Delarto: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreo
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 04:27, 31 mar. 2015

Delarto (itale commedia dell’arte t.e. «teatro de profesiaj aktoroj») estas speco de improviza teatro de baroka Italio. Sian pinton ĝi atingis inter la jaroj 1570 kaj 1650. De la 18ª jc ĝia influo iom post iom malfortiĝas, kvankam multajn delartajn komediojn oni prezentas ankaŭ nuntempe. Delartaj trupoj forte influis aktorojn kaj dramverkistojn en ĉiuj eŭropaj landoj, kiujn ili atingis; interalie, ili rimarkeble influis la francan teatron per Moliero.

Kolombino kaj Arlekeno en moderna teatro.

Reapero de la samaj drampersonoj en ĉiuj teatraĵoj kondukis al estiĝo de certaj teatraj tipoj, kun karaktera aspekto kaj konduto, nomataj maskoj (kaj en maskoj ofte aktorantaj).

Delarto evoluis paralele kaj konkure kun la elita dramarto humanisma, kiun oni nomis klera (itale «erudita»); apartaĵo de delarto estis improvizado. La aktoroj havis nur skizan scenaron, kaj farĉis ĝin per akualaĵoj kaj gagoj (kiujn itale oni nomis lazzi). Nova apartaĵo estis apero de virinoj sur la sceno.

La ĉefaj maskoj estis du mastroj: Pantaleono kaj Doktoro (Pantalone kaj Dottore); du servistoj: Arlekeno kaj Brigelo (Brighella); ĉambristino Kolombino; kaj Kapitano.