Karnavalo en San-Paŭlo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 13:
Por 2012 oni viziis ''Fábricas de Sonhos''<ref>portugale: sonĝofabrikoj</ref> kaj ''Cidade do Samba'' [sambourbo].<ref>laŭ la modelo de la kvartalo Gamboa en Rio-de-Ĵanejro</ref> Oni planis konstruan ensemblon en San-Paŭlo, kie la sambolernejoj povus produkti kaj surmerkatigi siajn kostumojn kaj alegoriojn. Tio ankaŭ celis krei allogaĵon kadre de la [[Piedpilka Mondpokalo 2014]] kaj la Olimpiaj Ludoj en la jaro 2016. <ref>http://carnaval.ig.com.br/sao+paulo+esta+mais+perto+de+ter+uma+cidade+do+samba/n1237963030142.html</ref> Nun ekzistas proksimume 200 sambolernejoj en San-Paŭlo. La plej grandaj estas ''Nenê de Vila Matilde, Vai-Vai, Camisa Verde e Branco, Unidos do Peruche, Mocidade Alegre'' kaj ''Rosas de Ouro''. Krom tio gravas ''Barroca Zona Sul, Imperador do Ipiranga, Morro da Casa Verde, Acadêmicos do Tatuapé, Leandro de Itaquera, Acadêmicos do Tucuruvi, Águia de Ouro, Pérola Negra, Tom Maior'' kaj ''Unidos de Vila Maria''.
== Moderna karnavalo de la 21-a jarcento ==
Temo de la karnavalo de 2000 estis la historio de Brazilo en 14 partoj, je kio ĉiu sambolernejo bildigis po unu parton [[alegorie]]. Novaj favoritoj estis ''Vai-Vai'' kaj ''X-9 Paulistana'', kiuj ensakigis aron da titoloj kaj premioj. Ilin sekvis ''Gaviões da Fiel'' kaj ''Leandro da Itaquera''. En la jaro 2002 ''Gaviões da Fiel'' venkis per la temo "''Xeque Mate''" ([[ŝako|mato]]) kaj en 2003 per "''As Cinco Deusas Encatadas na Corte do Rei Gavião''"<ref>pt. La kvin ravitaj diinoj en la kortego de Reĝo Gavião</ref> kaj priverkis pr tio kvin brazilajn regionojn al [[alegorio]]j. La sambolernejo ''Mocidade'' ofte elektis sociokritikajn temojn kiel akvomalabundo kaj malriĉeco en la brazila nordoriento. En 2004 la ĉefa temo estis "''O Novo Espelho de Narciso. Um Delírio Sobre os Heróis da Mitologia Paulistana''"<ref>portugale: La nova spegulo de [[Narciso]]. Deliro pri la herooj de la san-paŭla [[mitaro]]</ref> Mocidade venkis per la temo "Do Além-mar à Terra da Garoa… Salve esta gente boa."<ref>Malantaŭ la maro la tero de pluveto. Benu tiujn ĉi bonulojn</ref>, prikantante la ecojn de la san-paŭlanoj. La sambo de la lernejo ''Imperador do Ipiranga'' ĝis nuntempe validas kiel la plej bona karnavala kanto. En 2005 ''Império de Casa Verde'' kantis "Brasil: ''Se Deus é por nós, quem será contra nós''" [„Se Dio estas por ni, kiu estas kontraŭ ni?“ (El la epistolo de la apostolo Paŭlo al la Romanoj, 8,31)].<ref>[http://www.steloj.de/esperanto/biblio/libro_rom.html La epistolo de la apostolo Paŭlo al la Romanoj, 8,31]</ref> Oni ankaŭ prezentis multajn polemikajn temojn, ekzemple omaĝon al la krima Bicheiro (hazardludisto)<ref>''Jogo do Bicho'' – hazardludo malpermesita en Brazilo</ref> Francisco Plumari Júnior, ankaŭ konata kiel Chico Ronda, kiu antaŭe estis ĵus mortinta. En 2008 ''Vai-Vai'' furoris per "''Acorda Brasil! A saída é ter esperança''"<ref>pt. Vekiĝu Brazilo! La elirvojo estas esperi!</ref>, kiu aludas la ekonomian evoluon de Brazilo.
 
== Literaturo ==