Informadiko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e Robot: Fixing double redirect
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[File:Ada lovelace.jpg|upright|thumb|[[Ada Lovelace]] skribis la unuan [[algoritmo]]n procesitan de [[komputilo]].]]
#alidirektu [[Komputado]]
'''Informadiko''' estas la “scienco pri la kolektado, taksado, organizado kaj diskonigo de [[informo]]j, ofte helpe de [[komputilo]]j.“<ref> PIV Plena illustrita vortaro 2002</ref>
Historie la informadiko evoluis unuflanke kiel [[formalaj sciencoj|formala scienco]] el la [[matematiko]], kaj aliflanke kiel [[inĝenierarto]] pro la praktika bezono de rapidaj kaj aŭtomataj kalkuladoj.
 
==Historio==
Dum jarmiloj, homoj kreis kaj uzis ilojn por faciligi kalkuladojn ([[Abako (meĥanika kalkulilo)|abako]], [[glitkalkulilo]] ...). Por realigi kompleksajn kalkulojn, ili ankaŭ evoluigis [[algoritmo]]jn. Inter la plej malnovaj algoritmoj troviĝas la tabloj de la tempo de [[Hamurabi]] (ĉirkaŭ -1750).
 
[[Kalkulilo]]j konstante evoluis ekde antikvaj tempoj, sed ili ne permesis procesi algoritmojn. Daŭre necesis, ke homo ekzekutu la sekvencojn de la algoritmo, ankaŭ se kun helpo de la kalkulilo. En 1642, [[Blaise Pascal]] konstruis kalkulmaŝinon ([[Paskala kalkulilo|Pascalina]]), kiu kapablis [[adicio|adicii]] kaj [[subtraho|subtrahi]]. Kelkaj jaroj poste [[Gottfried Wilhelm Leibniz|Leibniz]] prezentis kalkulmaŝinon kiu ekzekutis ĉiujn kvar bazajn aritmetikajn operaciojn.
 
Leibniz okupiĝis ankaŭ pri [[duuma kodo]], kiu kune kun la [[bulea algebro]], estas la plej gravaj matematikaj bazoj de informadiko. La difino de la koncepto de [[programado]], montrita unue de Joseph Marie Jacquard en siaj duon-aŭtomataj [[teksilo|teksmaŝino]]j kun [[trukarto]]j, sekvita de [[George Boole]] kaj [[Ada Lovelace]] en terminoj de teorio de programado de matematikaj operacioj, formis la bazon por aŭtomate kunĉeni elementajn operaciojn.
 
En 1937 [[Alan Turing]] publikigis sian verkon ''On Computable Numbers with an application to the Entscheidungsproblem'', en kiu li prezentis la tiel nomatan [[Maŝino de Turing|Turing maŝino]]n, matematika modelo de maŝino, kiu ĝis nun estas baza por la teorio de informadiko.
 
==Referencoj==
<references />
 
==Eksteraj ligiloj==
* [https://vimeo.com/album/1975272/ Kurso pri filozofio kaj historio de informadiko de prof. Federico Gobbo ]
 
 
[[Kategorio:Informadiko]]
[[Kategorio:Scienco]]