kaj ekde tiam estis tie la urbocentra kirko de la katolika eklezio. La frubaroka konstruaĵo estas sufiĉe bone konservita, sed renovita en la jaroj 2009-2011.
* La ''kolono omaĝe al la viktimoj de pesto'' estis dezegnita de la aŭstria skulptisto Johann Jacob Schoy kaj konstruita en 1978. La kolono estas flankita de ses figuroj de sanktuloj. Ĝi troviĝas sur la Leoben-a ĉefplaco.
 
[[File:Skulpturo "la dancanta ministo".JPG|thumb|Skulpturo "la dancanta ministo" en Leoben.|left]][[File:La malnova urbodomo de Leoben.JPG|thumb|La malnova urbodomo de Leoben.|left]]