Delarto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreo
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Delarto''' (itale ''commedia dell’arte'' t.e. «teatro de profesiaj aktoroj») estas speco de improviza [[teatro]] de [[Baroko|baroka]] Italio. Sian pinton ĝi atingis inter la jaroj 1570 kaj 1650. De la 18ª18a jc ĝia influo iom post iom malfortiĝas, kvankam multajn delartajn komediojn[[komedio]]jn oni prezentas ankaŭ nuntempe. Delartaj trupoj forte influis aktorojn[[aktoro]]jn kaj dramverkistojn en ĉiuj eŭropaj landoj, kiujn ili atingis; interalie, ili rimarkeble influis la francan teatron per [[Moliero]].
 
[[Dosiero:Harlekin Columbine Tivoli Denmark.jpg|eta|Kolombino kaj Arlekeno en moderna teatro.]]
Reapero de la samaj drampersonoj en ĉiuj teatraĵoj kondukis al estiĝo de certaj teatraj tipoj, kun karaktera aspekto kaj konduto, nomataj ''maskoj'' (kaj en maskoj ofte aktorantaj).
 
Delarto evoluis paralele kaj konkure kun la elita [[Humanisma komedio|dramarto humanisma]], kiun oni nomis ''klera'' (itale ''«erudita»''); apartaĵo de delarto estis improvizado. La aktoroj havis nur skizan scenaron, kaj farĉis ĝin per akualaĵojaktualaĵoj kaj [[gago]]j (kiujn itale oni nomis ''lazzi''). Nova apartaĵo estis apero de virinoj sur la sceno.
 
La ĉefaj maskoj estis du mastroj: Pantaleono kaj Doktoro (''Pantalone'' kaj ''Dottore''); du servistoj: [[Arlekeno]] kaj Brigelo (''Brighella''); ĉambristino Kolombino; kaj Kapitano.
 
[[Kategorio:Teatro]]