Ŝablono-Diskuto:Informkesto universitato: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
respondo, atentigo
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
Ĝis marto 2015 tiu-ĉi informkesto havis kolore tute diskretan dezajnon de nigraj titolaj literoj sur griza fono (#dddddd). Tio similas al la dezajno en la germanlingva vikipedio (la anglalingva, kiu havas tute blankan fonon, eĉ estas ankoraŭ pli "malkolora"). Nun la franco Christian Bertin (xian-eo) ŝanĝis la dezajnon al ekzakte la modelo de la franca vikipedio, blankaj titolaj literoj sur malhelruĝa ("bordoze ruĝa") fono. La hispana havas ankoraŭ alian modelon, nigraj titolaj literoj sur helblua fono, kun simboleto de studfina ĉapelo, simboleto kia ĝi ĉe ni ankaŭ uzatas en multaj informkestoj, sed ankoraŭ ne en tiu-ĉi. Mi ne pensas ke la ŝanĝo de nigra-griza al blanka-malhelruĝa dezajno estas plibonigo, nur esprimo de persona gusto, de alkutimiĝo al persone pli ofte uzata nacilingva vikipedio - nenio kontraŭ la franca vikipedio, kiun mi persone tre aprezas, sed ĝi tamen estas nur unu inter pluraj. Mi tute ne kontraŭas la ideon de Christian individue aranĝi la kolorigon de la informkesto. Sed persone mi (tamen same laŭ subjektiva gusto kiel rekolorigis la informkeston Christian) proponus dekomence antaŭvidi pli diskretan kolorigon (nigraj titolaj literoj sur "germane" griza aŭ laŭ mi "hispane" helblua fono, kun ebleco ke la franclingvaj universitatoj de Francio, franca Svislando, Valonio, Kebekio kaj eventuale iuj afrikaj landoj laŭ la programigo de Christian facile nun povas individue ricevi "francecan" dezajnon de blankaj literoj kaj malhelruĝa fono. Principe tamen mi alvokas laŭ la ĉi-tiea hispana modelo kaj laŭ multaj aliaj e-lingvaj informkestoj aldoni informkestan simboleton - tiun adapton kutime en la e-lingva vikipedio ĝis nun faris {{re|Tlustulimu}}, kaj mi petus lin ankaŭ ĉi-tie plenumi la adapton. Ĉu kun la simboleto libera elekto de titolkaraktraj kaj titolfonaj koloroj same eblos laŭ parametroj, kiel nun proponas Christian?? [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 17:17, 1 Apr. 2015 (UTC)
:{{re|ThomasPusch}}{{farita}} Bona ideo. Tial mi ĵus aldonis novan valoron de la class-atributo al la ŝablono kaj plian formaton al la aldonaĵo [[MediaWiki:Gadget-niceInfoboxes.css]] laŭ la hispana aldonaĵo [[:es:MediaWiki:Gadget-imagenesinfobox.css]]. Se vi provizore malŝaltas la aldonaĵon en viaj preferoj kaj poste reŝaltas ĝin, la bildeto devus aperi. Tamen la defaŭlta ruĝo estas iomete tro malhela, tiel ke la bildeto estas malbone videbla. Tial mi proponas ŝanĝi al la bluo de la hispana ŝablono. Ĉu bone? --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 06:54, 2 Apr. 2015 (UTC)
::Mi devis nenion mal- kaj reŝalti: la bildeto tuj estis, kaj bonas tiel. Ankoraŭ iom mi rondrigardetis en aliaj lingvoj: en pluraj, krom la angla ekzemple ankaŭ la litova aŭ finna, estas nenia koloro, sed tio malbonas por la bildeto, la franca malhelruĝo kiel antaŭvidata normala dezajno ankaŭ laŭ mi tro malhelas, do restas la germana grizo, la hispana mezbluo kaj ankaŭ itala helverdo (aaccbb). La itala variaĵo ankoraŭ pli helas ol la hispana mezbluo, do mi proponas kaj provizore enmetas tiun helverdon. Ĉiukaze restas la kontribuo de Christian ke nun elekteblas la kolora dezajno. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 16:02, 2 Apr. 2015 (UTC)
Reiri al la paĝo "Informkesto universitato".