Giulio Cappa: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun '{{ Informkesto esperantisto | nomo =Giulio Cappa | dosiero = | priskribo = | pseŭdonomo = | dato de naskiĝo...'
 
Neniu resumo de redakto
Linio 15:
| denaska esperantisto =
}}
'''Giulio Cappa''' (naskiĝis en [[1951]] en [[Romo]], [[Italio]]) estas itala literaturisto, kiu ankaŭ aktivas kiel esperantlingva verkisto kaj aparte kiel tradukisto de la [[itala]] al Esperanto. Kiel studento pri literaturo en la 1970-aj jaroj en Romo, li estis membro de la intelekte fekunda Roma Esperanto-movado kaj de la tiel nomata [[roma skolo (Esperanto-muziko)|roma skolo de Esperanto-muziko]], en kiu je gvido de la kantisto kaj gitaristo [[Gianfranco Molle]] en artisma simbiozo partoprenis ankaŭ inter alie [[Renato Corsetti]], [[Marcella Fasani]], ''Susanna Castelviva'', ''Mario Milan'' kaj ''[[Paolo Piccirilli]]''. Tiam li aparte tradukis tekstojn de socikritikaj kantoj al Esperanto - multajn el tiuj kantaj tradukoj muzike prezentis [[Gianfranco Molle]], [[Marcella Fasani]], ''Guido Brandenburg'' kaj ''Susanna Castelviva''. Fine de la 1970-aj jaroj li estis redaktoro de la [[Kontakto (revuo)|revuo Kontakto]]. Poste sekvis pli ampleksaj literaturaj tradukoj, inter alie en [[1995]] la baladoj de la unuaj tri tagoj el la verkego [[Dekamerono]] de [[Giovanni Boccaccio]].
 
Nun li loĝas en la [[aosta valo]]. Eksplicite li menciiĝas kiel "fama aostano" en aktuala itallingva libro de [[2013]], ''Valdostani. Guida ai migliori difetti e alle peggiori virtù'', kaj en ties recenzoj.<ref>[http://www.chronicalibri.it/2013/09/valdostani-guida-ai-migliori-difetti-e-alle-peggiori-virtu itallingva recenzo de la samlingva libro ''Valdostani. Guida ai migliori difetti e alle peggiori virtù'' de 2013, kun eksplicita mencio de Giulio Cappa kiel fama "nova aostano"]</ref>