Acetata acido: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Claudio Pistilli movis paĝon Aceta acido al Acetata acido anstataŭigante alidirektilon
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{| class="wikitable floatright"
[[Dosiero:Acetic acid structures4.png|eta|Struktura formulo]]
|- border="0"
'''Aceta acido''', sisteme ankaŭ nomata '''Etanacido''', estas [[karboksilata acido]] de la kemia struktura formulo CH<sub>3</sub>-COOH. En normalaj kondiĉoj sur la [[tero]] (ĉirkaŭ 20 ° C) temas pri [[likvaĵo]]. Je normala atmosfera premo senakva aceta acido degelas je [[temperaturo]] 16.7 ° C kaj bolas je temperaturo 118.1 ° C. La saloj de Aceta acido nomiĝas '''Acetato'''.
|-
|- style="background: salmon; color: black"
|colspan="2" style="text-align: center;" |'''Acetata acido'''
|-
|[[File:Acetic-acid-2D-skeletal.svg|150px|Pilka modelo]]||[[File:Acetic-acid-CRC-GED-3D-vdW-B.png|150px|Pilka modelo]]
|-
|[[File:Acetic-acid-2D-flat.png|150px|Pilka modelo]]||[[File:Acetic-acid-CRC-GED-3D-balls-B.png|150px|Pilka modelo]]
|- style="background: salmon; color: black"
|colspan="2" style="text-align: center;" | Alternativa(j) Nomo(j)
|-
|colspan="2" style="text-align: center;" |Etanoata acido
|-
|[[Kemia formulo]]||H<sub>3</sub>CCOOH
|-
|[[PubChem|PubChem-kodo]]|| [https://pubchem.ncbi.nlm.nih.gov/compound/176?from=summary 176]
|-
|[[ChemSpider|ChemSpider kodo]]||[http://www.chemspider.com/Chemical-Structure171.html 171]
|-
|[[CAS-numero|CAS-numero-kodo]]||[http://www.commonchemistry.org/ChemicalDetail.aspx?ref=64-19-7 64-19-7]
|- style="background: salmon; color: black"
|colspan="2" style="text-align: center;" | Karakterizaĵoj
|-
|[[Konstanto pri dissociigo de acidoj|Acideco (pKa)]]||4.76
|-
|[[Mola maso]]||60.05 g·mol<sub>-1</sub>
|-
|[[Aspekto]]||senkolora likvaĵo</sub>
|-
|[[Denseco]]||1.049 (48% akva solvaĵo)<br>g/mL (liquid)
|-
|[[Fandopunkto]]||16 °C; 61 °F; 289 K
|-
|[[Bolpunkto]]||118 °C; 244 °F; 391 K
|-
|[[Solvaĵo|Akva solvebleco]]||Tute miksebla
|-
|[[Konstanto pri dissociigo de acidoj|pK<sub>a</sub>]]||-1,4
|-
|[[Viskozeco]]||1.22 mPa s
|-
|-style="color: white; background-color: salmon;"
|colspan="2" style="text-align: center;" | [[Deklaroj pri Risko kaj Sekureco|Sekurecaj Indikoj]]
|-
|[[Listo da R-Deklaroj|Riskoj]]|| [[Listo da R-Deklaroj#R10|R10]] [[Listo da R-Deklaroj#R35|R35]]
|-
|[[Listo da S-Deklaroj|Sekureco]]||[[Listo da S-Deklaroj#(S1/2)|(S1/2)]] [[Listo da S-Deklaroj#S23|S23]] [[Listo da S-Deklaroj#S26|S26]] [[Listo da S-Deklaroj#S45|S45]]
|-style="color: white; background-color: salmon;"
|colspan="2" style="text-align: center;" | [[Ŝablono:Danĝerosimboloj|Pridanĝeraj indikoj]]
|-
|[[Ŝablono:Danĝerosimboloj|Danĝero]]||
{{Danĝerosimboloj|C}}
|}
 
