Fritz Reuter: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Reuter en Esperanto
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
La patro de Fritz Reuter, Johann Georg Reuter, urbestro kaj juĝisto de la nordgermana urbeto [[Stavenhagen]], dum februaro 1810 geedziĝis kun Johanna Luise Oelpke, filino de la urbestro de [[Tribsees]]. Naŭ monatojn poste, la 7-an de novembro, naskiĝis ilia filo Fritz en la tiama urbodomo de Stavenhagen. Post la nasko de la dua filo dum la jaro 1812 la patrino tutvive restis paralizita, kaj la knabo mortis en aĝo de apenaŭ du jaroj.
 
[[Dosiero:Rathaus_stavenhagen_august2005.jpg|thumb|left|220px|<center>la eksa urbodomo de Stavenhagen, nuna literatura muzeo, kun statuo de Fritz ReutersReuter]]
Fritz Reuter dum iom da tempo estis la sola knaba lernanto en knabina lernejo, sed krome ĝis la 13-a vivojaro edukiĝis fare de gepatroj kaj parencoj. Poste li vizitis lernejon, sed havis malbonajn notojn - krom en la fakoj desegnado kaj sporto. Dum sportado li havis unuajn kontaktojn kun demokratiemaj studentaj ideoj, kiuj iĝis gvidaj por lia tuta vivo.