'''Aceta acido''', sisteme ankaŭ nomata '''Etanoata acido''', estas [[karboksilata acido]] kun kemia struktura formulo CH<sub>3</sub>-COOH. En [[Normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo]] ĝi estas senkolora [[likvaĵo]] kun pikanta odoro. Je normaj atmosfera premo senakva aceta acido degelas je [[temperaturo]] 16.7 ° C kaj bolas je temperaturo 118.1 ° C. En tiuj kondiĉoj la acetata acido estas nomata glacia acetata acido kaj ĝi estas akragusta kaj iritaflara. Krom la produktado de hejma [[vinagro]], ĝi estas ĉefe uzata kiel antaŭilo de la povinila acetato<ref>[https://pubchem.ncbi.nlm.nih.gov/compound/7758?from=summary PubChem]</ref> kaj [[celuloza acetato]]. Kvankam ĝi estas klasifikata kiel [[malforta acido]], koncentrita acetata acido estas koroda kaj atakeblas la haŭton.
 
[[dosiero:AceticAcid012.jpg|250px|eta|left|<center>Glacia acetata acido</center>]]
 
Acetata acido estas la dua plej simpla [[karboksilata acido]] (post la [[formiata acido]]) kaj estas grava kemia reakcianto kaj industria kemiaĵo, ĉefe uzata en la produktado de celuloza acetato por fotografiaj filmoj kaj polivinila acetato por la produktado de lignogluo, samkiel sintezan fibroj kaj teksaĵoj. Hejme, diluita acetata acido ofte uzatas kiel malkrustiga aganto. En nutroindustrio, la acetata acido estas identigata sub la [[E-numero|kodo E260]] kiu indikas la acidecoregulantojn kaj kondimentojn. Kiel aldona nutraĵo ĝi estas aprobita de multaj landoj, inkluzive de [[Kanado]], [[Eŭropa Unio]], [[Usono]], [[Aŭstralio]] kaj [[Nov-Zelando]]. La tutmonada konsumo de acetata acido estas ĉirkaŭ 6.5 milionoj da tunoj jare (Mt/j), el kiuj 1.5 Mt/j estas recikligitaj kaj la resto estas fabrikita el petrokemia krudmaterialo. Kiel kemia reakcianto, biologiaj fontoj por acetata acido estas alte interesaj, tamen entute ne estas konkuraj. Vinagro estas acetata acido diluita, ofte produktita pere de fermentado kun sekva oksidado de [[etanolo]].
 
 
==Nomenklaturo==
La ordinara nomo acetata acido estas la plej preferata kaj uzata nomo de [[IUPAK|Iupako]]. La sistema nomigo etanoata acido, kiu estas valida nomo, estas konstruita laŭ la anstataŭa nomenklaturo. La vortoj acetata acido devenas de la latina "acetum" kiu signifas vinagro, kaj rilatas al la vorto acido mem.
 
Glacia acetata acido estas la nomo por anhidra acetata acido. Simile al la germana nomo, Eisessig (glacia vinagro), la nomo devenas de kristaloj glacisimilaj formantaj sub la meditemperaturo je 16.6 °C (61.9 °F) . La ĉeesto de 0.1% de akvo malaltigas ties fandopunkton en 0.2°C.
 
Kutima ĉefliterigo de acetata acido estas AcOH, kie Ac indikas la ĉeeston de iu acetila grupo aŭ CH3−CO<sup>−</sup>. La acetatoj estas konataj laŭ la identigoj CH3−COO<sup>−</sup> aŭ AcO<sup>−</sup>. La ĉefliteroj Ac ne devas konfuziĝi kun la mallongigo por la kemia elemento [[Aktinio]]. En la kunteksto de la acido-bazaj reakcioj, la mallongigo HAc kelkfoje estas uzata kie Ac identigas la jonon acetatan. Acetato estas la jono rezultanta en perdo de iu protono H<sup>+</sup> el la acetata acido. La nomo acetato ankaŭ povas signifi la salon entenantan ĉi [[Anjono|anjonon]] aŭ la [[Estero|esteron]] el la acetata acido.
 
==Historio==
[[Vinagro]] estas konata ekde la komenco de la civilizacio kiel rezulto de submetiĝo de [[biero]] kaj [[vino]] al la aero, ĉar la bakterioj produktantaj acetatan acidon ĉeestas ĉies. La uzo de acetata acido en [[alkemio]] retroiras al la 3-a jarcento a. K., kiam la greka filozofo [[Teofrasto]] priskribis kiel la vinagro aktivas surmetale por produkti pigmentojn utilajn en la artoj, inkluzive de blanka plumbo<ref>[https://pubchem.ncbi.nlm.nih.gov/compound/11727?from=summary PubChem]</ref> aŭ plumba karbonato kaj verdigro<ref>[https://books.google.com.br/books?id=FWd-YBqVL8cC&pg=PA8&dq=verdigris&hl=en&sa=X&ei=mFsZVZvCGvL8sATJo4DgCw&ved=0CDAQ6AEwAg#v=onepage&q=verdigris&f=false European Women and Preindustrial Craft] Daryl M. Hafter</ref>, iu miksaĵo de kupraj saloj aldone de kupraj acetatoj<ref>[http://www.chemspider.com/Chemical-Structure.8555.html ChemSpieder]</ref>. La anktivaj romanoj boladis acidiĝinta vino por produkti alte dolĉan [[Siropo|siropon]] nomitan "sapa"<ref>[https://books.google.com.br/books?id=2J7LBgAAQBAJ&pg=PA16&dq=sapa+defrutum&hl=en&sa=X&ei=GF0ZVeuLMeuHsQSGl4LoBg&ved=0CCIQ6AEwAQ#v=onepage&q=sapa%20defrutum&f=false Balsamic Vinegars: Tradition, Technology, Trade], Paolo Giudici, Federico Lemmetti, Stefano Mazza</ref>. La sapaj siropoj kiuj estis produktitaj en plumbaj potoj estis riĉaj je plumba acetato<ref>[https://pubchem.ncbi.nlm.nih.gov/compound/9317?from=summary PubChem]</ref>, iu dolĉa substanco ankaŭ konata kiel plumba sukero aŭ [[Saturno (dio)|Saturna sukero]], kontribuanta por la plumba veneniĝo inter la roma aristokrataro.
 
En la 16-a jarcento, la germana alkemisto [[Andreas Libavius|Andreo Libavo]] priskribris la produktadon de [[acetono|ketono]] ekde la seka distilado de la plumba acetato, konata kiel ketona malkarboksiliĝo<ref>[https://books.google.com.br/books?id=cZ3TAAAAQBAJ&pg=PA284&dq=Ketonic+decarboxylation&hl=en&sa=X&ei=rF8ZVbr8DaPmsASl5YKoCg&ved=0CCEQ6AEwAQ#v=onepage&q=Ketonic%20decarboxylation&f=false Advances in Catalysis].</ref>. La ĉeesto de akvo en vinagro aldonas profundan efekton sur la proprecoj de la acetata acido, tiom ke, dum jarcentoj la kemiistoj kredis ke la glacia acetata acido kaj la acideco trovata en la vinagro estis du malsimilaj substancoj. La franca kemiisto Pierre-Auguste Adet (1767-1848) pruvis ke ili estas identaj.
 
En 1845, la germana kemiisto Hermann Kolbe ([[1818]]-[[1884]]) sintezis unuafoje acetatan acidon elde [[Neorganika kombinaĵo|neorganikaj komponaĵoj]]. Ĉi sinsekva reakcio konsistis je kloraldono de karbona dusulfido al karbona tetraklorido<ref>[https://pubchem.ncbi.nlm.nih.gov/compound/6348?from=summary PubChem]</ref>, sekvata de [[pirolizo]] al kvarkloroetileno<ref>[http://www.chemspider.com/Chemical-Structure.5730.html ChemSpider]</ref> and akva kloraldono al trikoloroacetata acido<ref>[https://pubchem.ncbi.nlm.nih.gov/compound/6421?from=summary PubChem]</ref>, finante per [[Elektrolito|elektrolita reduktiĝo]] al acetata acido.
 
Ĉirkaŭ 1910, la plejmulto el la glacia acetata acido produktiĝis el "piroliza likvoro" estigita de lignodistilado. La acetata acido estis izolita pere de traktado kun [[kalcia hidroksido]], ankaŭ konata kiel estingiĝinta [[Kalko|kalkakvo]] aŭ kalkolakto, kaj la rezultanta kalcia acetato estis plue acidigita kun [[sulfata acido]] por rekuperado de la acetata acido. Tiuepoke, Germanio produktis 10 mil tunoj da glacia acetata acido, kie 30% el ĝi estis uzita por la produktado de [[Indigo (farbo)|indiga tinkturo]].
 
Ĉar [[metanolo]] kaj [[Karbona monooksido|karbona unuoksido]] estas altvaloraj krudmaterialoj, la metanola malkarboksilado longatempe estis altira procezo por produktado de acetata acido. Henri Dreyfus, el la kompanio "British Celanese"<ref>[https://books.google.com.br/books?id=EKoPfh4UuPAC&pg=RA3-PA39&dq=British+Celanese&hl=en&sa=X&ei=6YEZVbLeDPLgsATVxIHYCA&ved=0CCEQ6AEwAQ#v=onepage&q=British%20Celanese&f=false International Encyclopedia of Comparative Law], Viktor Knapp</ref>, disvolvis oficejon por metanola malkarbosilado ĉirkaŭ 1925. Tamen, pro manko da praktikaj materialoj kiuj povus enteni la miksaĵon kun koroda reakcio en altaj premoj je 200 atm aŭ pli, malestimulis la komercadon de tiuj procezoj. La unua komerca procezo por metanola malkarbosilado, kiu tiam uzis [[kobalto]] kiel katalizilo, estis disvolvita de la germana kemia kompanio BASF, en 1963. En 1968, iu [[Rodio|rodiobaza]] katalizilo estis malkovrita kaj tio eblis la efikan produktadon je malata premo preskaŭ sen flankproduktoj. En 1970, la kemia fabrikanto [[Monsanto|Monsanto Company]] konstruis la unuan aparataron uzantan ĉi-katalizilon, kaj la metanola malkarbosilado per rodia katalizilo fariĝis la plej grava metodologio por produktado de acetata acido. En la jardeko 1990, la kemikompanio [[BP (firmao)|BP Chemicals]] komercis la katalizilon "Cativa"<ref>[https://books.google.com.br/books?id=4KHzc-nYPNsC&pg=PA365&dq=Cativa+BP&hl=en&sa=X&ei=LYYZVZ5_jN2wBILkgqAK&ved=0CCsQ6AEwAA#v=onepage&q=Cativa%20BP&f=false Industrial Organic Chemicals], Harold A. Wittcoff, Bryan G. Reuben, Jeffery S. Plotkin</ref>, surbaze de [[iridio]] agas plej efike. Ĉi-katalizilo estas malpli damaĝa al vivmedio kaj pli efika, krom larĝe superi al la procezo de Monsanto.
 
== Vidu ankaŭ ==
Linio 7 ⟶ 84:
* [[Acetila Koenzimo A]]
* [[Etanolo]]
* [[Camille Dreyfus]] (1787-1956)
* [[Henri Dreyfys]] (1882-1944)
 
==Referencoj==
{{referencoj|3}}
 
{{ĝermo-kemio}}